한국   대만   중국   일본 
Maynard Ferguson - Vikipedio Saltu al enhavo

Maynard Ferguson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maynard Ferguson

Walter ?Maynard“ FERGUSON (*  4-an de majo 1928 en Montreal ; † 23-an de a?gusto 2006 en Ventura , Kalifornio ) estis kanada ?az- trumpetisto kaj flugilkornisto . Li validis kiel lertulo pri alttonoj kaj estis fama pro sia granda tonamplekso.

Vivo [ redakti | redakti fonton ]

Jam juna?e Ferguson malkovris sian muzikemon. Instigite de siaj gepatroj li lernis pianon kaj violonon ekde sia kvara vivojaro. En la a?o de na? jaroj li malkovris al si la trumpeton kaj 13-jara li jam prezentis kun la Canadian Broadcasting Company Orchestra , en la a?o de 15 li ludis kun propra bando kiel anta?grupo por koncertvoja?aj bandoj. Anta? ol li tamen ludis siajn famajn "?ielskrapajn" kaskadojn sur la trumpeto, li anka? renomi?is kiel valvotrombonisto. Li decidi?is tamen tiam finfine por la trumpeto. Per sia energio kaj virtuozeco li altiris la atenton de diversaj famaj bandestroj kaj estis akceptata je la a?o de 22 jaroj en la Stan Kenton Orkestro , en kiu li kunludis ekde 1950 - 1953, ekz. je ties surdiskigo de New Concepts of Artistry in Rhythm . Meze de la kvindekaj jaroj li fondis sian propran orkestron, kiu rigardis sin en la tradicio de la Basie-klasikismo kaj faris svingan, simplan, blusecan kaj pulsecan, tamen viglan same kiel instrumente interesan ?azon.

Post tio li sindedi?is al la filmmuziko kaj registris kelkajn sontrakojn por Paramount Pictures . En Holivudo li kunludis kun Okcident-Marbordaj ?azistoj. Anka? li ludis interalie en la New York Philharmonic Orchestra sub Leonard Bernstein The Titans de William Russo.

En la 1960-aj kaj komence de la 1970-aj jaroj Ferguson vivis en Hispanujo, Anglujo kaj Barato kaj voja?is kun propraj bandoj, parte e? bandegoj. Lia versio de MacArthur Park fami?is kaj mendoj logis lin denove en sian hejmlandon. En 1974 li decidi?is reiri en Usonon. Per Gonna Fly Now el la usona kinofilmo Rocky li trarompi?is kiel amasta?ga ?aztrumpetisto, ?ar la unupeca disko atingis rangon n-ro 10, la disko Conquistador ricevis oran premion, kaj oni kandidatigis lin en 1978 por la premio Grammy .

Longan tempon Ferguson estis tutsimple la altregistra trumpetisto. Li ludis anka? trombonon, tamen havis tiukampe nur gravecon kiel kunevoluiganto de kombinita valvo-glittubo-trombono.

Maynard Ferguson.

La 23-an de a?gusto 2006 Ferguson mortis je la a?o de 78 jaroj pro hepato- kaj reno-misfunkcio.

Diskografiaj indikoj [ redakti | redakti fonton ]

  • Jazz Masters 52: Maynard Ferguson ( Verve Records , 1951-1957)
  • The New Sounds of Maynard Ferguson and His Orchestra (Fresh Sound, 1964)
  • Chameleon ( Columbia Records , 1974(P))
  • Conquistador ( Columbia Records , 1977)
  • Carnival (Columbia Records, 1978)
  • Live from San Francisco (Rhino, 1983)
  • These Cats Can Swing ( Concord Records , 1994)
  • One More Trip to Birdland (Concord, 1996)
  • Brass Attitude (Concord, 1998)

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]

?i tiu artikolo estis redaktita tiel ke ?i entenas tutan a? partan tradukon de ≪  Maynard Ferguson  ≫ el la germanlingva Vikipedio . Rigardu la historion de la originala pa?o por vidi ties a?toroliston. (?i tiu noto koncernas la version 3518784 kaj sekvajn de ?i tiu pa?o.)