Max Reinhardt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Max Reinhardt
Persona informo
Naski?o 9-an de septembro 1873 ( 1873-09-09 )
en Baden
Morto 30-an de oktobro 1943 ( 1943-10-30 ) (70-jara?a)
en Nov-Jorko
Mortokialo apopleksio
Tombo Westchester Hills Cemetery
Lingvoj germana
Lo?loko Salcburgo
?tataneco A?strio ? Usono
Memorigilo Max Reinhardt
Familio
Patro Wilhelm Goldmann
Edz(in)o Helene Thimig
Infanoj Wolfgang Reinhardt ? Gottfried Reinhardt
Okupo
Okupo filmre?isoro ? aktoro ? universitata instruisto ? teatra aktoro ? teatra re?isoro
v ? d ? r

Max REINHARDT (origine Maximilian Goldmann ; naski?inta la 9-an de septembro 1873 en Baden (Malsupra A?strujo) ; mortinta la 31-an de oktobro 1943 en Novjorko ) estis a?stra teatra kaj kina re?isoro , intendanto, teatra produktisto kaj fondinto. Per sia enscenigo de Jedermann la 22-an de a?gusto 1920 li fondis la festivalon de Salcburgo .

Vivo [ redakti | redakti fonton ]

Max Reinhardt, Else Heims, Eduard von Winterstein kaj Leopoldine Konstantin (de dekstre) ?e provludo de Torquato Tasso (1913)
Max Reinhardt, desegnita de Emil Orlik
Max Reinhardt en Berlino, 1930

La gepatroj de Reinhardt estis Wilhelm kaj Rosa Goldmann, denaska Wengraf. En 1904 la nomo de la tuta familio estis ?an?ita de Goldmann al Reinhardt . Max Goldmann komenci?is per profesilernado kiel bankisto, sed sekvis paralele anka? jam aktorinstruon kaj unuan fojon prezentis en 1890 ?e privata teatroj en Vieno. Jam tiam li alprenis la artistonomon Reinhardt. Ekde 1902 ?is la komenco de la nazia regado en 1933 Max Reinhardt laboris kiel re?isoro ?e diversaj teatroj kaj fondis mem teatrojn. En la jaro 1901 li estis kunfondinto de la literatura kabareto Schall und Rauch en Berlino, la posta Malgranda Teatro Unter den Linden , kies direktadon li transprenis por 1902 ?is 1905 same kiel tiu de la Nova Teatro, la posta Teatro ?e Schiffbauerdamm . Max Reinhardt fondis en 1905 la Teatro-Lernejo je Berlino. Ekde 1905 ?is 1930 li direktis la Germanan Teatron en Berlino kaj fondis la ?ambroteatron en la flanka domo. Li lo?is dek jarojn en la Magnus-Domo. En 1929 li instigis la fondon de la teatrolernejo Max-Reinhardt-seminario en Vieno, kiu ricevis lian nomon kaj i?is unu el la plej renomaj aktoraj kaj re?isoraj altlernejoj de E?ropo.

Reinhardt estis en unua geedzeco edzo de aktorino Else Heims (1878?1958), kun kiu li havis du filojn, Wolfgang Reinhardt (1908?1979) kaj Gottfried Reinhardt (1913?1994). Amba? fari?is produktistoj je la kinofilmo en Holivudo . En dua geedzeco li estis edzo de aktorino Helene Thimig (1889?1974) el la fama viena aktordinastio. ?ia patro Hugo Thimig (1854?1944) estis aktoro kaj pretertempe direktisto de la viena Burgoteatrejo . Anka? ?iaj fratoj Hermann Thimig (1890?1982) kaj Hans Thimig (1900?1991) laboris dumvive kiel aktoroj kaj re?isoroj.

La 31-an de oktobro 1943 Max Reinhardt mortis en sia novjorka hotelo sekve de pluraj apopleksioj , ka?zitaj de hundomordo. Reinhardt estas entombigita en Novjorko.

Atinga?oj [ redakti | redakti fonton ]

Per fortikaj enscenigoj kaj celata kunagado de scenaran?a?o , lingvo, muziko kaj danco Reinhardt malfermis al la germanlingva teatro novan dimension. En 1911 li efektivigis en Cirko Schumann la unuan prezentadon de Jedermann de Hugo von Hofmannsthal kaj la unuan prezentadon de Der Rosenkavalier de Richard Strauss , por kiu li ricevis dungitecon ?e la Semper-Opero je Dresdeno . Anka? en 1911, la 23-an de deceembro, Reinhardt enscenigis Das Mirakel de Karl Gustav Vollmoeller en la Olympia Hall je Londono . Per la nomitaj enscenigoj li atingis tutmonde grandan intereson, je kio lia mondvasta famo aparte en E?ropo kaj Usono estas dekuktebla de la mirakloenscenigo de Karl Gustav Vollmoeller. Reinhardt fari?is per la enscenigo de Der Rosenkavalier anka? frua pioniro de la moderna muzikteatro, postulante de kantistoj aktorajn povojn. Inter 1915 kaj 1918 li krome direktis la Berlina Popolteatro.

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]