Masero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu ?i tiun artikolon kun Maser  a? Maseruo .
Charles Townes kun la unua masero en 1958

Masero estas aparato, kiu produktas koheran mikroondon amplifitan per stimulita emisio .

Priskribo [ redakti | redakti fonton ]

Masero produktas koheran elektromagnetan ondon, tipe ?e mikroondaj frekvencoj, sed kelkfoje anka? en radioaparataj kaj infraru?aj frekvencoj. La lasero havas la saman fizikan principon kiel masero, sed produktas elektromagnetan ondon de videbla frekevenco.

Historio [ redakti | redakti fonton ]

La unuan maseron konstruis la Usonaj fizikistoj Charles H. Townes , James P. Gordon, kaj Herbert J. Zeiger en Universitato Columbia en 1953. Gordon Gould inventis la nomon masero ( angle   maser ) kiel akronimo de mikroonda amplifiko per stimulita emisio de radioj en 1957.

En 1960, la lasero , parenco de la masero, inventi?is; komence, lasero estis nomita optika masero . En la 1960-aj jaroj, astronomoj malkovris la ekziston de naturaj maseroj en astroj (molekulaj nuboj, kometoj, planedaj atmosferoj, stelaj atmosferoj ktp.).

Pro la invento de la masero, Townes ricevis la fizikan Nobel-premion en 1964.

Uzoj [ redakti | redakti fonton ]

Maseroj estas uzataj en atomaj horlo?oj por precize mezuri tempon. Maseroj estas anka? komponantoj de radioteleskopoj kaj kosmosondilaj komunikstacioj, por senbrue amplifi la malfortan mikroondan komunikan signalo.

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]