El Vikipedio, la libera enciklopedio
Martin SCHULZ
[
?ulc
] (naski?is la
20-an de decembro
1955
en Hehlrath, nun parto de
Eschweiler
) estas
germana
politikisto kaj de
1994
membro de la
E?ropa Parlamento
. De 2004 li tie estis estro de la frakcio
Partio de E?ropaj Socialdemokratoj
, kiu de 2009 portas la nomon
Progresema Alianco de Socialistoj kaj Demokratoj
. Ekde januaro
2012
?is januaro
2017
li estis
prezidanto de la E?ropa Parlamento
. Profesie Martin Schulz fakte estas
librovendisto
.
Schulz konati?is al iom vasta publiko, kiam la
2-an de julio
2003
li esprimis kritikon pri la itala ?efministro
Silvio Berlusconi
, parolante pri "viruso de konfliktantaj interesoj". Berlusconi respondis al li nur, ke li proponos lin por la rolo de
ekstermeja
?ef-prizonulo en filmo. Tio ka?zis certan diplomatian misetoson inter Italio kaj Germanio.
Post la e?ropaj balotoj de 2009 Schulz prokrastis la konsenton de la parlamento al dua ofic-periodo de la
E?ropa Komisiono de Jose Manuel Barroso
, diskutigante pri la
belgo
Guy Verhofstadt
kiel komisionestro.
En januaro 2017, la
Socialdemokratia Partio de Germanio
nomumis lin kandidato por kanceliero en la parlamenta baloto en septembro samjare kontra?
Angela Merkel
. La partio faris lin prezidanto de la partio je 19-a de marto 2017. En la baloto lia partio perdis vo?ojn kaj falis de ?. 25 al 20 procentoj. Schulz restis parti-prezidanto kaj estas cetere membro de la parlamenta frakcio.
En februaro 2018, la SPD decidis ke ?i eniros novan koalicion kun la kristandemokratroj. Schulz deziris fordoni la parti-prezidantecon kaj fari?i ministro pri eksterlandaj aferoj. Tio renkontis multe da kritiko en la partio, ?ar li anta?e ?iam rifuzis fari?i ministro en kabineto de Angela Merkel. Fine li restis ekster la kabineto kaj estas ekde tiam simpla parlamentano. La partiprezidantecon transprenis en aprilo 2018
Andrea Nahles
.