Maria Sibylla MERIAN
[maria sibila merjan] (* la
2-a de aprilo
1647
en
Frankfurto ?e Majno
, † la
13-a de januaro
1717
en
Amsterdamo
) estis
germana
pentristino
,
grafikistino
kaj
entomologino
.
Maria Sibylle Merian
?i estis la filino de la kuprogravuristo
Matthaus Merian
, kiu per sia arto jam fami?is, sed mortis, kiam Maria Sibylla havis nur tri jarojn. La patrino jaron poste edzi?is al la pentristo
Jakob Marell
, kiu instruis al la knabino la pentradon, desegnadon kaj la kuprogravuradon.
En la jaro 1665 ?i edzini?is al la artisto
Johann Andreas Graff
, du jarojn poste naski?is la unua filino kaj la paro translo?i?is al
Nurnberg
. ?i da?rigis siajn artistajn laborojn, sed pli kaj pli speciali?is pri la pentrado kaj desegnado de plantoj kaj insektoj, kies trajtojn ?i profunde kaj detale esploris. Precipe la intereso pri insektoj tiutempe ne estis populara, ?ar ankora? regis la opinio de
Aristotelo
, ke vermoj, larvoj, ra?poj kaj similaj esta?oj esti?as el putranta ?limo, nutras sin de ruba?oj kaj sekve estas abomenindaj. Maria Sibylla Merian neglektis tiajn opiniojn, observis kun entuziasmo la 64metamorfozon de ra?poj al papilioj kaj fiksis ?ion en sia skizlibreto.
En la jaro 1675 la 28-jara artistino publikigis sian unuan libron
Florum fasciculus
, dua parto sekvis en 1677, kaj en 1680 aperis la tria parto sub la titolo
Neues Blumenbuch
. ?ia dua granda verko
Der Raupen wunderbare Verwandlung und sonderbare Blumennahrung
, priskribanta la evoluon de papilio kaj ties nutrado en ?iu fazo de la metamorfozo, aperis en 1679. Per ?i ?i fondis novan sciencon: la
entomologion
.
En la jaro 1685 la geedzoj disi?is kaj Maria Sibylla Merian kun sia patrino kaj siaj du filinoj translo?i?is al Holando, al sia duonfrato vivanta en kastelo kiu apartenis al la guberniestro de
Surinamo
. Tie ?i eksciis multon pri la
fa?no
kaj
fla?ro
en
Sudameriko
.
En la jaro 1699 ?i kune kun sia plej juna filino Dorothea Maria (*1678) voja?is al Surinamo, faris ekskursojn al la pluvarbaro, esploris tie la ekzotikan fa?non kaj fla?ron kaj aro da skizoj kaj pentra?oj esti?is. En 1701 ?i malsani?is je
malario
kaj multe pli frue ol planite la du virinoj devis reiri al E?ropo. La skizoj kaj desegnoj faritaj en Surinamo tiam servis kiel modeloj por la ?efverko de Maria Sibylla Merian
Metamorphosis insectorum surinamensium
, kiun ?i kompilis kune kun la tri
Amsterdamaj
kuprogravuristoj. En 1705 la verko aperis.
Maria Sibylla Merian mortis 1717, en la a?o de 70 jaroj. ?iaj bildoj pri ekzotikaj plantoj, serpentoj, araneoj, igvanoj kaj skaraboj estas rigardataj majstra?oj.
Merian kiel ?i prezenti?is sur
500 DM banknoto
.
?ia patro, Matthaus Merian, estis
gravuristo
kaj direktis publikejon.
La patro de Maria Sibylla Merian, la svisa gravuristo kaj publikisto
Matthaus Merian
la pli a?a, edzinigis ?ian patrinon, sian duan edzinon, Johanna Sybilla Heyne, en 1646. Maria naski?is en la sekva jaro 1647, lia na?a infano. ?ia patro mortis en 1650, kaj en 1651, ?ia patrino edzigis
Jacob Marrel
, pentristo de floroj kaj senmova?oj. Marrel kura?igis al Merian desegni kaj pentri. Dum li lo?is plejparte en Nederlando, lia lernanto
Abraham Mignon
trejnis ?in. Je la a?o 13 ?i pentris bildojn de insektoj kaj plantoj kiujn ?i kaptis.
[1]
Frue ?i povis aliri multajn librojn pri
natura historio
.
[2]
Pri sia juneco, en la enkonduko al
Metamorphosis insectorum Surinamensium
, Merian skribis:
[3]
|
![Citaĵo](//upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/44/P_writing.svg/40px-P_writing.svg.png) | ?
Mi pasis mian tempon esplorante insektojn. Mi komencis ?e silkra?pojn en mia hejmurbo Frankfurto. Mi konstatis ke aliaj ra?poj produktis bellajn papiliojn a? noktopapiliojn, kaj ke silkra?poj faris la saman. Tio instigis min kolekti ?iujn
ra?pojn
kiujn mi povis por vidi kiel ili ?an?i?is
”
|
|
La florpentristo
Rachel Ruysch
i?is lernanto de Merian.
[4]
Merian unue fami?is kiel botanika artisto. En 1675, ?i komencis publikigi trivoluman serion, kun po 12 platoj prezentantaj florojn.
[5]
:35
En 1680 ?i publikigis
Neues Blumenbuch
, kombinante la serion,
[6]
:
142
Esplorado pri insektoj, precipe ra?poj
[
redakti
|
redakti fonton
]
Dosiero:Maria Sibylla Merian Der Raupen wunderbare Verwandelung und sonderbare Blumennahrung Band 1.png
Title page of
The Caterpillars' Marvelous Transformation and Strange Floral Food
, first volume, published 1679
Dosiero:Maria Sibylla Merian Maulbeerbaum samt Frucht plate 1.png
Plate I of
Caterpillars
vol 1, entitled "Maulbeerbaum samt Frucht". ?i prezentas la fruktojn kaj folion de
moruso
kaj la ovojn kaj larvojn de la
silkra?pa noktopapilio
.
Dosiero:Garden Tiger Moth Maria Sibylla Merian.png
Plate 5 of
Caterpillars
vol 1, depicting the metamorphosis of the
garden tiger moth
, its plant host, and parasitic wasps.
Merian estis unu el la plej fruaj naturesplorantoj kiuj rekte observis insektojn.
[1]
?i kolektis kaj observis vivantajn insektojn kaj detale desegnis ilin. En ?ia tempo insektoj ankora? havis reputacion kiel "bestoj de la diablo" kaj la procedo metamorfozo estis ?enerale nekonata. Dum kelkaj kleruloj jam publikigis empiriajn informojn pri la
insekto
, kaj la vivociklo de papilioj, la vasta tiutempa kredo estis, ke ili naski?is el koto per
spontanea generado
. Merian dokumentis pruvojn kontra?ajn kaj priskribis la vivociklojn de 186 insektaj specioj.
[4]
Merian kiel junulino komencis kolekti insektojn kaj verkis taglibron pri siaj studoj. Je la a?o 13, ?i bredis
silkra?pojn
kaj aliajn insektojn. ?i turnis sian atenton al papilioj, kiujn ?i kolektis kaj studis. Dum ?i lo?is en
Nurenbergo
kaj
Frankfurto
, Merian voja?adis al la ?irka?a naturo por ser?i por ra?poj (
larvoj
). ?i registris iliajn man?oplantojn, la tempo de iliaj metamorfozoj, kaj notis la konduton observitan.
[5]
:36
Ne estis malkutime por naturesplorantoj ilustri siajn proprajn esplorojn, sed Merian estis inter la fruaj profesie trejnitaj artistoj kiuj ilustris siajn vivda?rajn studojn kaj observojn.
?i observis la vivciklojn de insektoj dum jardekoj, detale desegnante bazite sur vivantaj insektoj en sia natura ?irka?a?o a? fre?e konservitaj specimenoj. Tio apartigis ?in de anta?aj artistoj naturesplorantoj, interalie
Conrad Gesner
. ?iaj desegna?oj kaj
gravura?oj
prezentas noktopapilojn kiuj demetas ovojn, a? ra?pojn kiuj man?as foliojn. Desegnante vivantajn insektojn, Merian ekzakte prezentis kolorojn; kontraste, konservitaj zoologiaj specimenoj pali?as. La platoj kiujn ?i fine publikigis estas kompleksaj bildoj. Ili estas bazitaj sur detalaj studoj kiujn ?i pentris sur veleno, multaj estas konservitaj en sia studa taglibro. Komparo montris ke ?i ?an?is malmulton kaj konservis la pozon kaj koloron de insektoj kiam metante ilin en la pli grandajn bildojn de ?iaj platoj. Dum ?iaj priinsektaj studoj, ?i anka? registris kaj pentris la reproduktan ciklon de floroj, de bur?ono al frukto. Kiel trejnita artisto, Merian atentis koloran ekzakton, kaj en
Metamorfozoj
?i registris la plantojn el kiuj estas fareblaj pigmentoj. La gravura?oj kiujn ?i faris a? direktis montras nur etajn diferencojn kompare al ?iaj originalaj akvareloj. ?i mane kolorigis iujn gravura?ojn.
[5]
:37
En 1679 Merian publikigis la unuan volumon de duvoluma serio pri ra?poj, la dua volumo sekvis en 1683. ?iu volumo enhavis 50 platojn gravuritajn kaj morditajn per acido de Merian. Kun la ilustra?oj, Merian inkluzivis priskribon de la insektoj, papilioj kaj iliaj larvoj kiujn ?i observis.
Der Raupen wunderbare Verwandlung und sonderbare Blumennahrung ? The Caterpillars' Marvelous Transformation and Strange Floral Food
,
estis tre populara en iuj segmentoj de la alta societo rezulte de publikigo en la vulgara lingvo. Tamen, multaj tiamaj sciencistoj malatentis ?ian laboron.
[5]
:36
La titolpa?o de ?ia en 1679 "Ra?poj" fiere anoncis en la germana lingvo:
en kiu per tute nova inventa?o, la origino, man?a?oj, kaj disvolvi?o de ra?poj, vermoj, papilioj, mu?oj kaj aliaj bestetoj, inkluzive tempojn, lokojn kaj trajtojn, por naturistoj, artistoj, kaj ?ardenistoj, ekzameni?as, koncize priskribi?as, pentritaj el la naturo, gravuritaj en kupro kaj publiki?as sendepende."
[5]
:39
Jan Goedart
jam priskribis la vivstadiojn de e?ropaj papilioj anta? ?i, sed ?ia "inventa?o" estis la detalaj studoj de specioj, ilia vivciklo kaj habitato. Goedart jam dokumentis speciojn prezentante unu imaginon, unu pupon kaj unu larvon. Merian prezentis la fizikajn diferencojn inter ina kaj malina imaginoj, montrante flugilojn en diversaj pozicioj kaj la diversajn kolorojn ?e ?iu flanko de la flugilo. ?i anka? dokumentis la etenditan rostron de man?antaj insektoj. La unua plato en ?ia en 1679 "Ra?poj" detalis la vivciklon de la
silkra?pa noktopapilio
. Komencante en la dekstra angulo per ovoj, progresante tra elovi?anta larvo kaj pluraj mudoj de la kreskantaj larvoj.
[5]
:39
Goedart ne inkluzivis ovojn en siaj bildoj de la vivstadioj de e?ropaj papilioj, ?ar li tiam kredis ke ra?poj generi?is el akvo. Kiam Merian publikigis siajn studojn pri insektoj, oni ?enerale kredis ke insektoj spontanee generi?is. La malkovroj de Merian estis sendependaj de, kaj subtenis, trova?ojn de
Francesco Redi
,
Marcello Malpighi
kaj
Jan Swammerdam
.
[5]
:40
Dum la prezenta?oj de Merian pri la vivciklo de insektoj estis novecaj pri ilia ekzakteco, oni nun rigardas ?iajn observojn pri la interagadoj de organismoj grava kontribua?o al la moderna scienco
ekologio
. La prezenta?oj de insektoj kaj iliaj gastigantaj plantoj apartigis la laboron de Merian preter la klasika laboro de Swammerdam kaj
Francis Willughby
aldone al la laboro de ?iaj samlandanoj kaj samtempuloj, interalie
Georg Rumphius
.
[5]
:40
Merian estis la unua kiu montris, ke ?iu stadio de la ?an?o de ra?po al papilio dependas de malgranda nombro de plantoj por ?ia nutrado. ?i notis, ke konsekvence, la ovoj demeti?as apud tiuj plantoj.
[2]
En sia priskribo ?i komentis pri la ?irka?a?aj faktoroj kiuj influas la kreskadon de insektoj. Pri ra?poj ?i notis, ke la grandeco de la larvoj plii?as tage se ili havas sufi?an man?a?on. "Iuj do atingas sian plenan grandecon en pluraj semajnoj: aliaj bezonas ?is du monatojn."
[5]
:39
Inter ?iaj pli signifaj kontribuoj al la scienco estas la parigo de ?iu larva lepidoptero, kiun ?i observis kun planto kiun ?i man?as. ?i kolektis kaj tenis ra?pojn kaj eksperimentis por konfirmi siajn observa?ojn. ?i notis ke "ra?poj kiuj nutras sin per nur unu florplanto, man?as nur tiun planton sole, kaj balda? mortas se mi ne provizis ?in al ili". ?i dokumentis ke iuj ra?poj nutri?as per pli ol unu planto, sed iuj faras tion nur se al ili la preferata planto tute mankas.
[5]
:41
En siaj detalaj studoj, Merian faris plurajn unikajn observa?ojn. Pri larvoj, ?i notis ke "multaj defaligas sian ?elon tri a? kvar foje". ?i ilustris tion per desegno kiu montras demetitan
ekzoskeleto
.
[5]
:39
?i anka? detalis la manierojn la? kiuj larvoj formas sian
pupon
, la eblajn efektojn de klimato sur ilia metamorfozo kaj nombroj, ilian modon de movi?o, kaj la fakton, ke kiam ra?poj "havas neniom da man?a?o, ili man?as unu la alian". Tian informon Merian registris por specifaj specioj.
[5]
:41
La plato montras la stadiojn de la
Cocytius antaeus
el
Metamorphosis insectorum Surinamensium
Kolora cupra gravura?o el
Metamorphosis
, "Araneoj, formikoj kaj kolibro sur bran?o de
gujavo
". La araneo en la malsupra, maldekstra angulo man?as birdon.
Plato 1 el
Metamorphosis
, ananaso kaj blatoj
En 1699, Merian voja?is kun sia dua filino al
Nederlanda Surinamo
por studi kaj registri la tropikajn insektojn.
[5]
:36
Da?rigi sian laboron en
Surinamo
estis nekutima penado, precipe por virino. Tiutempe, ?enerale nur viroj ricevis re?an a? registaran financon por voja?i en la kolonioj por trovi novajn speciojn de plantoj kaj bestoj, fari kolekta?ojn, kaj labori tie, a? por setli. Sciencaj ekspedicioj tiam ne estis oftaj, kaj la memfinancita ekspedicio de Merian surprizis multajn homojn. Tamen ?i sukcesis
malkovri
tutan aron de anta?e nekonataj bestoj kaj plantoj en la interno de Surinamo. Merian diligente studis kaj klasifikis siajn eltrova?ojn kaj priskribis ilin tre detale. ?i ne nur priskribis la insektojn trovitajn de ?i, sed anka? notis ilian habitaton, kutimojn kaj uzojn al la
indi?enaj popoloj
.
[2]
?ia klasifiko de papilioj ankora? nun estas valora. ?i uzis la nomojn uzatajn de la
indi?enoj de Sudameriko
por referi al la plantoj:
Mi kreis la unuan klasifikon por ?iuj insektoj kiuj havas krizalidon, la tagaj papilioj kaj la noktaj papilioj. La dua klasifiko estas tio de larvoj, vermoj, mu?oj, kaj abeloj. Mi konservis la indi?enajn nomojn de la plantoj, ?ar ilin ankora? uzis kaj la lokuloj kaj la indi?enoj.
[3]
La desegna?ojn de Merian pri plantoj, ranoj,
[7]
serpentoj, araneoj, igvanoj, kaj tropikaj skaraboj oni ankora? kolektas amatoroj tutmonde. La germana vorto
Vogelspinne
?(araneo de la infraordo
Mygalomorphae
), kiu signifas
birda araneo
?probable originis en gravura?o de Merian. Tiu gravura?o, kreita la? skizoj desegnitaj en Surinamo, montras grandan araneon kiu ?us kaptis birdon. En la sama gravura?o kaj la kuna teksto Merian estis la unua e?ropano priskribi kaj armeajn formikojn kaj folitran?ajn formikojn, kaj anka? ilian efikon sur aliaj organismoj.
[8]
La bildojn de Merian pri tropikaj formikoj oni poste citis kaj kopiis aliaj artistoj. ?iaj prezenta?oj de la luktado inter organismoj anta?datas la teorioj de
Charles Darwin
kaj
Lord Tennyson
pri la luktado por travivi kaj
evoluado
.
[5]
:42
En 1705, tri jarojn post ?ia hejmeniro el ?ia ekspedicio, ?i eldonis la verkon
Metamorphosis insectorum Surinamensium
.
[5]
:36
Metamorphosis
komence publiki?is je ?ia propra kosto.
[5]
:43
Merian anta?e alportis el Surinamo ske?ojn kaj notojn. Dum disvasti?is inter kleruloj en Amsterdamo la nova?o, vizitantoj venis por rigardi ?iajn pentra?ojn pri ekzotikaj insektoj kaj plantoj. ?i notis "Post mi reveno al Nederlando kaj kelkaj naturamantoj jam vidis miajn desegna?ojn, ili fervore premis min presigi ilin. Ili opiniis ke tiu estis la unua kaj plej nekutima verko iam ajn pentris en Ameriko." Asistate de siaj filinoj Johanna kaj Dorothea, Merian kunmetis serion de platoj. ?i-foje ?i mem ne prilaboris la platojn, sed dungis tri presistojn por fari la gravura?ojn. ?i detale direktis la laboradon. Por financi la laboron, ?i reklamis por subskribantoj, kiuj volontis anta?pagi por manpentrita eldono de la
Metamorphosis
. Dekdu subskribantoj anta?pagis por ricevi la multekostan manpentritan eldonon, dum ?i anka? publikigis malpli kostan eldonon nigrablankan.
[9]
:71
Post ?ia morto oni represis la verkon en 1719, 1726 kaj 1730, al pli vasta legantaro.
[5]
:43
?i eldoni?is en la germana, nederlanda kaj franca.
[5]
:48
La verkon
Metamorphosis
kaj la tropikajn formikojn citis la sciencistoj
Rene Antoine
,
August Johann Rosel von Rosenhof
,
Mark Catesby
kaj
George Edwards
. Oni alju?is ke
Metamorphosis
influis multajn naturesploristojn ilustristojn.
[5]
:44, 45, 46 & 47
Merian anka? dokumentis la medicinan uzadon de plantoj kaj bestoj age de la homoj de Surinamo. Ekzemple, ?i dokumentis, ke oni uzis la sukon de palmo, frotante ?in sur jukigan skalpon por kuraci vermajn infektojn.
[9]
:76
Merian anka? interesi?is pri agrikulturo, kaj inter la lokaj fruktoj kiujn ?i eksponis estis la ananaso.
[10]
:212?213
Priskribante la ananason, Merian citis plurajn normajn verkojn pri la natursciencoj, kiuj unue dokumentis la frukton, ekzemple
Historia Naturalis Brasilae
de
Willem Piso
kaj
Georg Marggraf
,
Hortus Malabaricus
de
Hendrik van Rheede
, kaj
Medici Amstelodamensis
de
Caspar Commelin
.
Kvankam la ananaso jam estis desegnita, la desegna?oj de Merian i?is la plej elstaraj.
[10]
:217
?i informis pri kiel la papilioj kaj blatoj influis rikolta?ojn kaj agrikulturon en la kolonio.
[10]
:218
Dum ?i dokumentis la botanikon de Surinamo, Merian da?ris registri la metamorfozon de insektoj. Surinamaj insektoj bildi?is tra la tuta vivciklo kaj sur sia gastiganta planto.
[10]
:216
Signifa nombro da pentra?oj de Merian, kombinante planton, ra?pon kaj papilion, estas simple dekoraciri?aj, kaj ne celas priskribi la vivciklon. Ekzemple, la papilio
Agraulis vanillae
bildi?as kun vanila planto (orkido el Madagaskaro, kultivata en Surinamo), kiu certe ne estas la gastiga planto, kaj kun la ra?po de iu alia specio. Tiu problemo okazas en pluraj ilustra?oj ?iaj.
[11]
Provo identigi la insektojn kaj plantojn en moderna faksimila eldono de ?ia surinama verko sukcesis eltrovi kelkajn speciojn, kvankam Merian ofte eraris pri la man?oplantoj, eraris pri la
morfologio
, kaj kutime kunmetis mal?ustan specion de ra?po kun ?ia
imago
.
[12]
?iaj desegna?oj estas parto de la scienca esplorado age de e?ropanoj. La frua
taksonomio
de tropikaj plantoj dependis de bildoj a? specimenoj. Post ?ia reveno al Amsterdamo, ?iajn bildojn uzis
Carl Linnaeus
kaj aliaj por identigi proksimume cent novajn speciojn.
[5]
:38
Tiutempe mankis norma scienca terminaro por nomi plantojn kaj bestojn, do Merian uzis ?iutagajn e?ropajn vortojn por priskribi la bestojn de Surinamo, ekzemple la silkra?pon a? vespon. Tial ?i referis al papilioj kiel "someraj birdoj". Linnaeus uzis la bildojn de Merian por priskribi 56 bestojn kaj 39 plantojn el Surinamo, inkluzive la tarantulon, en 1735 kaj 1753. Referante al ?i esplorado, Linnaeus mallongigis ?ian nomon al
Mer.surin.
por bestoj el Surinamo, kaj
Mer.eur.
por e?ropaj insektoj.
[9]
:86
Merian estis la unua e?ropa virino sendepende entrepreni ekspedicion en Sudameriko. En la 19-a jarcento
Ida Pfeiffer
,
Alexandrine Tinne
,
Florence Baker
,
Mary French Sheldon
,
Mary Henrietta Kingsley
kaj
Marianne North
sekvis ?ian ekzemplon kaj esploris la naturan mondon de
Afrilo
.
Margaret Fountaine
studis papiliojn sur kvin kontinentojn.
[13]
La ekspedicio de Merian anta?datis je cent jaroj la faman sudamerikan ekspedicion de
Alexander von Humboldt
, kaj je 200 jaroj tiun de
Princino Theresa de Bavario
.
[14]
Oni poste ju?is la ekspedicion de Merian ?losila interpretanto de ilustritaj geografiaj publika?oj originantaj en Nederlando en la 17-a jarcento, kiu mar?andis
ekzotikan
sed alireblan novan mondon al e?ropanoj.
[6]
:
167
Nuntempe okazas pli granda intereso pri Merian. Tio instigis pluan studadon je ?iaj verkoj age de la artaj kaj sciencaj komunumoj. Pro tio, oni reatribuis iujn verkojn al ?iaj filinoj
Johanna
kaj
Dorothea
. Sam Segal reatribuis 30 foliegojn el la 91 en la
Brita Muzeo
.
- "Blumenbuch. Volume 1." 1675
- "Blumenbuch. Volume 2." 1677
- "Neues Blumenbuch. Volume 3." 1680
- "Der Raupen wunderbare Verwandlung und sonderbare Blumennahrung." Volume 1, 1679
- "Der Raupen wunderbare Verwandlung und sonderbare Blumennahrung." Volume 2, 1683
- "Metamorphosis insectorum Surinamensium." 1705
- ↑
1,0
1,1
Swaby, Rachel. (2015)
Headstrong: 52 Women Who Changed Science ? And the World
. New York: Broadway Books,
p. 47?50
.
ISBN 9780553446791
.
- ↑
2,0
2,1
2,2
(June 2011) “Maria Sibylla Merian (1647-1717): An Early Investigator of Parasitoids and Phenotypic Plasticity”,
Terrestrial Arthropod Reviews
4
(2),
p. 131?144
.
doi
:
10.1163/187498311X567794
.
- ↑
3,0
3,1
Foreword from
Metamorphosis insectorum Surinamensium
- ↑
4,0
4,1
Luca Stefano Cristini. (2014)
Flowers, butterflies, insects, caterpillars and serpents...: From the superb engravings of Sybilla Merian and Moses Hariss
. Soldiershop Publishing.
ISBN 9788896519752
.
- ↑
5,00
5,01
5,02
5,03
5,04
5,05
5,06
5,07
5,08
5,09
5,10
5,11
5,12
5,13
5,14
5,15
5,16
5,17
5,18
5,19
(2011) Donna Spalding Andreolle:
Women and Science, 17th Century to Present: Pioneers, Activists and Protagonists
. Cambridge Scholars Publishing.
ISBN 9781443830676
.
- ↑
6,0
6,1
Janice Neri. (2011)
The Insect and the Image: Visualizing Nature in Early Modern Europe, 1500-1700
. University of Minnesota Press.
ISBN 9780816667642
.
- ↑
(2010) “
Maria Sybilla Merian's Frogs
”,
Bibliotheca Herpetologica
8
,
p. 20?27
.
Arkivigite je
2011-07-19 per la retarkivo
Wayback Machine
Arkivita kopio
. Arkivita el
la originalo
je 2011-07-19. Alirita 2021-06-27.
- ↑
(2011) “
Maria Sibylla Merian and the metamorphosis of natural history
”,
Endeavour
35
(1),
p. 16?22
.
doi
:
10.1016/j.endeavour.2010.10.002
.
Arkivigite je
2011-07-19 per la retarkivo
Wayback Machine
Arkivita kopio
. Arkivita el
la originalo
je 2011-07-19. Alirita 2021-06-27.
- ↑
9,0
9,1
9,2
Sarah B. Pomeroy. (2018)
Maria Sibylla Merian: Artist, Scientist, Adventurer
. Getty Publications.
ISBN 9781947440012
.
- ↑
10,0
10,1
10,2
10,3
Daniela Hacke. (2017)
Empire of the Senses: Sensory Practices of Colonialism in Early America
. BRILL.
ISBN 9789004340640
.
- ↑
Shapiro A.M. 2008. [Review of]
Chrysalis...
by Kim Todd.
Journal of the Lepidopterists' Society
vol 62(1), pp 58?59.
- ↑
van Andel, Tinde. (8 November 2016) “appendix, Determination of the animals and plants on Merian’s plates”,
Metamorphosis insectorum Surinamensium 1705
. Lannoo Publishers and Koninklijke Bibliotheek.
ISBN 9789401433785
.
- ↑
Chris Herzfeld. (2017)
The Great Apes: A Short History
. Yale University Press.
ISBN 9780300231656
.
- ↑
Irma Hildebrandt. (2010)
Große Frauen: Portraits aus funf Jahrhunderten
. Diederichs Verlag.
ISBN 9783641039721
.