El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marcella FASANI
(
Vittoria
,
Sicilio
3-a de oktobro 1956), artista nomo
Mar?ela
, estas
itala
kuracistino
kaj esperantlingva
kanta?torino
. Kiel studento pri medicino en la 1970-aj jaroj en Romo, ?i estis membro de la intelekte fekunda Roma Esperanto-movado kaj de la tiel nomata
roma skolo de Esperanto-muziko
, en kiu je gvido de la kantisto kaj gitaristo
Gianfranco Molle
en artisma simbiozo partoprenis anka? interalie
Giulio Cappa
,
Renato Corsetti
,
Susanna Castelviva
,
Mario Milan
kaj
Paolo Piccirilli
. La eldonejo
Edistudio
en
Pizo
publikigis du
Esperanto-muzikalbumojn
de ?i:
- Venos liber' en 1979 kaj
- Baf! en 1985.
?iuj kantoj de ?i havas socikritikajn tekstojn, kaj multaj temas pri la lukto de malgrandaj etnoj kaj lingvokomunumoj pri libera disvolvi?o de sia kulturo.
De la 1980-aj jaroj ?i laboras kiel faka kuracistino pri
re?matologio
kaj
Medicina fiziko kaj rehabilito
kiel specialisto pri la prevento de
ostoporozo
en hospitalo de
Romo
.
Mar?ela sukcese koncertis kun
Gianfranco Molle
dum la Universala Kongreso okazinta en Florenco en 2006. Ilia lasta esperantista koncerto kune okazis enkadre de la itala kongreso en Grosseto en 2008. Nuntempe, ?i kantas en roma koruso "Amazing Grace Gospel Choir", kaj en aliaj korusoj de la ?efurbo.
Mar?ela edzini?is en 1989 kun psikiatriisto Antonio Onofri, kiun ?i ekkonis dum la universitataj jaroj. La paro naskis tri infanojn: Riccardo kaj Margherita, en 1993, kaj Alessandro, en 1994. Riccardo estas esperantisto.