한국   대만   중국   일본 
Manuel Azana - Vikipedio Saltu al enhavo

Manuel Azana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Manuel Azana
Persona informo
Manuel Azana Diaz
Naski?o 10-an de januaro 1880 ( 1880-01-10 )
en Alcala de Henares
Morto 3-an de novembro 1940 ( 1940-11-03 ) (60-jara?a)
en Montauban
Tombo Montauban Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj hispana ? franca vd
?tataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Zaragozo - Licenco en Juro
Universitato Centra de Madrido - Doctorado en Derecho
Real Centro Universitario Escorial-Maria Christina (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Maldekstro Respublikista Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Manuel Azaña
Familio
Patro Esteban Azana Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Gregorio Azana Diaz (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Dolores Rivas Cherif (en) Traduki (1929–1940) Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Cipriano Rivas Cherif ( frato de edzino )
Enrique de Rivas (en) Traduki ( bofrato ) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
advokato
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Madrido vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v ? d ? r

Manuel AZANA DIAZ ( Alcala de Henares ( Madrido ), Hispanio , 1880 - Montauban , Francio , 1940 ) estis la dua kaj lasta prezidento de la Dua Hispana Respubliko .

?efa reprezentanto dum la tridekaj jaroj de la hispana bur?a kaj demokrata radikalismo.

En 1914 li estis sekretario de la Ateneo de Madrid . Dum la 20aj jaroj, li oponas la diktaturon de Miguel Primo de Rivera , kaj en 1925 li fondas respublikanan Partion Accion Republicana . En 1930 li subskribas la pakton de la respublikanaj partioj kontra? la re?o Alfonso la 13-a .

Post la alveno de la Respubliko , li fari?as ministro de militaj aferoj, kie li entreprenas profundan reformon de la armeo. Tiu reformo, tre necesa la? ?iuj vidpunktoj, kreas malfavoran etoson en kelkaj grupoj de militistoj kiuj ?iam oponos lin.

Homo kun granda oratorkapablo, li fari?as la ?efa simbolo de la respublikanaj fortoj, kaj en oktobro de 1931 li estas elektita registarestro. Balda? anka? la katolika Eklezio eniros la tendaron de liaj kontra?uloj, pro la agado de la registaro en tiu tereno. Li unuigas la maldekstremajn bur?ajn fortojn, en la partio Izquierda Republicana (Respublikana Maldekstro)

En 1933 , post la perforta subpremo de ribelo en la sudo (vidu artikolon Eventoj de Casas Viejas ), kaj post la malkontento de granda parto de la malri?aj kamparanoj, li devas rezigni. En la postaj balotoj la dekstro prenas la povon kaj Azana fari?as gvidanto de la opozicio.

En 1934 , kiel protesto kontra? la eniro de la tre konservativa katolika partio CEDA en la registaro, maldekstrulaj fortoj komencas revoluciprovon . Azana, kiu fakte kontra?is tiun movadon, estis tamen suspektata kunlabori en la samtempa ribelo de la kataluna a?tonoma registaro, kaj estis enkarcerigita en ?ipo en la haveno de Barcelono .

En la novaj balotoj en februaro 1936 Azana gvidas la koalicion de maldekstraj fortoj, konatan kiel Popola Fronto , kiu venkos, kaj li estas elektita unue registarestro, kaj poste, en majo, prezidento de la Respubliko.

Post la komenco de la interna milito en julio 1936, li klopodas alproksimigi amba? partiojn, sed li malsukcesas. Krome, la komenco de sociala revolucio en la respublikana flanko, kaj la akrigo de la perforto, atakas liajn demokratajn konvinkojn kaj izoligas lin. Dum la milito li ludos apena? pli ol simbolan rolon.

En februaro 1939 , post la konkero de Barcelono fare de la trupoj de Franco , li ekzili?as al Francio, kaj li demisias el sia posteno. Persekutata de la agentoj de Franco kaj ?ikanata de la re?imo de Vichy , li forpasas en novembro de 1940 en Montauban.

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]