El Vikipedio, la libera enciklopedio
Manfred SCHMIDT
(naski?inta en la
15-a de aprilo
1913
en
Bad Harzburg
, mortinta en la
28-a de julio
1999
en
Munsing
) estis germana komiksa desegnisto kaj humurplena voja?rakonstisto.
Schmidt pasigis sian junulajn jarojn en
Bremen
. Kiam li estis 14-jara?a siaj karikaturoj ekaperis en la gazetoj
Bremer Nachrichten
kaj
Weser-Zeitung
. Post la abiturienta ekzameno li decidis labori en la filmindustrio, kion li balda? seniluzii?inte konsideris kiel nesufi?an. Li studis ?e la
Altlernejo por Artoj de Bremen
kaj laboris poste por la eldonejo
Ullstein
. Kiel karikaturisto li balda? fami?is. Je la komenco de la
Dua mondmilito
li desegnadis por la entrepreno
Deutsche Zeichenfilm GmbH
, kiu estis kontrolata kaj dorlotata fare de la
Goebbels-ministerio
.
En 1942 li eksoldatis kaj laboris kiel militara
kartografo
. Li estis membro de propagandokompanio de
Waffen-SS
respektive de
Wehrmacht
. Je la fino de la milito li desegnis denove karikaturojn, tiam por la armea gazeto
Panzer voran
kaj por flugfolioj, per kio la moralo de en E?ropo alteri?intaj
usonaj
ta?mentoj estu subfosata kaj sapeata.
Post 1945 li laboris ?e la pacifisma porjunulara gazeto
Pinguin
, kiu eldonitis ?e la eldonejo
Rowohlt
kaj estis sub la zorgado de
Erich Kastner
.
Post kiam li konati?is kun la
Superman
-komiksoj kaj taksis ilin primitivaj, li decidis fari parodiajn komiksojn.
Nick Knatterton
, detektivaj historioj desegnitaj, faritis ekde 1950 por la revuo
Quick
. La? informo de la desegnisto mem la modelo por la detektivo estis la aktoro
Hans Albers
, kiam li ludis la rolon de
Sherlock Holmes
. La komiksa serio pri aminda detektivo de ironia naiveco furoregis kaj poste anka? filmitis.
Politike li estis maldekstra, nomis sin
nobla komunisto
kaj agnoskis
GDR
-on kiel legitiman kontra?modelon al
FRG
[1]
. Schmidt estis en la 1960-aj jaroj anka? kritikisto de komiksoj kaj verkis plurajn librojn pri tiu temo. Li ankora? faris aliajn komiksajn seriojn kaj trukfilmojn kun ironia tendenco por la germana televido. Krome li verkis radiodramojn, dezajnis reklama?ojn kaj skribis plurajn librojn kun voja?rakontoj.
- 1973: Plej bona pipfumisto de la jaro.
- Wir beginnen das Wunschkonzert fur die Wehrmacht
, Nibelungen-Verlag 1940 (libra ornama?o kaj binda?o de Manfred Schmidt)
- Bilderbuch fur Uberlebende. Mit einer Vorrede von Werner Finck
, 1947
- Episodoj de la serio "Nick Knatterton"
- Hab Sonne im Koffer
. Stalling, Oldenburg 1961
- ... und begibt sich weiter fort
. Stalling, Oldenburg 1962
- 12 mal hin und zuruck
. Stalling, Oldenburg 1963
- Zwischen Dur und Mull
. Stalling, Oldenburg 1964
- Weiteres Heiteres
. Stalling, Oldenburg 1965
- Der Reiselustwecker
. Stalling, Oldenburg 1967
- Alles Gute von Manfred Schmidt
. Stalling, Oldenburg 1970
- Manfred Schmidts Reise-ABC
. Stalling, Oldenburg 1969
- Mit Frau Meier in die Wuste
, 1967
- Frau Meier reist weiter
, 1968
- Auf Kreuzfahrt mit Frau Meier
, 1991
- Das Beste von Manfred Schmidt
, 1968
- Mit spitzer Feder durch die Welt
, 1978
- Das schnellste Hotel der Welt
(Verschmidtste Geschichten), 1983
- Heitere Geschichten
, 1984
- Nick Knatterton: Alle aufregenden Abenteuer des beruhmten Meisterdetektivs
, 2007
- Reisereportagen
, 2013
- 13-a de januaro ? 21-a de aprilo 2013:
Nick Knatterton und andere Abenteuer ? Manfred Schmidt zum 100.Geburtstag
, en la
Deutsches Museum fur Karikatur und Zeichenkunst
en
Hannover
.
- ↑
Im Gesprach: Annette Riedhammer, die Tochter des Cartoonisten Manfred Schmidt, FAZ 6-a de aprilo 2013, p.40.