한국   대만   중국   일본 
Mandea lingvaro - Vikipedio Saltu al enhavo

Mandea lingvaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu ?i tiun artikolon kun mendea lingvo , mendeoj , mandaja lingvo , a? mandajoj .
Mandea lingvaro
Klasifiko
Lingvistika
klasifiko

Ni?erkonga lingvaro
   Glottolog mand1469
v ? d ? r

La mandea lingvaro estas granda lingvofamilio ene de la ni?erkonga lingvaro uzataj en Okcidentafriko . La? Ethnologue estas 74 mandeaj lingvoj, dum Encyclopædia Britannica taksas la nombron de mandeaj lingvoj je 40, uzataj de ?irka? 20 milionoj da homoj kaj la Oxford Research Encyclopedia of Linguistics taksas ilin je 60 ?is 75, uzataj de inter 30 kaj 40 milionoj da homoj [1] . La mandeaj lingvoj estas ?efe uzataj en la okcidentafrikaj landoj Burkino , Malio , Senegalo , Gambio , Gvineo , Gvineo Bisa?a , Sieraleono , Liberio kaj Ebur-Bordo .

La plej grandaj lingvoj (la? denaskuloj) estas la bambara (14,1 milionoj) kaj la ?ula ( dyula , 12,5 milionoj). La mandeaj lingvoj estas tradicie rigardataj kiel bran?o de la ni?er-konga lingvofamilio, kvankam ?i tiu vidpunkto estas pridubata de iuj lingvistoj .

Iuj el la mandeaj lingvoj en Sieraleono kaj Liberio havas siajn proprajn skribsistemojn, inkluzive de la vaja lingvo (Vai, ??, malkovrita de la germana misiisto Sigismund Kolle en 1849), poste anka? la mendea (M?nde yia), la loma (Looma) kaj la kpelea (Kp?l??). Nova skribsistemo estas la N'Ko -skribo (en Esperanto Nokoa skribo , 1949), kiu estas uzata interalie por la bambara. La Nokoa skribo estas pli kaj pli uzata. Lernejoj en Gvineo kaj Malio instruas la Nokoan skribon jam de jaroj.

Lingvoj [ redakti | redakti fonton ]

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. (en) Vydrin, Valentin. " Mande Languages ", Vydrin, Valentin. "Mande Languages"

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]