한국   대만   중국   일본 
Majaa lingvaro - Vikipedio Saltu al enhavo

Majaa lingvaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
skriba?o en la jukatana majaa lingvo

La majaaj lingvoj estas lingvofamilio komunike uzata de la majaoj en la kultura regiono de Mezameriko . Inter la lingvoj ekzemple estas la jukatana majaa lingvo (memnomigo: Maaya t'aan (Mayathan), hispane : Maya yucateco ), parolata sur la jukatana duoninsulo , en la nordo de Belizo kaj la nordo de Gvatemalo , la teneka parolata precipe en la federaciaj ?tatoj de San Luis Potosi kaj Veracruz samkiel (malpli multnombre) en Tamaulipas ?, kaj aliaj.

Endas diferencigi inter la historia majaa lingvo, trovebla ekzemple en la skriba?oj de la majaaj ruinoj , kaj la nuntempe ankora? ekzistantaj aktualaj majaaj lingvoj, kiujn parolas la posteuloj de la eksa majaa altnivela kulturo en Gvatemalo , la sudoriento de Meksiko , en Belizo kaj la okcidento de Honduro .

Origino [ redakti | redakti fonton ]

La nuntempaj majaoj ne parolas unuecan lingvon, sed diversajn majaajn lingvojn, kiel ekzemple la jukatanan majaan lingvon a? Mayathan jam menciitan, a? la lingvon Kekchi , parolatan de la kek?ioj en Gvatemalo, sed ?iuj tiuj lingvoj estas membroj de sama lingvofamilio. Ili ?iuj fontas el praa maja lingvo, kiu anta? proksimume 4 000 jaroj estis la bazo por la posta evoluo de la unuopaj lingvofamiliaj bran?oj kaj subgrupoj. Simile al la disevoluo de iuj lingvoj de E?ropo, anka? en la majaa lingvofamilio disevolui?is regionaj "majaaj dialektoj", kiuj parte tre similas, sed en iuj ekzemploj anka? signife malsimilas. Anta? jam tre longa tempo okazis la baza divido al la du precipaj lingvaj bran?oj "malaltebena?aj" (ekzemple Mayathan ) kaj "altebena?aj majaaj lingvoj" (ekzemple Quiche, Cakchiquel kaj Kekchi en Gvatemalo ). Jam anta? la armea okupo de la pere de la hispanaj konkeristoj ekzistis multaj diversaj majaaj lingvoj, el kiuj evoluis la nuntempaj varia?oj. En la plej flora epoko de la majaa kulturo paroli?is frua formo de la lingvoj Chol kaj Mayathan .

Lingva konstruo [ redakti | redakti fonton ]

La majaaj lingvoj estas ergativaj lingvoj kaj sekvas la sistemon ergativo - absolutivo , kontra?e al la akuzativaj lingvoj (kiel ekzemple Esperanto kaj la plimulto de la homaj lingvoj), kiuj sekvas la sistemon nominativo - akuzativo . ?ar en la majaaj lingvoj ne konatas signado de gramatika kazo ?e substantivoj , la signado de la gramatika kazo de la frazaj subjekto kaj objekto devas esti parto de la fraza verbo . Por montri la gramatikan funkcion, uzi?as kaj prefiksoj kaj sufiksoj . En iuj el la majaaj lingvoj anka? ? simile kiel en la ke?ua lingvo ? diferenci?as du formoj de la vorto "ni" la? tio ?u la alparolato estas membro de la grupo a? ?u ne (unua "ni" do estas mi+li+?i+vi, dua "ni" estas mi+li+?i sen vi).

Fonologio [ redakti | redakti fonton ]

Principe en la majaaj lingvoj ekzistas la samaj vokaloj kiom anka? en Esperanto: a-e-i-o-u. En kelkaj el la lingvoj aldone kalkuli?as la longaj vokaloj (kvaa? aa-ee-ii-oo-uu). Kelkaj el la majaaj lingvoj aldone havas siblantojn kaj sonojn faritajn per glota halto . La konsonantoj aspektas jene:

  bilabialo alveolaro palatalo velaro uvularo glotalo
normala injektiva normala ejektiva normala ejektiva normala ejektiva normala ejektiva normala
plozivoj p   [p] b'   ['b] t   [t] t'   [t']   k   [k] k'   [k'] q   [q] q'   [q']  '    [?]
afrikatoj   ts   [?] ts'   [?’] ch   [?] ch'   [?’]      
frikativoj   s   [s] x   [?] j   [x]   h   [h]
nazaloj   m   [m]   n   [n]     nh   [ŋ]    
likvidoj   l   [l] / r   [r]        
duonvokaloj       y   [j]   w   [w]    

La uvulara plozivo [q] respektive [q'] en la majaaj regionoj de Jukatano kaj Chiapas (ekzemple Mayathan kaj Chol ) i?is velara [k] respektive [k'] , dum ?i konservi?is en la "altebena?aj majaaj lingvoj" kiel ekzemple Quiche, Cakchiquel kaj Kekchi . En la jukatana majaa lingvo ( Mayathan ) ?i nun identas al [k] respektivo [k'] , dum en la lingvo Chol la sono [k] i?is [?] ("?").

La majaa skribo [ redakti | redakti fonton ]

Majaaj signoblidoj, Muzeo de Palenque , Meksiko

La majaa skribo a? la majaaj hieroglifoj , estas la skribsistemo uzita de la majaa civilizo en la Anta?kolumba Ameriko , pli specife en la regiono Mezameriko . La skriba?oj a? literoj estis nomataj hieroglifoj de la antikvaj e?ropaj esploristoj de la 18a kaj 19a jarcentoj, kiuj ne komprenis ?ian signifon, sed atribuis similecojn la? ilia aspekto kun la egiptaj hieroglifoj , kun kiuj la majaa civilizo ne havis kontaktojn. Temas pri la sola skribsistemo de?ifrita el la mezamerikaj skribsistemoj . La unuaj enskriboj identigeblaj kiel majaaj datas de la 3a jarcento a.K. kaj la skribo estis uzata ?is iom da tempo post la alveno de la hispanaj konkistadoroj en la 16a jarcento (kaj e? poste en lokoj kiel Tayasal ). La majaa skribo uzis logogramojn kompletigitajn de silabaj glifoj , kun funkcioj similaj al tiuj de la japana skribo .

Lingvoj [ redakti | redakti fonton ]

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]