Moseo Majmonido
a? simple
Majmonido
[1]
(
hebree
?????? ???? ????????
, Mo?e ben
Majmon
,
arabe
?????? ??? ????????
, M?s? bin Majm?n,
latine
M?s?s Maim?nid?s
) estis hebrea
rabeno
,
teologo
kaj
filozofo
naskita en
Hispanio
, pliprecize en
Kordovo
en 1138, kaj mortis en
Kairo
en 1204. Lia famo, krom al filozofio kaj teologio, ligi?is anka? al
medicino
kiun li profesie praktikis trapasante el la sperto al teoriaj principioj.
Statuo de Majmonido en
Kordovo
,
Hispanio
.
Naski?inte en Hispanio dum la islama regado, li studis la
Toraon
gvidite de la patro Majmono kaj rabeno Jozef ibn Miga?. En 1148 Kordovo estis konkerita de
Almohadoj
kies ekstremismo transformi?is al persekuto kontra? kristanoj kaj hebreoj, samekiel jam en Andaluzio kaj en Nordafriko, lasante al la persekutitoj la alternativon de la morto a? la konverti?o al
Islamo
, ignorante ?i-kaze la tradicion de la respekto por la “gentoj de la libro” (
Ahl al-Kit?b
), kiu devigas neislamanon nur al politika submeti?o kaj al pago de la “protekta” imposto (
jizja
).
En la dek sinsekvaj jaroj lia familio transloki?is suden de Hispanio; sed fini?is por lo?e (1160) establi?i en la maroka
Fez
, kie ?i sukcesis kredigi ke siaj membroj konfesas islamismon, ?is ? anka? ka?ze de la kreskanta popolareco de la talento de Majmonido ? ili estis malkovritaj la?religie
judoj
.
Jam de 1258 li komencis la kompiladon de iuj verkoj: hebrelingva pritrakto pri la
kalendaro
kaj alia, arablingva, pri
logiko
, eble lia unika libro pritraktanta filozofiajn temojn. Li samtempe ekkompilis la “Komentarion pri la
Mi?naho
, prijura traktado pri juda etiko, kiu lin absorbis la? longa parto de lia vivo. En Fez li verkis anka? leteron (Ris?la) “Kontra? apostateco”.
Anta? la certa perspektivo fini?i ekzekutita pro apostateco, la majmona familio fu?is el Maroko kaj, trapasante
Akkon
,
Hebron
kaj
Jerusalemon
, atingis, kaj tie establi?is, Kairon. En Egiptujo Majmonido povis fini (1168) la kompiladon de la unua versio de la
Komentario pri la Mi?nah
, kaj envoji?is, anka? pro malfeli?jgaj eventoj en sia familio, al la studo kaj praktikado de la profesio de
kuracisto
. Okazis en 1171 ke li ricevis la taskon gvidi (
nagid
) la judan komunumon en Kairo.
La?longe de la dudekaj jaroj lia entrepreno, verkista kaj kuracista, sukcesis anka? ?e la publika estimo. Li anka? verkis kaj redaktis iujn arablingvajn primedicinajn traktadojn diverstemajn, de higieno al la
venenoj
, kaj oficiali?is, ?irka? 1185, kiel persona kuracisto de sekretario de
Saladino
.
Lia inklino al medicino naski?is el neceso helpi liajn familianojn trafitajn je malsanoj. Akirinte estimon kiel medicinisto, li malfermis sian kuracan ejon al ?iuj, hebreoj, kristanoj, islamanoj, ri?aj kaj malri?aj, kaj kune kun medicino li ne disdegnis oferti al ?iuj lekcionojn pri filozofio kun aparta atentigo al prireligiaj studoj. Lia tiom vasta entrepreno altiris malsimpation de la egiptaj kuracistoj kaj e? liaj samreligianoj eksuspektigis lin je sekreta forlaso de
judismo
.
Dume (1178) redaktis anka? la duan definitivan eldonon de la
Komentario pri la Mi?nah
, kies formo kaj enhavo estas tiu kiun oni legas hodia?; krome li anka? enga?i?is en kompilado de
eseo
“Gvido por la Perpleksuloj”
.
La lastajn jarojn de sia vivo, li travivis en akceptebla trankvilo, respektita de ?iuj kaj honorita en la araba mondo kiel filozofo, en la diaspora hebrea komunumaro de E?ropo kiel majstro kaj medicinisto. Li mortis la 13-an de decembro 1204, amata kaj priplorata.
?tono sur la tombo de Majmonido
Majmonido kreis verkojn pri judismo kaj tekstojn pri medicino, kaj kvankam nerekte pri filozofio. La plejparto estas arablingve skribitaj: fakte, preska? nur la
Komentario pri la Mi?nah
ekskluzive uzas la hebrean, nome la lingvo de la Torao.
Traktato pri logiko
, verkita arablingve kaj hebreigita de okcitana rabeno, kaj fine latinigita (1517). Lia logiko sekvas tiun de
Aristotelo
. Aparta lia penso, ekspoziciita precipe en la verko “Gvido de la Perpleksuloj”, koncernis la rilatojn inter
scienco
kaj revelaciita religio, kiu la? li ne kontra?as unu la alian: Majmonido asertas ke la senanta?ju?a esploro pri “scienca vero” ne nur ne ekskludas Dion, sed ?i favoras al pliscio pri ties atributoj. Penso tia akirita kaj asertita de postaj filozofoj islamanaj kaj kristanaj.
Komentario a? Interpreto pri la Mi?nah
, skribita nur hebrelingve kaj ne anka? arablingve a? aramelingve la? tiama kutimo. Per tiu komento li celis unuigi la diversajn interpretojn, foje senfundamentajn, disvastigitajn inter la diasporaj judoj. Indas je rimarko parto de tiu traktato, “Sanhedrin”, kie Majmonido listigas la dektri kredartikoloj de la judismo, kiu fari?is kredbazo por multaj judoj tramondaj. Posteuloj taksis la verkon preska? teologian sumon per kiu la rabena “bu?a le?o” fari?is anka?, kaj e? precipe, “skribita le?o”. Kvankam tie kaj tie malaprobita ?e samreligianoj, la pensada enhavo de tiu verko, latinigita, altiris la atenton de eminentaj personuloj de la klera kristana mezepoka medio, kiel
Alberto la Granda
,
Duns Skoto
kaj
Aleksandro de Hajleso
, kiuj siavice lekcie kaj cite komentis verkajn erojn.
Gvido de la Perpleksuloj
, arablingve verkita, leterforme sed ekspoziciita en tri volumoj al sia lernanto, kaj hebreigita, sub lia kontrolo, de Samuel ben Judah ibn Tibbon. La zorgo de Majmonido adresi?as al religiaj personoj kiuj, jam studinte la Toraon, nun studas filozofion kaj pro tio estas embarasitaj pro la malsamecoj de la instrua?oj de la filozofio kaj Torao (perpleksaj, ?uste). La respondo de la a?toro interpretas la biblian kaj rabenan teologion la? la terminoj kaj lumo de la
fiziko
kaj
metafiziko
de Aristotelo. En eventuala konflikto inter la du scifontoj, la majstro helpas la studulon iri trans la toraan tekston kaj superi la akcepton “ex autoritate” (bazite sur la a?toritato) kaj trovi ka?itan sencon de la biblia teksto.
Kolekto de leteroj
a?
Te?uvot
(revenoj, konverti?oj a? pentoj), publikaj kaj privataj entenantaj foje respondojn al demandoj interspacigantaj de la resurekto ?is la konverti?o al aliaj kredoj. Li ne timas aserti ke pli valoras hebreo vivanta, sed konverti?inta al altrudita religio, ol hebreo ne konverti?anta sed morta. Fakte, kvankam konverti?o, la hebreo sekrete povas konservi sian kredon. Famas inter la leteroj tiu adresata al la subpremata hebrea komunumo de
Jemeno
.
La majmonidaj verkoj pri medicino estis skribitaj ?iuj arablingve, la lingvo de la popoloj inter kiuj li praktikadis la profesion. Citendaj inter ili:
- ?apitroj de Moseo Majmonido, kolekto de primedicinaj
aforismoj
, hebrelingvaj ?i-kaze, lia tiutipa verko plej konita.
- Traktato pri la venenoj kaj pri ties antidotoj
- Traktato pri hemoroidoj
- Traktato pri higieno
- Traktato pri la ka?zoj de la simptomoj
- Traktato pri la homaj humoroj
- Traktato pri astmo.
Ne forgesendas ke la famo kiel mecinisto de Majmonido transiris al la kategorio de la hebreaj kuracistoj. Tiel ke ili altiris estimon kaj la postenon de kuracistoj ?e la renesanca papa kortego.
Memorigilo pri Maimonido en Tiberiado,
Israelo
La dektri majmonidaj principoj de la kredo
[
redakti
|
redakti fonton
]
La? Majmonido, la jenaj dek tri principoj estas karaktera distingo de la juda religio.
- Ekzisto
de
Dio
- Unueco
kaj
unikeco
de Dio
- Spiriteco
kaj
senkorpeco
de Dio
- Eterneco
de Dio
- Adorebleco
rezervita nur al Dio
- Revelacio
pere de la
profetoj
de Dio
- Superelstareco
de
Moseo
super ?iuj profetoj
- Le?o
de Dio donita sur monto
Sinajo
- Ne?an?ebleco
de la
Torao
kiel le?o de Dio
- Anta?scio
de Dio pri la homaj agoj
- Rekompenco
pri la
bono
kaj
puno
pri la
malbono
- Alveno de la
Mesio
- Resurekto
de la mortintoj.
Dekomence tiuj kredprincipoj pla?is al malmultaj inter la judoj, e? multaj ilin malakceptis kun la akuzo pri neta?ga aristotelismo; sed iom post iom ili eniris e? la komunuman pre?aron de multaj judoj. Hodia? ortodokse konfesantaj judoj ilin respektas kiel devigaj.
Fine li fiksis la 613 preceptojn priskribantajn la devigan konduton de judoj respektantaj la religion, kaj forstrekas multajm jam altruditajn de la bu?a tradicio de la rabenaro.
Jam dumvive Majmonido estis akuzita pro eksceso da “raciismo en la studo pri la Torao kaj postmorte la polemikoj ekflamis.
Samtempe, tamen, en la hebrea medio la majmonida pensado fari?is la precipaj referenco kaj fonto de la aritotelismo ne nur en Hispanio sed anka? en
Provenco
kaj
Italio
, kaj ?uste pro tio liaj traktatoj estis komentitaj. “La gvido por Perpleksuloj” estis anka? uzita kiel ekfilozofia ekzegezo de la Biblio ?e napola rabeno. Rilate la kristanan medion, oni povas signali tri latinajn version, dum la
13a jarcento
en
Romo
(1224), en
Francio
(1242), en
Parizo
(1242-1244). Tiu disvastigo estas ligata, la?
historiistoj
, anka? al kultura projekto poraristotela de la imperiestro
Frederiko la 2-a
. Dum la sama jarcento interesi?is pri la verkoj kaj filozofiaj vidpunktoj de Majmonido anka?
Tomaso el Akvino
; kaj en la tricenta jaroj anka? majstro
Eckhart
.
Dum en E?ropo la pensado de Majmonido estis lumigita je la lumo de Aristotelo kaj
Averoeso
, en la islamaj landoj ?i estis interpretita je lumo de
novplatonismo
la?spure de
Aviceno
kaj
Algazelo
,
- Andre Chouraqui,
Historie des Juifs en Afrique du Nord
, Parigi, Hachette, 1987
- Jean De Maleissye,
Storia dei veleni. Da Socrate ai giorni nostri
, Bologna, Odoya, 2008
ISBN 978-88-6288-019-0
.
- Leibovitch Yeshayahu.
Lezioni sulle massime dei padri e su Maimonide
, Firenze, Giuntina, 1999
- Leo Strauss,
Maimonide
, ed. Presses Universitaires de France, 1988, Collection Epimethee,
ISBN 2-13-041827-9
- Maurice-Ruben Hayoun,
Maimonide ou l'autre Moise
. 1138-1204, Paris, editions Jean-Claude Lattes, 1994, collection Agora,
ISBN 2-266-13945-2
- Jacques Attali,
La Confrerie des Eveilles (roman historique imaginant les jeunes Maimonide et Averroes a la poursuite d'un fabule? ouvrage d'Aristote, avec a leurs trousses les membres d'une mysterieuse secte)
- Rene Levy:
La divine insouciance : Etudes des doctrines de la providence d'apres Maimonide
, Ed.: Verdier, 2009, Coll.: Philosophie,
ISBN 2-86432-560-8
- Daniele Iancu-Agou kaj Elie Nicolas (collectif),
Des Tibbonides a Maimonide: rayonnement des Juifs andalous en pays d'Oc medieval
, ed. du Cerf, 2009, Collection Nouvelle gallia judaica,
ISBN 2-204-08810-2
.