한국   대만   중국   일본 
Ma?rica kreolo - Vikipedio Saltu al enhavo

Ma?rica kreolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La ma?rica (kreola ma?rica : kreol morisien , pronunci: /k?eol mo?isj??, -i???/) estas kreola lingvo en Ma?ricio , bazita sur la  franca  lingvo. Krom la franca bazo de la lingvo, estas anka? nombro de vortoj de la angla kaj de la multaj afrikaj kaj sud-aziaj lingvoj kiuj estis parolataj sur la insulo.

80,5 % de la lo?antaro ( popolnombrado 2000), proksimume unu miliono da homoj, parolas la ma?rican kreolan lingvon kiel denaskan lingvon . La resto de la lo?antaro en Ma?ricio parolas la ma?rican kiel dua a? kontaktlingvo . La maurica estas la lingvafrankao kaj la de fakta lingvo de Ma?ricio , anta?e brita kolonio, kiu gardis la anglan kiel ?ia nura oficiala lingvo , kvankam la franca estas ?enerale pli parolata.

La ma?rica proksime rilatas al la kreolaj lingvoj de la Sej?eloj ( Sej?ela ) kaj de la insulo  Reunio ( reunia kreola lingvo ). ?i sekve apartenas al la familio de la tn. kreola ' bounbonnais ', kiu estas komuna kerno trovebla en la aliaj franclingvaj kreolaj lingvoj de la Hinda Oceano .

Ma?ricanoj emas paroli hejme la maurican kreolan kaj la francan en la laborejo. La franca kaj la angla estas parolataj en lernejoj. La angla kaj franca lingvoj longe ?uis pli grandan socian statuson kaj superregis en la registaro , komerco , edukado kaj la amaskomunikilaro , sed la popularceco de la ma?rica lingvo persistis en la plej neformalaj kampoj.

Historio [ redakti | redakti fonton ]

La ma?rica kreola naski?is kun la historio de la sklavoj meze de la 17a jarcento [1] .

Kvankam multaj ma?ricanoj estas de barata deveno, ili unuavice parolas kreole. ?i estas ilia praula lingvo en la senco ke iliaj prapatroj, kune kun tiuj de afrika, e?ropa kaj ?ina devenoj, helpis kune krei la kreolan lingvon anta? jarcentoj, kiam Ma?ricio estis la renkonti?ejo de lo?antaroj de diversaj kontinentoj kiuj kune fondis nacion kun ties propra kulturo kaj historio. Hodia?, ?irka? 1 miliono da homoj parolas la lingvon.

Lingvopolitiko [ redakti | redakti fonton ]

La ma?rica registaro komencis subteni ortografian reformon en 2011 kun sistemo kiu ?enerale sekvas la francan sed eliminas silentajn literojn kaj reduktas la nombron de malsamaj manieroj en kiuj la sama sono povas esti skribata. ?i estis kodigita en Lortograf Kreol Morisien (2011) kaj anka? uzata en la Gramer Kreol Morisien (2012). ?i fari?is la normo depost la adopto de la dua eldono de la Diksioner Morisien , kiu anta?e estis literumita kiel la Diksyoner Morisyen [1] .

Ma?rica kreolo kaj Esperanto [ redakti | redakti fonton ]

Por subteni la kreolan lingvon, kiu malgra? la vasta uziteco havas nur tre malmulte da literaturaj kaj gazetaraj eldona?oj, loka asocio starigis projekton kaj eldonis libron kun kreollingva poemo kaj ties diverslingvaj tradukoj. Origine estis planataj tradukoj de la poemo en 46 lingvojn (okaze de la 46-a datreveno de la sendependi?o de Ma?ricio), sed pli ol 50 tradukoj alvenis. La respondo de 10 esperantistoj el 3 kontinentoj ebligis aldoni 8 pliajn diverslingvajn versiojn de la poemo kaj estas legeblaj sur la retejo de Lingvaj Rajtoj de UEA. La kompleta kolekto de tradukoj aperis libroforme en Mauricio. Anka? DVD kunestis surhavante gestolingvan version de la poemo (en la ma?ricia gestolingvo).

Bibliografio [ redakti | redakti fonton ]

Referencoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. 1,0 1,1 (franca) 2e edition du Diksioner Kreol: La langue kreol, premier instrument qui nous rassemble comme Mauriciens , Le Mauricien, la 13-an de septembro 2011, alirite la 16-an de novembro 2018.

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]