한국   대만   중국   일본 
Linda Buck - Vikipedio Saltu al enhavo

Linda Buck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Linda B. Buck )
Linda Buck
Nobel-premiito
Persona informo
Naski?o 29-an de januaro 1947 ( 1947-01-29 ) (77-jara?a)
en Seatlo , Va?ingtonio ,   Usono
Lingvoj angla vd
?tataneco Usono vd
Alma mater Universitato Kolumbio
Sudokcidenta Medicina Centro de Universitato de Teksaso - doktoro de filozofio
Universitato de Va?ingtonio - bakala?ro de scienco
Roosevelt High School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Roger Brent Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo biologo
universitata instruisto
ne?rosciencisto
kuracisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Biologio kaj ne?roscienco Redakti la valoron en Wikidata vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v ? d ? r

Linda Brown BUCK [ linda bak ], (naski?is la 29-an de januaro   1947 ) estas usona biologo . En 2004 ?i partigis kune kun Richard Axel [ aksl ] la Nobelpremion pri fiziologio a? medicino , pro ilia laboro pri flaraj perceptiloj.

Buck naski?is en Seattle , Va?ingtonio , Usono en 1947 . ?i bakala?ri?is en 1975 ?e la Universitato de Va?ingtonio en Seattle, kaj doktori?is pri imunologio ?e la Universitato de Teksaso (Sud-okcidenta Medicina Centro), en Dallas . ?i laboris post-doktori?e ?e Universitato Kolumbio , Nov-Jorko sub la direktado de Axel.

En 1991 Buck kaj Axel klonigis flarajn perceptilojn, montrante ke ili apartenas al la familio de G-proteino-kuplitaj perceptiloj. Analizante ratan DNA , ili taksis, ke estas proksimume milo da malsamaj genoj por flaraj perceptiloj en la mamula genaro. Tiu esplorado malfermis la pordon al gena kaj molekula analizo de la mekaniko de flaro.

?iaj nuntempaj esploradoj temas unuparte pri kiel feromonoj kaj odoroj estas kaptataj de la nazo kaj interpretataj de la cerbo ; kaj duaparte pri la a?i?ado de Caenorhabditis elegans , fadenvermo ofte studata de sciencistoj, ?ar ?i estas unu el la plej simplaj organismoj, kiuj havas nervan sistemon.

Fontindikoj [ redakti | redakti fonton ]

  • Buck L, Axel R. A novel multigene family may encode odorant receptors: a molecular basis for odor recognition. Cell 1991;65:175-87. PMID 1840504 .

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]