Liceo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aleksandr Pu?kin en la Imperia Liceo imperial de Carsko?e Selo.

Liceo estas supera latina kaj filozofia mezlernejo en pluraj e?ropaj landoj. La lernantoj estas nomataj liceanoj .

Origine Liceo (greke Λ?κειον, Lykeikon ) estis agrabla ?ardeno ?e Ateno , kie instruadis Aristotelo , sekve metafore anka? la Aristotela skolo kaj filozofio.

La? Francisko Azorin liceo estas Mezgrada instruejo; gimnazio. [1] Li indikas etimologion el la greka Lykos , propra nomo de greka monto, sur kiu staris templo de Apolo Likejo kaj de tie la latina liceum . [2]

La hodia?aj liceoj en Grekio [ redakti | redakti fonton ]

La? la lerneja sistemo de Grekio eblas esti lernanto de liceo dum 3 jaroj post fino de la gimnazio . Sukcesa plenumo de la finaj tutgrekiaj ekzamenoj rajtigas je studado en la universitatoj de la lando. Anta? la ekzamenoj la lernanto devas plenigi formularon, en kiu necesas en listo de prioritatoj elekti la deziratajn universitatojn. Se la punktonombro de la ekzamena rezulto ne sufi?as por la universitato de unua prioritato, oni kontrolas, ?u eble ?i sufi?as por tiu de la dua a? tria prioritato.

La hodia?aj liceoj en aliaj landoj [ redakti | redakti fonton ]

En Francio , Luksemburgio , Italio kaj Pollando gimnazioj , do anta?-universitataj mezlernejoj, kies fina ekzameno estas la abituro , nomi?as lycee (france), liceo (itale) a? liceum (pole).

Anka? en Turkio mezlernejo , kiu kvalifikigas por studado ?e universitato, nomi?as lise , kies origino estas la franca vorto lycee .

En Germanio la vorto liceo por lernejoj uzi?is ?is la jaro 1945, sed kompreni?is en diversaj kuntekstoj: en Bavario liceo estis teologia altlernejo, en Virtembergo estis lernejo, kiu kvalifikigis por posta lernado en gimnazio, kaj en Prusio estis gimnazio por knabinoj.

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Notoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. Francisko Azorin , arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Angel, Madrido, 1932, pa?o 127.
  2. Azorin, samloke.