La
liberstila skiado
ampleksas kvin relative akrobatajn
fakojn
de
alpa skiado
. En la fakoj de liberstila skiado la atletoj skiadas tra deklivoj ekipitaj per multaj ondaj montetoj kaj valetoj, montras aerajn figurojn post skisalto a? en duontuba konkursejo, a? vetkuras en terena konkurso. ?iuj fakoj faratas per alpaj skioj, ne per
skikuraj
.
Ekde la jaro 1980 la monda asocio
Federacio Internacia de Skiado
(
france
Federation Internationale de Ski
, FIS, okazigas ?iujaran turniron pri Monda Pokalo de liberstila skiado. Ekde la jaro 1986 okazas Mondaj ?ampionumoj. Partoj de la liberstila skiado ekde la
Vintra Olimpiko 1992
krome estas olimpia sporto.
Liberstila skiado dividi?as en fakojn, en kiuj por
?urio
ju?as la atingon de sportisto per poentoj, kaj pluajn fakojn, en kiuj la venkanto venkas en rekta komparo kun kunkonkursanto. En la poentaj fakoj, kompreneble, venkas la sportisto kun sume plej alta nombro da poentoj.
La poentaj fakoj havas la
anglalingvajn
nomojn
aerials, moguls, half pipe, big air
kaj
slopestyle
. Sekvas klarigoj:
- Aerials
: En skisaltejo kun fina preska? vertikala desaltejo la sportistoj montras sinsekve du saltojn kombinitajn el diversaksaj turni?oj kaj pliaj movi?oj. ?iu salto havas anta?difinitan gradon de malfacileco. La poentoj atribuitaj po salto rezultas el multobligo de la poentoj de malfacileco kun la poentoj pri unuopa plenumo de la salto. La poentoj de amba? saltoj adicii?as.
- Moguls
: La skiistoj unuope veturas tra deklivo ekipita per multaj artefaritaj ondaj montetoj kaj valetoj. Dum la veturo necesas fari du saltojn. Poentoj atribui?as je kvarono por la vetura rapideco, je plia kvarono por la plenumo de la saltoj kaj je la resta duono por la suma tekniko de skiado.
- Half pipe
(
duontubo
): En konkursejo je formo de grandega
duona tubo
, do duonronda vala ne?ejo kies flankaj randoj estas vertikalaj, la skiistoj unuope montras diversajn akrobatajn korpomovojn. Poentoj atribui?as la? la malfacileco kaj individua plenumo de la agoj. ?iuj poentoj de skiista prezento adicii?as.
- Big air
: Temas pri granda skisaltejo, tra kiuj la skiistoj unuope veturas kaj dum la saltado provas fari la?eble malfacilajn korpomovojn. Poentoj atribui?as la? la kriteroj stilo, malfacileco, alteco de salto kaj sekva resurne?i?o.
- Slopestyle
: Konkursejo de tiu fako havas saltejojn kaj deklivejojn de plej diversaj varia?oj. La unuopaj elementoj tiel pozicii?as ke la konkursantaj skiistoj havas multajn eblecojn kombini ilin. Poentoj atribui?as la? la kreivo de la skiisto, la? la malfacileco kaj individua plenumo de la akrobataj agoj.
La fakoj kun rekta komparo de la konkursantoj havas la anglalingvajn nomojn
dual moguls
kaj
skicross
:
- Dual moguls
: Du skiistoj paralele veturas tra deklivo ekipita per multaj artefaritaj ondaj montetoj kaj valetoj. Dum la veturo necesas fari du saltojn, kiel en la individua konkurso. La kvalifiki?o okazas en unuopa konkuro, kaj la finalo de la plej bonaj 16 skiistoj okazas en duopaj konkuroj: pozicio 16 kontra? pozicio 1, 15 kontra? 2, 14 kontra? 3 ktp. Propra mondpokala turniro pri la fako ekde la jaro 2003 ne plu ekzistas. Nur en Mondaj ?ampionumoj ankora? povas uzi?i la origina formato.
- Skicross
: Po kvar ?is ses skiistoj konkuras en sama skiada tereno kun difinita starta kaj fina punktoj. La du plej bonaj avancas al sekva konkursoparto. La ne?a tereno havas krutajn kurbi?ojn, saltejojn, deklivejojn, ondegojn kaj pliajn elementojn, kiuj al la konkursantoj donas ?ancojn montri sian skiadan akrobatecon. En "malgranda finalo" atribui?as la pozicioj 5 ?is 8, en "granda finalo" la pozicioj 1 ?is 4. Kadre de
Vintraj Olimpikoj
, tiu fako unuafoje okazis en la
Vintra Olimpiko 2010
en
Vankuvero
.
La originoj de liberstila skiado havas fontojn en la
1920-aj jaroj
. Kreinto de la moderna liberstila skiado tamen - jarojn poste - konsideratas la norvego
Stein Eriksen
, kiu en 1952 gajnis olimpikan oran medalon kaj estis ?ampiono en la fako slalomego de
alpa skiado
.
En la
1960-aj jaroj
diversaj formoj de liberstila skiado je la kaprica nomo ?hotdogging“ ("varmeghundumado") pli kaj pli konati?is en
Usono
. En 1966 okazis la unuaj organizitaj konkursoj en la lo?loko
Waterville Valley
de
Nov-Hamp?iro
.
Partoj de la sporto en 1969 dokumenti?is en al mallonga filmo
Happening in White", en kiu rolis pluraj elstaraj tiutempaj liberstilaj skiistoj. La filmo en 1972 ricevis la unuan premion de la Internacia Olimpika Komitato kaj pro la uzita tekniko montri movojn en ekstrema malrapidigo estas elstara verka?o la? vidpunkto de kina tekniko.
La monda asocio Federacio Internacia de Skiado (
france
Federation Internationale de Ski
, FIS, en 1979 rekonis liberstilan skiadon memstara vintrosporto kaj ellaboris regularon pri saltaj teknikoj. Precipa kialo de tiu reguligo estis la forigo de movoj de tro granda risko je vundi?oj. La unua mondpokala turnira serio okazis en 1980 kaj la unua Monda ?ampionumo okazis en 1986 en la
francia
lo?loko
Tignes
.
La plipopulari?on de la liberstila skiado rimarkis anka? la Internacia Olimpika Komitato. En la
Vintra Olimpiko 1988
en
Kalgario
la sporto estis demonstracia konkurso. Jam en la sekva
Vintra Olimpiko 1992
en
Albertville
la fako
moguls
estis oficiala olimpika sporto. En la
Vintra Olimpiko 1994
en
Lillehammer
aldoni?is anka? olimpika fako
aerials
.
Olimpikaj sportoj
|
---|
Someraj
|
Arkpafado
?
Atletiko
?
Badmintono
?
Bazopilkado
/
Softbalo
?
Biciklado
(
voja
,
traka
,
transterena biciklado
, BMX liberstila, BMX vetkura) ?
Boksado
?
Hokeo
?
Flugpilkado
(hala,
pla?a
) ?
Futbalo
?
Gimnastiko
(
Arta gimnastiko
,
Ritma gimnastiko
,
Trampolina gimnastiko
) ?
Golfo
?
Halterlevado
?
?udo
?
Kajakado-Kanuado
(
mallongdistanca kurumo
,
slalomo
) ?
Karateo
?
Korbopilkado
?
Lukto
?
Manpilkado
?
Moderna pentatlono
?
Na?ado
(
Sporta na?ado
,
Plon?ado
,
Sinkrona na?ado
,
Akvopilkado
, Maratona na?ado) ?
Pafado
?
Rajdado
?
Remado
?
Rugbeo
?
Rultabulado
?
Skermo
?
Sporta grimpado
?
Surfado
?
Tabloteniso
?
Tekvondo
?
Teniso
?
Triatlono
?
Velado
|
---|
Vintraj
|
|
---|
|