Liber pontificalis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Liber Pontificalis )
Liber pontificalis
literatura verko
A?toroj
A?toro anonima a?toro (Liber pontificalis)
Lingvoj
Lingvo latina lingvo
Eldonado
?enro biografio
v ? d ? r

Liber pontificalis [liber pontifikalis], a? libro de la papoj , sin prezentas kiel kroniko pri la eventoj de la roma papa kurio la?longe de pli ol mil jaroj. ?i, fakte, liveras koncizan biografion pri ?iu papo ?is la fino de la 9-a jarcento; kaj rekomenci?is, sub malsama formo, tuj poste kaj longi?is ?is la 15-a jarcento: la lasta papo menciita estas Pio la 2-a , 1464. ?iu artikolo konsistas je la nombro de la jaroj la? kiuj servis la Eklezion ?iu papo (el kio eblas dedukti la komencon kaj la finon de ?iu papado), naski?loko, genta kaj familia deveno, imperiestroj kaj potenculoj rilatataj, konstrua?oj (aparte pre?ejoj kaj bazilikoj en Romo), ordenadoj, la precipaj dekretoj, entombi?loko, la interegna tempo, regado de kontra?papoj, ktp.

Historia fonto [ redakti | redakti fonton ]

Kia ?ia valoro kiel fonto de historio? Multa, certe! Sed necesas ne preterlasi, ke la libro de la papoj estis redaktita de malsuperaj oficistoj de la papa kurio, ke eroj de tiu ampleksa dokumento suferis, en ?iaj eroj, malaperi?on kaj refari?on la? novaj vidpunktoj kaj foje falsadon. Malgra? tio, fakuloj opinias, ke la informa materialo ne estis dama?ata ?is perdi la karakterizon de la fonto de historio, aparte rilate la biografion kaj dekretojn de la papoj. Anka? la vo?oj rilataj al unuaj jarcentoj estas utilaj kiel ekzemplo pri tio kion oni sciis kaj pensis en la kvara kaj kvina jarcentoj, nome ekde la komenci?o de la kroniko a? de kronikecaj tradiciaroj, pri la kristanaj originoj de la Roma Eklezio .

Kritikaj nalizoj [ redakti | redakti fonton ]

Pritekstaj analizoj montras, ke estis du malsamaj versioj dekomencaj, anta?antaj la vandalan disrabadon de Romo (455), post kiu la liber pontificalis restis praktike integra. Ek de la 7-a jarcento (je la epoko de Onorio la 1-a ) la informaj vo?oj estas preska? samtempaj al la eventoj a? aldonitaj tuj post la morto de ?iu papo kaj, foje, reflektas la kronikistajn opiniojn. La du versioj entenas resumojn el catalogus liberianus (354) kaj Index . Tia amaso de komplistoj kaj a?toroj, la? tratioma tempo, igas malfacila la kreadon de kritikaj eldona?oj per unuformaj kriterioj. Louis Duchesne kaj Theodor Mommsen editoris eldonojn (tiu lasta nekompleta) ?e la fino de la 19-a jarcento. Tradukoj kaj kromaj komentoj aperis en la 20-a jarcento rilate la nivelon de historieco de iuj eroj.

Bibliografio [ redakti | redakti fonton ]

  • Raymond Davis, The Book of Pontiffs (Liber Pontificalis). Liverpool: University of Liverpool Press , 1989.
  • Raymond Davis, The Book of Pontiffs (Liber Pontificalis). Liverpool: University of Liverpool Press, 2000.

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]