Leonid Vitalijevi? Kantorovi?
(la
19-an de januaro
1912
,
Sankt-Peterburgo
,
Rusia imperio
? la
7-a de aprilo
1986
,
Moskvo
,
Sovetunio
;
Ruse
: Леонид Витальевич Канторович;
IPA
: [l????n?it v???tal??v??t? k?nt??rov??t?]) estis
soveta
matematikisto
kaj
ekonomikisto
, fama pro sia teorio kaj disvolvigo de tekniko por optimume disponigi fontojn. Oni konsideras lin kreinto de
lineara programado
. Li ricevis la
Stalin-premion
en
1949
kaj la
Nobel-Premion pri ekonomiko
en
1975
.
Kantorovi? naski?is en 1912 en juda familio.
[1]
Lia patro estis kuracisto laborinta en
Sankt-Peterburgo
.
[2]
En 1926, 14 jarojn a?a, li ekstudis je la
Leningrada ?tata Universitato
. Li diplomati?is ?e la matematika fako en 1930, kaj komencis doktori?an studon. En 1934, 22 jarojn a?a, li profesori?is.
Poste, Kantorovi? laboris por la
registaro
. Oni taskigis lin pri optimumigo de produktado de
tavolligno
. En 1939 li kreis la matematikan teknikon, poste nomitan
lineara programado
, kiun post kelkaj jaroj malkovris anka?
George Dantzig
. Li verkis kelkajn librojn, inkluzive
La matematika metodo por plani produktadon kaj organizadon
kaj
La plej bonaj uzoj de ekonomikaj fontoj
. Pro siaj verkoj li ricevis la
Stalin-premion
en 1949.
Post 1939, li i?is profesoro de
Universitato pri Milita In?enierado-Teknologio
. Dum la
sie?o de Leningrado
, Kantorovi? respondecis pri sekureco de la
Vojo de Vivo
. Li kalkulis la optimuman distancon inter a?toj sur
glacio
, depende de ?ia dikeco kaj temperaturo de aero. En decembro
1941
kaj januaro
1942
, Kantorovi? mem piediris inter a?toj sur glacio de
Lago Ladoga
sur la Vojo de Vivo, por vidi ke la a?toj ne enakvi?as. Tamen, multajn a?tojn kun man?a?oj por la urbanoj dama?is nazia bombado.
Ekde 1960, Kantorovi? lo?is kaj laboris en
Novosibirsko
, kie li fondis kaj mastrumis la Fakon de Komputa Matematiko en
Novosibirska ?tata Universitato
.
[3]
Pro sia granda sukceso kaj kura?o, Kantorovi? estis premiita je la Ordeno de la Patriota Milito kaj la medalo
Pro defendo de Leningrado
.
Li ganis la
Nobel-premion pri Ekonomiko
kun
Tjalling Koopmans
pro "iliaj kontribuoj al la teorio de optimuma disponigo de fontoj."
En
analitiko
, Kantorovi? grave kontribuis al
funkcia analitiko
,
proksimuma kalkulado
, kaj
teorio pri operacio
.
Leonid Kantorovi? donis fundamentajn rezultojn en la teorio pri normita vektoro-latiso, kiun li nomis "K-spacoj" per sia nomo.
Kantorovi? montris ke oni povas uzi
funkcian analitikon
por analizi
iteraciajn metodojn
. La rezulto estas la
neegala?o de Kantorovi?
pri la konver?a rapideco de
gradienta metodo
kaj de
Ne?tona metodo
(vidu la
teoremon de Kantorovi?
).
- ↑
The Soviet Union: empire, nation, and system
, By Aron Kat?s?enelinbo?gen, page 406, Transaction Publishers, 1990
- ↑
Gass, Saul I.. (2011) “Leonid Vital’evich Kantorovich”,
Profiles in Operations Research
, International Series in Operations Research & Management Science
147
,
p. 157
.
doi
:
10.1007/978-1-4419-6281-2_10
.
ISBN 978-1-4419-6280-5
.
- ↑
Kantorovich`s biography in Russian
- Nobel-premia prelego