El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nynorsk
[
ni
norsk
] / [
ni
no?k
] ("novnorvega") estas
interdialekta normlingvo
konstruita de
Ivar Aasen
surbaze de konservemaj norvegaj dialektoj kaj finkreita en
1850
. Kvankam la lingvo estis kreita nur anta? ?. 150 jaroj, ?in uzas sole kelkaj centmiloj da norvegoj, kvankam estas multe pli da homoj kiuj sentas sin anka? forte ligitaj al ?i.
Ivar Aasen
?i intertempe estas la dua plej vaste uzata maniero por skribi la
norvegan lingvon
, post
bokmal
. La novnorvega apartenas al okcidentskandinavaj lingvoj same kiel la
islanda
kaj la
feroa
.
[1]
?i
La ?efa principo, kiun Aasen sekvis kreante la novnorvegan, estis etimologia kaj morfologia konsekvenco. Alia grava trajto de nynorsk estas purismo.
[2]
Aasen celis anstata?igi kiel eble plej multajn pruntovortojn el la dana kaj la
germana
kaj internaciajn vortojn per originaj norvegaj vortoj, uzante la ri?econ de la norvegaj dialektoj. Dum multaj reformoj nynorsk tamen pruntoprenis amason de fremdaj vortoj, sed plu evitindas la t.n. anbehe(i)telse-vortoj, t.e. vortoj kun germandevenaj afiksoj kiel an-, be-, ge-, er-, -he(i)t kaj -else.
[3]
Por nynorsk estas anka? tipe, ke ?i evitas oficialstilan lingva?on: por la norvega tio estas longaj frazoj, verbaj substantivigoj,
pasivo
,
genitivo
k.s.
Aasen preferis kamparajn dialektojn (kiel pli proksimajn al la
malnovnorvega
kaj tial pli norvegajn la? li) al urbaj dialektoj, kiuj suferis fortan influon de la
dana
. Tial lia lingvo komence nomi?is
landsmal
, t.e. "kampara lingvo" (sed anka? "lingvo de la lando"). En 1929 ?i oficiale ricevis la nomon nynorsk.
[4]
Sed la vorto landsmal estas uzata ?is nun por indiki la novnorvegan uzatan ?is la komenco de la 20-a jarcento, ?ar ?i havas rimarkeblajn diferencojn de la moderna nynorsk, multe ?an?ita de la ?tato dum provoj unuigi nynorsk kaj bokmal.
[5]
Ekzistas anka? homoj, kiuj provas da?rigi la tradicion de landsmal kaj skribi simile al ?i niatempe; ilia formo de nynorsk nomi?as ofte høgnorsk ("altnorvega").
[6]
Ekde 1885 nynorsk havas statuson de ?tata lingvo same kiel bokmal.
[7]
11,9% de la
norvega popolo
lo?as en komunumoj kiuj elektis uzi nynorsk kiel la preferatan skriblingvon por siaj oficialaj dokumentoj.
La respondeca organizo por kaj nynorsk kaj bokmal estas Sprakradet ("La Lingvokonsilio").
[8]