한국   대만   중국   일본 
Landkomunumo - Vikipedio Saltu al enhavo

Landkomunumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Landkomunumo de Glaruso la 5-an de majo 2014

La landkomunumo (germane: Landsgemeinde ) estas la plej rekta formo de demokratio, kie la popolo en publika asembleo rekte decidas pri la le?oj kaj elektas sian registaron. Landkomunumo estas tradicia svisa administra institucio. Je kantona nivelo landkomunumo hodia? post ?ia malfondo en Apencelo Ekstera (1997) kaj Obvaldo (1998) ekzistas nur ankora? en la kantonoj Glaruso kaj Apencelo Interna . En anta?a tempo en multaj kantonoj de Svislando la registaro bazi?is sur la landkomunumo. Kun la kreskanta lo?antaro tamen la funkciado de la landkomunumo malfacili?is kaj evidente anka? ekzistis kritikaj vo?oj kontra? tia administraciformo.

Je regiona nivelo landkomunumo ankora? ekzistas en diversaj distriktoj de la kantonoj ?vico kaj Grizono . Fakte anka? la komunumaj asembeloj en malgrandaj kaj mezgrandaj svisaj komunumoj estas landkomunumoj. La landkomunumo similas al la frudemokrata malnovgermana thing a? la popolasembleo en la antikva Ateno .