한국   대만   중국   일본 
Maldekstra Partio (Germanio) - Vikipedio Saltu al enhavo

Maldekstra Partio (Germanio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el La Maldekstro )
Maldekstra Partio
emblemo
flago
Karl-Liebknecht-Haus
Karl-Liebknecht-Haus
politika partio en Germanio
Komenco 16-a de junio 2007 vd
Anta?e La Maldekstropartio.PDS ? Laboro kaj Sociala Justeco ? la Vo?donalternativo vd
Lando(j) Germanio vd
Sidejo Karl-Liebknecht-Haus
Ideologio

demokrata socialismo ? feminismo ? novmarksismo ? Verda politiko ? pacismo ? kontra?fa?ismo

Fondinto(j) Oskar Lafontaine vd
?efestro(j) Martin Schirdewan (2022–)
Janine Wissler (en) Traduki (2021–)
Susanne Hennig-Wellsow (2021–2022)
Katja Kipping (2012–2021)
Bernd Riexinger (2012–2021)
Gesine Lotzsch (2010–2012)
Klaus Ernst (2010–2012)
Lothar Bisky (2007–2010)
Oskar Lafontaine (2007–2010) Redakti la valoron en Wikidata vd
Membro de E?ropa Maldekstro Redakti la valoron en Wikidata vd
Posedatoj Hotel am Wald vd
Retejo Oficiala retejo
v ? d ? r
La Maldekstro
Die Linke
Emblemo de La Maldekstro
politika partio en Germanio
Lando   Germanio
Estro Katja Kipping kaj Bernd Riexinger
Estro
Vicprezidantoj Sahra Wagenknecht

Caren Lay Axel Troost Jan van Aken

Federacia afergvidanto Matthias Hohn
Federacia kasisto Raju Sharma
Prezidentoj de parlamenta frakcio Gregor Gysi
Fondi?o 16a junio 2007
Loko de fondi?o Berlino
?efa sidejo Berlino
Ideologio demokrata socialismo, feminismo, novmarksismo, Verda politiko, pacismo, kontra?fa?ismo
Mandatoj en Germana Federacia Konferenco (Bundestag)
76 / 622
(12,2 %)
(Ekde 2009 )
?tata ?iujara subvencio € 10.832.836,92 (2010) [1]
(Stato: 21-a de januaro 2011)
Membroj 73.658
(Stato: 31-a de decembro 201) [2]
Minimuma a?o 14 jaroj
Procenta?o da virinoj 37,3 %
(Stato: 31a de Decembro 201) [2]
E?ropa partio E?ropa Maldekstro kaj Forumo de Novaj E?ropaj Maldekstroj
Frakcio (E?ropa Parlamento) Konfederacia Frakcio de la Unui?intaj E?ropaj Maldekstruloj
Junulara organiza?o Linksjugend ['solid]
Studenta organiza?o Die Linke.SDS
Retejo die-linke.de
v ? d ? r

La Maldekstro ( Germane kaj en ekzakta literumo nur majuskle kaj fine kun punkto: DIE LINKE. ) estas politika partio en Germanio , kiu ekestis la 16-an de junio 2007 pro ali?o de la partio "Arbeit und soziale Gerechtigkeit ? Die Wahlalternative" (WASG, "laboro kaj socia justeco - la balota alternativo") al la partio "Linkspartei.PDS" (origine "Partei des Demokratischen Sozialismus" , do "partio de demokrata socialismo", la rekta heredanto de la anta?a ?tata socialisma partio " SED " de GDR , kiu integrigis la relative malgrandan Komunisman Partion de okcidenta Germanio).

Partiaj prezidantoj estas Katja Kipping kaj Bernd Riexinger. Inter la anta?aj kunprezidantoj de 2010 ?is 2012 estis Gesine Lotzsch , edzino de la esperantisto Ronald Lotzsch - ?i demisiis el la prezidanta ofico pro malsano de la edzo. La partio "Die Linke" komprenas sin kiel " pli maldekstre " ol ?iuj aliaj partioj en la germana parlamento Bundestag . ?i propagandas la koncepton de demokrata socialismo . La partio la? la stato de la 31-a de decembro 2007 havis 71.925 membrojn. En la teritorio de eksa GDR, kiu ali?is al FRG la 3-an de oktobro 1990 , do en la " novaj federaciaj landoj ", la partio havas la statuson de popola partio. [3] En la germania parlamento Bundestag ?i havas 53 el la entute 614 parlamentaj se?oj kaj estas la kvara plej granda parlamenta frakcio . Sur e?ropa nivelo la partio estas membro de la E?ropa Maldekstro kaj partoprenas en la "Nova E?ropa Maldekstra Forumo" (NELF).

Programa profilo [ redakti | redakti fonton ]

La partio ?is la stato de marto 2008 ne interkonsentis pri politika programaro, sed kreo de tia programaro estas planata ?is la fino de la jaro. La 24-an kaj 25-an de marto 2007 dum komuna partia kunveno de la anta?aj partioj Linkspartei kaj WASG en Dortmund tamen interkonsenti?is "programaj fokusoj" por la nova unui?inta partio Die Linke. Tiu dokumento videbligas iujn bazajn poziciojn de la partio kaj fokusojn de ?ia politiko. La partio alstrebas specon de "demokrata socialismo", kiun ?i difinas tre malsame ol la pli establita socialdemokratia partio SPD .

Labora politiko [ redakti | redakti fonton ]

Afi?o kun postulo de 8 € da minimuma salajro

La partio volas ebligi al laborprenantoj memdecidon, kiu la? ?i momente tute mankas. ?i substrekas la signifon de nepra solidareco inter ?iuj lo?antoj. Oni volas "distanci?i de sistemo", kiu forte dependas de konkurence motivigita ekonomio.

La plej gravaj fokusoj estas:

  • malaltigo de la ?iusemajna labortempo
  • novaj laborlokoj pro ekologia kaj socia trakonstruo [4]
  • iuj sektoroj de laborpostenoj estu publike pagitaj kaj difinitaj [5]
  • aktiva ?tata influo de la laborpostena ekonomio, kiu koncentri?as pri tiuj, kiuj havas aparte malbonajn ?ancojn ekhavi laborpostenon
  • konsekvenca utiligo de la entreprenaj gajnoj pro la produktiveco por reale pli altaj salajroj de la dungitoj kaj por mallongigo de la labortempo
  • ?tate fiksita minimuma salajro. kiu permesas bonan individuan ekziston [6] [7]
  • plena socia sekurigo de ?iuj laborposteno kaj humanigo de la laboro [8]
  • valido de la germaniaj sociaj normoj por ?iuj ?i-tie laborantoj (anka? ekzemple por laborantoj sen laborpermeso, helpantoj dum konstruado kaj la agrikultura rikolta sezono, negermaniaj kamionistoj pasantaj la landon ktp)
  • dono de publikaj laboroj al tiuj entreprenoj, kiuj obeas altajn sociajn kaj ekologiajn normojn en Germanio kaj subtenas plibonigon de tiuj normoj en globala nivelo.

Por atingi tiujn celojn, la partio aktive ser?as la kunlaboron kun la sindikatoj .

Similaj programaj fokusoj ekzistas pri la ekonomia kaj financa politikoj, pri mediprotekto kaj socia politiko, do aparte la prizorgo de la sociaj malplifortuloj kiel senlaboruloj, infanoj de malpliri?uloj, malsanuloj kaj maljunuloj. Anka? por interna politiko, kompreno pri baza demokratio kaj ties realigo, familia politiko kaj maldistriminacio ekzistas tekstoj, samkiel por esploro kaj eduko, amaskomunikiloj kaj la neceso de pli forta subvenciigo de la novaj federaciaj landoj de Germanio. La partio kadre de tio eksplicite substrekas avanta?ojn de la komunisma sistemo de la eksa ?tato GDR , rilate al la tiam la? la partio pli bona infanprizorgo, lerneja kaj entute eduka sistemo, egala trakto de viroj kaj virinoj kaj vivteno de ?ie proksimaj kulturaj centroj - modelaj atingoj, kiuj estu ekzemplodonaj kaj imitendaj en la unui?inta ?tato Germanio. Pliaj temoj estas malarmado, la trakonstruo de la monda ekonomio kaj batalo por demokratiigo de la "regoinstrumentoj" Unui?intaj Nacioj kaj E?ropa Unio . La partio konfirmas la ekzistorajton de la ?tato Israelo , samtempe sentas apartan solidaron al la la? ?i subteninda komunisma sistemo de Kubo , kaj bonvenigas la aktualan politikan evoluon en Venezuelo kaj Bolivio . [9]

Organiza strukturo [ redakti | redakti fonton ]

La partio havas landajn ligojn en ?iuj 16 federaciaj landoj, kiuj poe - aparte en orienta Germanio - konsistas el regionaj kaj distriktaj ligoj. La plej suba unuo de la partio nomi?as "baza organiza?o" kaj la? la membrodenseco kunligas sampartianojn en urba kvartalo, en urbo a? administra distrikto . Krome sur diversaj niveloj ekzistas temaj laborgrupoj kaj interesokomunumoj. La plej alta partia organo estas la partia kunveno, inter ties kunsidoj la partia estraro. La "federacia komisiono" kontrolas la partian estraron, konsilas kaj pacigas dum fortaj konfliktoj.

La partia estraro konsistas el 44 membroj, kiuj proporcie venas el la anta?aj partioj Linkspartei.PDS kaj WASG . Lothar Bisky (83,6 %) kaj Oskar Lafontaine (87,9 %) elekti?is partiaj prezidantoj.

La partio per frakcioj reprezenti?as en ?iuj landaj parlamentoj de la novaj federaciaj landoj de Germanio, kaj krome en la parlamentoj de Berlino , Bremeno , Hesio kaj Malsupra Saksio . La plej granda landa ligo trovi?as en Saksio . En Brandenburgio Die Linke estas la plej granda politika partio kaj havas pli da membroj ol la tradiciaj demokratiaj partioj SPD a? CDU .

En la partio estas pluraj programaj aloj, kiuj enga?i?as ekzemple por ekstrema kontra?kapitalismo, por reformkomunismo, maldekstra feminismo a? pli modera maldekstra kunlaboro kun la germaniaj socialdemokratia kaj verdula partioj.

Listo de prezidantoj [ redakti | redakti fonton ]

Landaj ligoj Prezidanto/parolisto Membroj Membroj po
100 000 lo?antoj
Baden-Virtembergo Christoph Cornides (kasisto)
Franz Groll
Elke Lison
Bernd Riexinger
Ursula Schorlepp
Bernhard Strasdeit
(?iuj kerna estraro)
2.007 19
Bavario Eva Bulling-Schroter
Harald Weinberg
1.865 15
Berlino Klaus Lederer 9.761 287
Brandenburgio Thomas Nord 9.908 389
Bremeno Katharina Krieger
Michael Lassowski
Inga Nitz
Klaus-Rainer Rupp
413 62
Hamburgo Zaman Masudi
Christiane Schneider
Berno Schuckart
Herbert Schulz
900 51
Hesio Ulrich Wilken
Ulrike Eifler
Marjana Schott
Ferdinand Hareter
1.818 30
Malsupra Saksio Diether Dehm
Kreszentia Flauger
2.242 28
Meklenburgo-Anta?pomerio Peter Ritter 6.543 386
Nordrejn-Vestfalio Ulrike Detjen
Wolfgang Zimmermann
4.911 27
Rejnlando-Palatinato Heidi Racke
Alexander Ulrich
1.235 30
Sarlando Rolf Linsler 1.199 115
Saksio Cornelia Ernst 14.342 337
Saksio-Anhalto Matthias Hohn 6.557 268
?lesvig-Holstinio Antje Jansen
Lorenz Gosta Beutin
793 28
Turingio Knut Korschewsky 7.531 326


Notoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. Gesamtubersicht Feststezung der staatlichen Teilfinanzierung fur das Jahr 2010 gemaß §§ 18 ff. PartG Arkivigite je 2011-11-25 per la retarkivo Wayback Machine , Stand: 21. Januar 2011.
  2. 2,0 2,1 Mitgliederzahlen Dezember 2010 Arkivigite je 2011-06-13 per la retarkivo Wayback Machine , abgerufen am 18. Juni 2011.
  3. "Im Osten ist die Ex-PDS Volkspartei ? und die SPD oft eine Splitterpartei" (en la oriento la eksa PDS estas popola partio, kaj la partio SPD ofte mar?ena), ?urnalo ZEIT, dato 30-a de a?gusto 2007
  4. artikolo de la maldekstra parlamenta frakcio: "Arbeit im Energiesektor" (laboro en la energia sektoro), vidita dum marto 2008 . Arkivita el la originalo je 2008-03-14. Alirita 2008-04-03.
  5. artikolo de la maldekstra parlamenta frakcio: "Offentlich finanzierte Beschaftigung" (publike financata labordono), vidita dum marto 2008 . Arkivita el la originalo je 2008-04-30. Alirita 2008-04-03.
  6. artikolo de Harald Werner (Die Linke): "Und kein bisschen Mindestlohn" (kaj e? ne iom da minimuma salajro), 19-a de junio 2007 . Arkivita el la originalo je 2007-09-27. Alirita 2008-04-03.
  7. artikolo de la maldekstra parlamenta frakcio: "Mindestlohn" (minimuma salajro), vidita dum marto 2008 . Arkivita el la originalo je 2008-08-03. Alirita 2008-04-03.
  8. artikolo de la maldekstra parlamenta frakcio: "Kundigungsschutz" (protekto kontra? maldungo), vidita dum marto 2008 . Arkivita el la originalo je 2008-06-02. Alirita 2008-04-03.
  9. Oskar Lafontaine: "Mit Hugo Chavez fur die Freiheit" (kun Hugo Chavez por la libero), ?urnalo WELT, 7-a de julio 2007

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]