El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Geometrie
La Geometrio
(pli konata sub sia origina nomo en la
franca
,
La Geometrie
) estas verko eldonita en
1637
kaj verkita de
Rene Descartes
(Kartezio). La verko estis origine la kvara kaj lasta parto de la origina verko de Kartezio kiu inkluzivas la
Diskurso pri la Metodo
, kaj liaj eseoj pri meteologio kaj optiko.
Tiu ?i verko estas unu el la plej konataj el la verkoj de Kartezio kaj okupi?as pri solvado de problemoj en
geometrio
per
algebraj iloj
, tiel Kartezio fakte inventis la kampon konatan kiel
analitika geometrio
, subfako de
algebra geometrio
, tiel esence kunigante la du ?efajn kampoj de matematiko en tiu tempo, nome
algebro
kaj
geometrio
kiel unu temo. La laboro de Kartezio en la verko estis utiligita kiel bazo por la laboro de
Leibniz
kaj
Newton
en la evoluo de
infinitezima kalkulo
.
Kartezio estas ofte meritigita je la invento de la
kartezia koordinato
(sistemo de koordinatoj pere de aksoj), sed la verko ne enhavas precizan priskribon de la paro de aksoj x kaj y kiel koordinataj aksoj, sed tiuj en la verko de Kartezio traktas "
Papoajn
problemojn", kiu traktas trovi la geometrian lokon por punktoj kun specialaj ecoj rilate al kolekto de konataj linioj. Por solvi la problemon, Kartezio markis paron de nekonataj perpendikularaj linioj kiel x kaj y, kaj konatajn liniojn estis markitaj kiel a,b,c ktp. El tiu ?i ideo naski?is la kartezia aksa sistemo, la centra esplorilo en la kampo de analitika geometrio.