El Vikipedio, la libera enciklopedio
Laszlo
Tuske
[lAslO tu?ke], la? la hungarlingve kutima nomordo kaj kun kompleta nomo
Tuske Laszlo
Ferenc
estas
hungara
bibliotekisto,
orientalisto
,
interpretisto
, altlerneja
instruisto
.
Laszlo Tuske
[1]
naski?is la
21-an de junio
1953
(nun
1953-06-21
)
en
Papa
.
Laszlo Tuske frekventis franciskanan
gimnazion
en
Esztergom
, sed li maturi?is en profana gimnazio en Lenti. Li akiris diplomon en
Scienca Universitato Lorand Eotvos
en
1980
, sed en 1979 li estis en
Irako
helpe de
stipendio
. Post la diplomo li estis interpretisto ?is 1992 plejparte en
Libio
, poste bibliotekisto en
Tutlanda Biblioteko Szechenyi
?is 2002. Li doktori?is en la Universitato Lorand Eotvos en 2001. Intertempe ekde 1994 li anka? instruis en
Katolika Universitato Peter Pazmany
, e? ekde 2002 li estis nur instruisto. Tamen inter 2014-2019 li gvidis la bibliotekon Szechenyi, poste li estis katedrestro en la Katolika Universitato. Lia
edzino
naskis 2 filojn en 2004 kaj 2005.