Laszlo Toth (historiisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Laszlo Toth [lAslO tOt], la? hungarlingve kutima nomordo Toth Laszlo estis hungara historiisto , profesoro , parlamentano .

Laszlo Toth [1] naski?is la 4-an de junio   1895 en Tapioszele . Li mortis la 12-an de oktobro   1958 en Szeged .

Biografio [ redakti | redakti fonton ]

Laszlo Toth abiturientis en 1913 , poste li studis en Re?a Universitato de Budape?to . Interrompo okazis en 1915 , ?ar li soldati?is, post 2 jaroj li falis en militkaptiteco. Li hejmenvenis en 1919 , en la sama jaro li akiris diplomon en la menciita universitato. Post siaj studoj li laboris en Tutlanda Biblioteko Szechenyi . En 1925 li estis nomumita privata profesoro, sed li ne instruis, li ricevis diversajn taskojn en Romo . En 1930 li hejmenvenis, li laboris plu en la biblioteko kaj li anka? instruis en la universitato. Post 5 jaroj li estis nomumita publika eksterordinara profesoro en Re?a Scienca Universitato Erzsebet , en 1937 publika ordinara profesoro, en la studjaro 1940 dekano . Li instruis 2 jarojn en Kolozsvar (tiam parto de Hungario ), poste en Universitato Miklos Horthy kiel katedrestro. Li estis dekano en la studjaro 1945, rektoro en la studjaro 1946 , poste li estis redaktoro en la sama urbo Szeged . En 1947 li estis elektita parlamenta deputito, sed en la sekva jaro li devis rezigni pro politika subpremo de la komunistoj . Inter 1950-1955 li esploris en la universitata biblioteko de Szeged, poste li pensiuli?is. Li multe esploris la eklezian historion.

Elektitaj kontribuoj [ redakti | redakti fonton ]

  • Fraknoi Vilmos (1925)
  • Verancsics Faustus csanadi puspok es emlekiratai V. Pal papahoz a magyar katholikus. egyhaz allapotarol (1933)
  • Ki es miert hamisitotta a Szilveszter-bullat? (1941)

Fontoj [ redakti | redakti fonton ]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.