El Vikipedio, la libera enciklopedio
La doktrino de
protestantismo
bazi?as sur kelkaj principoj, kiuj elstarigas certajn ununurecojn.
La termino solae, singulara sola, estas
latina
termino signifanta "nur" a? "nur tiel" tio estas, nur tia estas la maniero konduti kaj ne ekzistas alia maniero krom tiuj principoj. La kvin principoj klare esprimas la ?efajn diferencojn inter la
Romkatolika Eklezio
kaj la
Luterana Eklezio
. La solae evoluis kaj formi?is en la tempo de
Martin Luther
kaj
Philip Melanchthon
en la 16-a jarcento ?is la protestantaj teologoj de la 20-a jarcento. La unuaj tri solae - Sola scriptura, Sola fide, Sola gratia, estis formulitaj en la tempo de Martin Luther surbaze de liaj tri gravaj skriba?oj publikigitaj en 1520: "An den christelichen Adel deutcher Nation" (Al la kristana nobelaro de la germana popolo), "De Captivitate Babylonica Ecclesiae" (Pri la babilona kaptiteco de la eklezio) kaj "Von der Freiheit eines Christenmenschen" (Pri la libereco de la kristana viro). Du pliaj solae - Solo Christo, Soli Deo gloria, estis formulitaj poste.
?i tiuj principoj formas la koron kaj fundamenton de lutera reformo kaj ilia signifo estas grandega. La bezono, ke la eklezio peru la rilaton inter la homo kaj Dio, estas nula, la graveco de la
pastro
kaj liaj ceremonioj estas nuligita, la graveco de plej multaj
sakramentoj
estas nula, ne plu valoras teologiaj interpretoj, la
kanonaj le?oj
, la
epistoloj
de la
papoj
kaj la kultado al la
sanktuloj
, ne plu necesas
mona?eco
kaj
asketeco
.
La principoj havas
latinajn
nomojn, kiuj komenci?as per la adjektivo "solus/a":
- sola scriptura
: Nur el la
Biblio
venas teologia vero.
- solus Christus
: nur el Kristo venas savo, ne ekzemple de sanktuloj.
- sola gratia
: nur per dia graco, ne per homaj agoj eblas savo.
- sola fide
: nur per fido, ne per bonaj faroj oni atingas savon; fido estas rezulto de graco, sed kondukas al bonaj faroj.
- soli Deo gloria
: ?ia gloro estas de/al Dio. Neniu homo meritas gloron pro religia?oj.
- Introduction to Protestantism - The Five Solas - www.proestantism.co.uk/solas.
- Bible Brodown - www.biblebrodown.com/blog/the-five-solas.
- The Five Solas - www.reformationbiblecollege.org/blog/the-five-solas.