Krucumado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Krucumita Jesuo

Krucumado estas metodo de mortpuno , en kiu oni najlas a? ligas la kondamnitan al morto (plejofte senvestan) al granda ligna kruco , kaj forlasas lin tie ?is la morto. Supozeble, plej ofte oni simple ligis ilin al la kruco per ?nuro, najli oni konservis por la plej gravaj kazoj. La morto alvenis eble de la malkovro a? la sangoperdo, sed la plej ofte de la sufoko: dum la mortonto malforti?as, li ne povas teni sian korpon, kaj la pulmoj ne eltenas.

Kontra?e al la popolaj bildoj (kiel ?i-dekstre), oni neniam najlis la manojn sen ligi la manradikojn per ?nuro, ?ar la manoj solaj ne povas teni la pezon de homo ? li falus.

La krucumado ver?ajne aperis ?e la antikvaj persoj . Aleksandro la Granda uzis krucumadon en sia imperio.

Romia imperio [ redakti | redakti fonton ]

En la antikva Romio , oni lernis la krucumadon de la Kartagoj , kaj krucumadis speciale ribelantojn kaj sklavojn. Temas pri mortopuna ekzekuto ege praktikata ?e antikvaj popoloj, kutime taksata la plej kruela, la plej senhonoriga, la plej kontra?homa. De persoj, asiroj kaj hindoj tiu punsistemo imiti?is en Okcidento. ?ia celo estis mortigi kun ekstrema malrapideco: la morto atingis sian viktimon nur post unu, du kaj kvin tagoj, sed oni rakontas pri ok tagoj. Kaj ?i devis esti publika por timigi la eblajn samagantojn de la kulpulo kaj montri la potencon de la le?o-a?toritato.

?ar tia morto estis konsiderata speciale senhonora, Jesuo Kristo estis krucumita kiel malhonorinda ribelanto kontra? la imperio. Aliaj kristanoj , kiel Sanktaj Petro kaj Andreo , anka? estis krucumitaj. Krom kristanoj, la plej fama krucumado estis de sesmil sklavribelantoj, post la ribelo de Spartako (tamen Spartako mem mortis en la batalo).

La romia imperio ?esis krucumadi, kiam ?i kristani?is.

Kristanismo [ redakti | redakti fonton ]

ortodoksa kruco

Kristanismo forte bazi?as sur la aserto, ke Jesuo Kristo estis krucumita kulpe kaj age de la pekanta homaro kaj ke li akceptis tiun suferon por fideli al sia tasko konigi al la homoj, kiom Dio amas la homaron kaj fari?i altira ekzemplo pro ?iuj: per lia ofero la homo ricevas la dian fili?on kaj heredon de la eterna vivo por liaj sekvantoj. Pro tio la kruco, anta?e simbolo de malhonoro (kiel ekzemple pendumilo ), i?is religia simbolo. La maniero de krucumado e? estas ka?zo de disputo inter diversaj konfesioj: La ortodoksa eklezio insistas, ke Kristo havis sur sia kruco pied-apogilon ( latine   suppedaneum ), kiu permesis al li foje ripozigi la brakojn (maniero por prokrasti la morton, do severigi la punon). Pro tio la ortodoksa kruco havas ne nur horizontalan trabon, sed anka? oblikvan, kiu simbolas la piedapogilon.

Krucumado en arto [ redakti | redakti fonton ]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Krucumita Kristo en arto .

Krucumado , konata anka? kiel Corpus hypercubus , estas pentra?o farita de la hispana pentristo Salvador Dali en 1954. En tiu maltipa ekzemplo de krucumado aperas Kristo kun atleta korpo kaj en levitacio super la kruco. Gala, la edzino de Dali, estas portretita sube kontemplante Kriston kvaza? lia patrino; la traktado kaj vesta?oj memorigas pri Zurbaran kaj Murillo .

Moderna tempo [ redakti | redakti fonton ]

Puna krucumado en Rumanio, 2005 [ redakti | redakti fonton ]

Puna krucumado okazis en 2005, en Rumanio , kiam mona?ino mortis pro tio. La gvidanta mona?o asertis, ke ?in obsedis la diablo kaj pro tio okazis la krucumado. Lin helpis 4 mona?inoj.

La viktimo, suferinto estis la 23-jara Maricica Irina Cornici, kiu plenkreskis kiel orfino kaj suferis je skizofrenio . ?i vizitis 3 monatojn anta? sia morto sian amikinon en orienta Rumanio, departemento Vaslu , vila?o Tanacu, en la ortodoksa mona?inejo Sankta Triunuo. ?ia amikino konvinkis ?in pri mona?ini?o. Post unu monato ?in vizitis e? kuracisto dum la unua krizo, kiu skribis diagnozon. Tiam la kuracisto rimarkis vundojn, spurojn de perforto sur la mano, piedo de la virino, sed li permesis ?in reiri en la mona?inejon. La 10-an de junio de 2005, la popo de la mona?inejo, la 29-jara Petru Corogeanu ? kun helpo de kvar (inter 20 kaj 32 jarojn a?aj) mona?inoj ? ?nurligis kaj enfermis la fratinon Maricica en ?elon. ?ar la skizofrenio ne malplii?is, oni ?enligis ?in la 13-an de junio al ligna kruco, kiun oni starigis en malvarmetan ejon. Oni enbu?igis al ?i mantukon kaj donis al ?i dum 3 tagoj nek trinka?on, nek man?a?on. La virino mortis la 15-an de junio.

Oni fortege batadis la virinon: oni povis vidi sur la korpo spurojn de fortegaj batoj, kiuj e? povis ka?zi morton.

La mona?ejestro diris, ke oni volis nur forpeli la diablon el la korpo de la virino, kiu mortis je koratako, post komato.

Festa Krucumado [ redakti | redakti fonton ]

En kelkaj katolikaj nacioj (?efe ?e Filipinoj ) oni foje libervole i?as krucumitaj (portempe) por oma?i suferojn de Kristo.

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]