한국   대만   중국   일본 
Georga kruco - Vikipedio Saltu al enhavo

Georga kruco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kruco de Sankta Georgo )
la simpla georga kruco - kiel en la flago de Anglio
georga kruco kiel ero de la "jerusalema kruco" en la flago de Kartvelio
blazono de la itala urbo Milano
blazono de la germana urbo Freiburg im Breisgau
La insigno de la ordeno de Sankta Georgo de la 3-a stupo

La Kruco de Sankta Georgo a? simple Georga kruco , estas ru?a kruco sur blanka fono, kies centro trovi?as en la mezo de la kruca bildigo (kontraste al ekzemple la skandinavia kruco , kies centro trovi?as pli maldekstre). La kruco estas la simbolo de la kristana sanktulo kaj martiro Georgo , kiu la? kristana tradicio mortis en la jaro 303 .

La georga kruco dum la mezepokaj krucmilitoj uzi?is kiel simbolo de la kristanaj batalantoj. Georgo estis eble la plej populara kristana sanktulo de la e?ropa mezepoko - aparte la nobeloj kaj kavaliroj aprezis lin. Tio rezultigis multnombrajn uzojn de la georga kruco en diversaj kristanaj landoj - de Etiopio ?is Rusio , de Portugalio ?is Anglio . Ekde la 13-a jarcento la georga kruco en sia origina formo estas la flago de Anglio , kies patrono estas la sankta Georgo. Kiel tio, ?i anka? estas parto de la flago de Britio , angle nomata Union Jack [prononco pli-malpli " ju njen ?ek "]. Parenca al la georga kruco estas aparte la tiel nomata " jerusalema kruco ".

La uzo de la georga kruco kiel urba flago kaj blazono probable fontas el la tempo kiam la armeo de la bizanca imperio havis garnizonon en la itala urbo ?enovo . La flago de la garnizono, ru?a kruco sur blanka fono, estis donacita al la kapelo de la sankta Georgo de ?enovo kaj de tiam konsideri?is flago de la urbo. En la jaro 1190 la ?iparo de la anglia mararmeo, kontra? pago de ?iujara imposto al la ?enova urba respubliko, ricevis la rajton ?ipveturi sub la ?enova flago. Tio havigis al la angliaj ?ipoj en la Mediteranea Maro protekton kontra? atakoj de la ?enova ?iparo kaj en la Nigra Maro kontra? atakoj de piratoj . ?is la nuntempo kaj la re?a britia mararmeo, angle nomata Royal Navy , kaj anka? la urbo Londono uzas la flagon de la georga kruco kiel emblemo - krom la jam menciata uzo de la kruco kiel landa flago de Anglio .

Ekzemplaj uzoj de la georga kruco [ redakti | redakti fonton ]

Landaj simboloj [ redakti | redakti fonton ]

Flago de Anglio , flago de Kartvelio (surbaze de la "jerusalema kruco"), flago kaj blazono de Malto

Urbaj blazonoj [ redakti | redakti fonton ]

Bamberg (Germanio), Barcelono (Katalunio), Batalha (Portugalio), Frajburgo (Germanio), ?enovo (Italio), Koblenz (Germanio), Londono (Britio), Milano (Italio), Montrealo (Kanado), Moskvo (Rusio)

Premioj [ redakti | redakti fonton ]

En Rusia imperio ek de 1807 ?is 1917 ekzistis la premia insigno al la ordeno de Sankta Georgo , kiu havis la formon de Georga kruco. ?i estis enmanigata pro elstara kura?o, rivalita en batalo kaj servis kiel la plej alta distingo por soldatoj kaj suboficiroj . Ek de 1913 ?i oficiale (?is tiam ? neoficiale) estis nomata Georga kruco ( ruse Георгиевский крест ).

Sporto [ redakti | redakti fonton ]

La? la modelo de la urba blazono, la futbala klubo FC Barcelona uzas la georgan krucon en sia kluba blazono. La itala futbala klubo Inter Milano uzas ?in en siaj sportaj vesta?oj por mat?oj ekster la hejmurbo.

Eklezia uzo [ redakti | redakti fonton ]

Pluraj kristanaj diocezoj uzas la krucon kiel emblemo, ekzemple la katolikaj komunumoj Trier , Paderborn (historie, ?is la 18-a jarcento) kaj Konstanz en Germanio. Krome anka? iuj kristanaj skoltaj organiza?oj, kiel ekzemple la germania skolta organiza?o "Sankta Georgo" (DPSG), pri kiu jam la nomo indikas ke la sankta Georgo estas ?ia patrono, uzas la krucon kiel emblemo.