El Vikipedio, la libera enciklopedio
En
sociologio
kaj
politika filozofio
, la termino
kritika teorio
en ?enerala senco principe devus nomi teorian taksadon kaj kritikadon de la
socio
kaj
kulturo
per aplikado de scioj el la
sociaj
kaj
homaj sciencoj
. Fakte, ?i estas kutime uzata en tre speciala senco: kiel nomo de bran?o en (nov)
marksisma
filozofio
.
Kritika teorio (en speciala senco) radikas en la novmarksisma filozofio de la
Frankfurta skolo
, unue evoluigita en
Germanio
en la
1930-aj jaroj
. La frankfurtskola teoriisto
Max Horkheimer
priskribis teorion kiel kritikan tiom, kiom ?i klopodas "liberigi homojn de la cirkonstancoj, kiuj sklavigas ilin."
[1]
La Frankfurt-teoriistoj originale kombinis la kritikajn metodojn de
Karl Marx
kaj
Sigmund Freud
. Kritika teorio tenis la aserton, ke
ideologio
estas la ?efa obstaklo al homa liberi?o.
[2]
Kritika teorio estis establita kiel pensoskolo ?efe fare de kvin teoriistoj de la
Frankfurta Skolo
:
Herbert Marcuse
,
Theodor Adorno
,
Max Horkheimer
,
Walter Benjamin
, kaj
Erich Fromm
.
La hodia?an kritikan teorion influis anka?
Gyorgy Lukacs
kaj
Antonio Gramsci
, kune kun la duageneraciaj erudiculoj de la Frankfurta Skolo, kiel ekzemple
Jurgen Habermas
. En la verkaro de Habermas, kritika teorio transiris siajn teoriajn radikojn en la
germana idealismo
kaj pli proksimi?is al
usona
pragmatismo
. Zorgema atento pri sociaj "
bazo kaj superstrukturo
" estas unu el la restantaj
Marksismaj
filozofiaj konceptoj en la hodia?a kritika teorio.
[3]
Kvankam kritikaj teoriistoj estas ofte difinataj kiel marksismaj intelektuloj,
[4]
ilia tendenco denunci iujn marksismajn konceptojn kaj kombini marksisman analizadon kun aliaj sociologiaj kaj filozofiaj tradicioj rezultis en akuzoj pri
reviziismo
fare de
klasikaj
,
ortodoksaj
, kaj
analizaj
marksistoj, kaj de
marksismo-leninismaj
filozofoj.
Martin Jay
diris, ke la unua generacio de kritika teorio estas plej bone komprenita, ne kiel anta?enigo de specifa filozofia agendo a? specifa
ideologio
, sed kiel
ikonrompismo
pri aliaj ideologioj.
[5]
- ↑
Horkheimer 1982, p. 244.
- ↑
Geuss, Raymond (1981).
The Idea of a Critical Theory
. Cambridge: Cambridge University Press.
- ↑
Outhwaite, William. 1988.
Habermas: Key Contemporary Thinkers
2nd eldono (2009), pp. 5-8 (
ISBN 978-0-7456-4328-1
)
- ↑
Vidu, ekz.,
Main Currents of Marxism
(1979) fare de
Leszek Kołakowski
, vol. 3 ?apitro X; W. W. Norton & Company,
ISBN 0393329437
- ↑
Jay, Martin (1996)
The Dialectical Imagination: A History of the Frankfurt School and the Institute of Social Research, 1923?1950
. University of California Press,
ISBN 978-0-520-20423-2
,
p. 41