Kontinenta klimato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
regionoj kun kontinenta klimato
ne?o en Montrealo , kiu havas akcentitan kontinentan klimaton
la klimato de la urbo Moskvo estas bona ekzemplo de kontinenta klimato, longaj kaj malvarmaj vintroj, grandaj termeraturaj diferencoj regardante tutan jaron, kaj relative malmulta pluvo

La kontinentan klimaton karakterizas varmega somero kaj malvarma vintro , kun fortaj diferencoj ?e la sezonoj kaj samtempe relative malgranda precipita?o .

Ju pli oni eniras kontinenton , des malpli gravi?as la balanciga influo de la maro , kiu surbaze de granda specifa varmokapacito de la akvo prezentas grandan varmorezervecon. Samtempe malplii?as la nombro de nuboj kaj humidoenhavo de la atmosfero.

La relative seka klimato estigas multajn stepojn kaj dezertojn , ?ar la pluvado okazas ?efe ?e la rando de la kontinento. Alia ka?zo estas la efiko de la montaroj sur la vojo al la kontinenta interno. La montaroj malpliigas la ventorapidecon kaj samtempe devigas levi?on de la nuboj, kiuj malvarmi?as kaj malplii?as la enteno je akvovaporo.

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]