Konsiliismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Konsilikomunismo (a? pli mallonge konsiliismo ; pli simple, ?ar bazvorta-esperante konsilantarismo ) estas marksisma movado, kiun formas diversaj grupoj kaj organiza?oj rekoneblaj pro tri ?efaj komunaj punktoj:

  1. opono al leninismo ,
  2. difino de la iama soveta kampo ne kiel socialisma sed ?tatkapitalisma ,
  3. rifuzo partopreni baloton (kaj vo?doni).

La nomo "konsilikomunismo" substrekas la oponon al "partikomunismo" : direktu la laboristaj konsilioj, ne ia partio. La laboristaj konsilioj estas asembleoj, kiuj grupigas ?iujn proletojn. Por la konsiliistoj, nur tiuj asembleoj devas direkti la revolucion. Tial oponi?as ili al la idearo de Lenin , la? kiu nur la partio devas direkti la revolucion kaj la socialisman socion. Por la konsiliistoj, la laboristaj konsilioj kontra?e estu la nuraj strukturoj organizantaj : tiuj konsilioj estas formo de rekta demokratio .

Krom la referenco pri la laboristaj konsilioj, la konsiliistoj ofte distingeblas pro sia opono al la sindikatoj (konsiderataj kiel reformistaj strukturoj), sed anka? pro la rifuzo partopreni balotojn a? subteni la luktojn por "naciliberi?oj". La konsiliismo foje rifuzas la kontra? fa?ismon , kiel unui?o kun bur?aro . Por kelkaj konsiliistoj, kontra?fa?ismo, forlasante la klaslukton, nur helpas al fa?ismo : efike batali kontra? fa?ismo nur povas la klaslukto kaj la lukto kontra? kapitalismo. La bur?a demokratio estas tiel konsiderata kiel speciala formo de kapitalismo kiu povas fari sin fa?isma por refunkciigi la kapitalisma proceso. Pri Sovetio kaj la diversaj "komunismaj" landoj, ?iuj ?i regnoj estas rigardataj de la konsiliistoj kiel ?tatkapitalismoj, a? e? "ru?aj fa?ismoj". La bol?evista revolucio de 1917 estas foje konsiderata kiel "bur?a revolucio" a? almena? kiel pu?o.