한국   대만   중국   일본 
Kondensado - Vikipedio Saltu al enhavo

Kondensado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En fiziko , kondensado estas ?an?o de stato , la? kiu materialo kiu trovi?as sub gasa formo, transformi?as al likvo . La? kondi?oj, a? estas natura surfaca kondensado (alidirite kondensi?o ), a? truda kondensado .

La inversa procezo de kondensado , t. e. transformo de likvaj materialoj al vapora stato, nomi?as vaporado .

Se okazas transiro de la gasa stato rekte al la solida stato, tia procezo estas inversa sublimado , a? pli simple deponado .

Se okazas transiro de la likva stato al la solida, tia procezo estas solidi?o .

Vintre, akvovaporo kondensi?as sur fenestra vitro enen.
Kurbo de premo de saturita akvovaporo la? temperaturo, gasa stato estas dekstre de la kurbo, kaj likva stato maldekstre, kiam la temperaturo (resp. la premo) malalti?as (resp. alti?as) de dekstre (resp. sube) al maldekstre (resp. supre), kondensado okazas ?e la bolpunkto de la kurbo (760  Torr = 101 325  Pa ).

Procezo [ redakti | redakti fonton ]

Malgra? ke la transiro de gaso al likvo dependas (el aliaj faktoroj) de premo kaj temperaturo , komune oni konsideras kondensadojn, kiuj produkti?as sub la atmosfera premo . En la aero , estas iomete da akvovaporo kies la malgranda parta premo estas pli malalta ol la satura premo , sed se la temperaturo malalti?as, e? per konstanta premo, la temperaruro transiras tiun de la satura vaporo, la akvovaporo kondensi?as, estas la rosopunkto sur la ?isuba kurbo. Ju pli la temperaturo estas alta, des pli la parta premo estas anka? alta: tial, se malvarma vando kontaktas pli varman vaporon, kondensado okazas sur ?ia varma flanko (ekz. ?iapuda bildo de fenestro).

Pri donita premo, la kondensada temperaturo egalas al la vaporada temperaturo, kaj korespondas al bolpunkto (pri pura akvo, sub 101 325 paskaloj t=100 grado celsia ). Sammaniere, la energio kiu estas necesa por kondensi iun kvanton da gaso egalas al la energio kiu estas necesa por vapori la saman kvanton da gaso ekde ?ia likva stato. Fakte, la kineta energio de molekuloj estas pli alta en gaso ol en likvo, do ili prenas energion por vapori?i, kaj redonas saman kvanton da energio por kondensi?i.

Kiam oni trudas la transiron per ekstera forta premo, tia procezo nomi?as likvigado . Aparatoj de laboratorioj a? de industrioj, kiuj artefaras tian procezon, nomi?as kondensiloj , ofte per likva?premgeneriloj .

Kondensado la? teorio de partikloj [ redakti | redakti fonton ]

Kondensado de gutoj kaj gutetoj akvo sur vitro

Gaso estas partiklo kun relative granda distanco inter ili. Kondensado okazas kiam la partikloj alproksimi?as unu al la alia kaj formas amason da partikloj helpe de gravito inter ili, kaj tiel formi?as likva?o. ?i tio okazas ?efe ?e malaltaj temperaturoj, ?ar ?e malaltaj temperaturoj la gravitaj fortoj inter la mezaj partikloj plii?as kaj la avera?a partikla rapido malplii?as.

La kondensadprocezo kutime implikas varmemision , kio estas rezulto de la perdo de la kineta energio de la gaso. La inversa procezo, vapori?o , kutime ?erpas varmon de la ?irka?a?o, ?uste pro la sama kialo. ?i tiu fenomeno estas la bazo por la funkciado de la fridujo kaj la klimatizilo , kiam (en la malvarmiga procezo) gaso estas kunpremita ekster la fridujo kaj tiel ?i kondensi?as kaj elsendas varmon al la medio, tiam estas redonita kiel likva?o al la fridujo kaj forvapori?as reen.

Aplikoj [ redakti | redakti fonton ]

Fare de kunpremo de molekuloj en la likva stato kompare al gasa stato, la volumeno de substanco estas multe malpli granda sub ?ia likva formo ol sub ?ia gasa formo. Tiu propreco estas uzata por kutime transporti gasojn sub likva stato per ujoj , kiuj konservas ilin forte kunpremataj (ekz. heliumo, butano, propano, ktp).

Kondensado estas esenca dum la procezo de distilado , kiu estas grava metodo tiom bone en laboratorioj, kiel pri industriaj aplikoj. En laboratorioj, oni povas obteni purajn substancojn. En industrio, oni povas produkti alkoholojn, diversajn kvalitojn de nafto en naftaj rafinejoj , ktp.

En tre sekaj landoj, akvo produkti?as per sensaligo de marakvo , a? per kondensado de akvovaporo entenata en aero .

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]