Komputila ekrano
|
|
vd
|
Dum
|
nekonata - nekonata/nuntempe
|
|
Komputila ekrano
estas eliga
flankaparato
kiu povas esti ligita al
komputilo
por ebligi al uzanto komuniki kun ?i. Sur komputila ekrano ni vidas bildojn, kaj la bildoj konsistas el etaj bilderoj, kiujn la homa okulo kunigas al geometriaj figuroj.
La tutunuaj ekranoj (70aj - 80aj jaroj) estis
monokromataj
kaj montris nur verdajn a? oran?kolorajn simbolojn, sed la ebleco kiun ofertas tiaj flankaparatoj por labori interaktive estis vera revolucio por la uzo de komputilo, multege pli grava ol la posta malkovro de la
komputila muso
.
La ekranoj rapide enbruli?is; se iu bildo dum longa tempo estis projekciita sur la ekrano, spuro de tiu ?i bildo definitive plu restas fone, malklare, same kiel ≪tatuado≫.
Ekrankurteno
solvis tiun problemon. Modernaj komputilaj ekranoj ne plu havas tiun ?i problemon.
Meze de la 80-aj jaroj oni ekuzis kolorajn ekranojn. La komputilaj ekranoj anka? da?re pligrandi?is: de 15" al 17" al 19". ?irka? 2003 da?re plej multaj ekranoj estas CRTaj: tiaj ekranoj uzas samkiel
televidilo
vakuan tubon
.
Je la interno de la vitro estas je la anta?a flanko tiel nomataj
rastrumeroj
, malgrandaj punktoj kiuj povas elradii certan koloron. Ili faras tion ?i en la
kolorsistemo RGB
. La ekrana
distingivo
(la nombro de rastrumeroj) povas varii la? la ekrano inter 640x480 da rastrumeroj ?is 1600x1200 da rastrumeroj kaj pli.
Bildo krei?as sur la ekrano linio post linio. Sekvo de tio estas ke ?i trembrilas. La frekvenco de aktualigo (indikita en Hertz) estas la ofteco de la redesegnado de la ekrano. Ju pli alta la frekvenco, des malpli la uzanto havas la impreson ke la ekrano trembrilas. La plej oftaj frekvencoj de aktualigo estas: 60 Hz, 70 Hz, 75 Hz kaj 80 Hz. Ofte okazas ke ekrano ne estas korekte agordita; tio ka?zas ke malalta frekvenco estas uzata, dum pli alta eblus por la ekrano. Tro malalta frekvenco povas multe ?eni kaj ka?zi
kapdoloron
.
Pli modernaj ekranoj estas
likvokristalaj ekranoj
(
Liquid crystal display (LCD)
en la angla) kaj
plasmoekranoj
. Dum fine de la 90-aj jaroj la likvokristalaj ekranoj ankora? estis apena? uzataj, ekde 2005 preska? nur tiaj ekranoj estas venditaj por uzo kun komputilo. La teknologio de LCD-aj ekranoj ebligis varii ?ian proporcion (16:9, a? foje 16:10 a? 15:9) kaj pligrandigi la ekranojn al 21", 30" kaj e? 82".
Tiaj ekranoj ne trembrilas. Kaze de likvokristalaj ekranoj oni parolas pri respondotempo. Temas pri la bezonata tempo por ?an?i la koloron/intensecon. Ju pli malalta respondotempo, des pli rapide la ekrano adapti?as al ?an?o en la bildo.
Plibonigita varianto de LCDa ekrano estas TFTa ekrano.
La formatoj de la unuaj komputilaj ekranoj estis 4:3 (kiel malnovaj televidaj ekranoj) a? 5:4.
Formatoj de la modernaj komputilaj ekranoj estas 16:10 a? 16:9 (kiel novaj televidaj ekranoj).
Grava indiko pri la kvalito de LCD-a ekrano estas la nombro de bildaj punktoj en angla colo (angle: "dots-per-inch" a? DPI). Ju pli alta la dpi, des pli preciza la bildo.
Komparo de ekranoj en DPI:
- Apple
Cinema Display 20”: 99 dpi (ekrano 20”)
- Apple Cinema Display 30”: 101 dpi (ekrano 29.7”)
- Original Black and White
iPods
(1G-4G): 102 dpi (ekrano 2”)
- Apple
iPod mini
: 105 dpi (ekrano 1.67”)
- Sony
PlayStation
Portable: 128 dpi (ekrano 4.3”)
- iPod photo/color/4G: 141 dpi (ekrano 2”)
- iPod nano
: 147 dpi (ekrano 1.5”)
- iPod 5G: 160 dpi (ekrano 2.5”)
- Creative Zen
Vision: 216 dpi (ekrano 3.7”)