한국   대만   중국   일본 
Kinostelulo - Vikipedio Saltu al enhavo

Kinostelulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Steloj en la Walk of Fame .

En kinarto stelulo (anka? kinostelulo a? filmostelulo ) estas aktoro fama pro sia beleco, aktorkapablo, distrolerteco, ktp., kaj foje helpita de distrumpetado fare de amaskomunikiloj . [1] [2] Tiukadre temas pri rimedo ege interesa por la kinindustrio , televido, amaskomunikiloj kaj distrindustrio ?enerale. Aparta tipo de stelulo estas la seksosimbolo , koncepto kiu arigas geaktorojn kune kun aliaj famuloj, kiel kantistoj, dancistoj, sportistoj, edzoj a? edzinoj de famuloj ktp. [3]

La deveno de la termino ≪kinstelulo≫ estas iom dubinda, nome oni referencas aktorojn kiel stelo , ?ar tiuj simple estas belaj, brilas, estas plej alte kaj aspektas montrantajn propran inkandeskon. [4]

Aktuale, oni asocias kinostelulojn kun la stelaj bildoj kiuj figuras sur la pavimo de strato de Holivudo (nome Hollywood Boulevard ). Temas pri la nomita Walk of Fame ( Trotuaro de famo ), iniciatita en 1960 , kie pere de stelo sur la planko oni memorigas pri pli ol 2 000 aktoroj, re?isoroj, kantistoj ktp, e? du hundoj nome Lassie kaj Rin Tin Tin . Estas anka? aliaj memoriloj (kiel spuroj ?efe de manoj stampitaj sur cemento), de roluloj de animacio kaj, laste, oni kolektas subskribojn por rajtigi la akceptadon anka? de herooj de videoludoj . [5] Imite oni instalis similajn promenejojn por elstaraj figuroj anka? en aliaj grandurboj.

Notoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. Albert, S. ≪Movie Stars and the Distribution of Financially Successful Films in the Motion Picture Industry≫. Journal of Cultural Economics 22 (4): 249-270. doi:10.1023/A:1007511817441.
  2. Albert, S. ≪Movie Stars and the Distribution of Financially Successful Films in the Motion Picture Industry≫. Journal of Cultural Economics 23 (4): 325-329. doi:10.1023/A:1007584017128.
  3. Shugan, S (2005). Moul, C, eld. A Concise Handbook of Movie Industry Economics . Cambridge: Cambridge University Press.
  4. Garber, Megan. ≪Why Do We Call Celebrities 'Stars'?≫. The Atlantic . Konsultita la 17an de Aprilo 2018.
  5. The Hollywood Walk of Fame