El Vikipedio, la libera enciklopedio
panorama vida?o de
Asos
La
insulo
Kefalonio
, la? PIV Cefalonio (en la
antikva greka lingvo
Κεφαλλην?α; en la moderna
greka
:
Κεφαλλονι?
a? Κεφαλονι?,
itale
Cefalonia) estas la plej granda el la
ioniaj insuloj
en la okcidento de
Grekio
. ?i havas areon de 688,8 kvadrataj kilometroj kaj dum la jaro havis 36404 lo?antojn. La insulo estas parto de la provinco
Kefalonio kaj Itako
, kiu krome inkluzivas la insulon
Itako
kaj iujn nelo?atajn insuletojn, kaj enhavas ok el la na? komunumoj de la provinco.
La insula ?efurbo estas
Argostoli
, en la sudokcidento de la insulo, kaj kune kun la najbara urbo
Liksuri
du trionoj de la insulanoj vivas en la du kunkreskintaj urboj, kiuj anka? disponas pri flughaveno. La tria plej granda urbo estas
Sami
(1223 lo?antoj dum la jaro 2001) en la oriento - proksime de la insulo
Itako
, kaj la nordo - relative proksime de la insulo
Lefkado
- estas tre maldense lo?ata: tie la fi?ista vila?o
Fiskardo
estas la sola signifa lo?loko (en Fiskardo interalie la kuracisto kaj eksa esperantista aktivulo
Thomas Pusch
ricevis grandan parton de sia psikoterapiista trejni?o).
la fi?ista vila?o Fiskardo
Fine de la jaro 2006 romia tombeja komplekso malkovri?is dum fosado de fundamento por nova hotelo en Fiskardo. La resta?oj estas el
romiaj tempoj
- inter la
2-a jarcento a.K.
kaj la
4-a jarcento p.K.
. Arkeologoj priskribis la trovon kiel la plej gravan iam faritan sur la ioniaj insuloj.
pla?o Mirtos, okcidenta insula bordo
Ene de la tombejo kvin tomboj trovi?is, kun oraj kaj bronzaj ornama?oj, vitra?oj kaj argila?oj, maskoj kaj moneroj. La loko preteratenti?is de tomborabistoj kaj restis netu?ita dum du jarmiloj. La?de al romiaj metiistoj, dum la malfermado la peza ?tona pordo sen ia peno svinge malfermi?is. Proksime de la tombo romia amfiteatro malkovri?is, tiom bone konservita ke la metalaj ligiloj inter la unuopaj se?oj da?re estis sendifektaj.
En la sudokcidento de la insulo, apud
Leivato
, kontinuaj arkeologiaj elfosa?oj de la Irlanda Instituto pri Helenismaj Studoj en Ateno malkovrigis dekojn da historiaj lokoj, de la
prahistorio
?is la epoko de la
Respubliko Venecio
.