한국   대만   중국   일본 
Karlismo - Vikipedio Saltu al enhavo

Karlismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karlista flago kun la surskribo: Dio, Patrujo, Re?o

La Karlismo estis hispana movado, reprezentanto de la plej konservativaj kaj tradiciismaj politikaj tendencoj de la lando.

?i naski?is en 1833 , kiam mortis la re?o Fernando la 7-a kaj lia filino Izabela la 2-a i?is la nova re?ino de Hispanujo. Tion ne akceptis la frato de la mortinta re?o, Karlo Maria Isidro de Burbono (Carlos Maria Isidro), kiu estis la reprezentanto de la absolutistoj, kiuj ne akceptis virinon kiel re?on de Hispanio kaj kontra?is la politikajn movi?ojn.

Tuj post ekis milito inter amba? flankoj: la Unua Karlisma Milito . Post la malvenko de la karlistoj, ili estis integritaj denove en la re?imo, sed ne forlasis siajn pretendojn, kaj komenci?is propra sinsekvo de sin nomitaj re?oj.

Ankora? estos du pliaj militoj dum la 19-a jarcento. La karlistoj defendis la malnovajn foruojn de la malnovaj regnoj, kaj ?efe tiujn de E?skio kaj Navaro , pro kio ili havis plejan forton en tiuj regionoj. Samtempe ili estis integristoj en religio, kun forta influo de la Eklezio.

Dum la Hispana Enlanda Milito de 1936 - 1939 , la karlistoj estis unu el la apogoj de la flanko gvidata de Francisco Franco , formante la unuaojn konatajn kiel requetes , videblajn danke al ?ia karakteriza ru?a bereto. Dum la milito la movado estis unuigita kun la Hispana Falango , por formi la ununuran partion de la re?imo.

Kelkaj movadanoj plu konservis la pretendon al monar?ia legitimeco de la descendantoj de la dinastio, kaj formis la Karlistan Partio , kiu poste evoluos al socialismaj ideoj. La partio plu ekzistas kvankam ?i havas mar?enan influon en la nuna politika sistemo de Hispanio.

Gravaj karlistoj [ redakti | redakti fonton ]

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]