Karl MAY
[
karl
maj
] (naski?is la
25-an de februaro
1842
, mortis la
30-an de marto
1912
) estis
germana
verkisto
.
La 30-an de marto 1912 en
Radebeul
apud
Dresdeno
mortis Karl May en la "
Vilao Shatterhand
", de unu jarcento unu el la plej multe legataj germanaj verkistoj. Multaj figuroj de lia fantazio ?
Winnetou
,
Old Shatterhand
,
Kara ben Nemsi
kaj
Ha?i Halef Omar
? atingis tian popularecon, ke la plejmulto de germanlingvaj legantoj estas ekde la juna?o profunde intimaj kun ili.
Lia ampleksa verkaro rezultis el eksterordinare malfavora kaj eventoplena vivo. Karl May naski?is la
25-an de februaro
1842
kiel kvina el dek kvar infanoj de
ercmontara
teksisto en la
saksa
urbo Ernstthal (poste
Hohenstein-Ernstthal
), en ekstrema povreco. Li fari?is instruisto en popollernejo, perdis kiel dekna?jarulo jam kelkajn semajnojn poste pro negrava mispa?o sian postenon. Pro mizero kaj obstineco li per malgrandaj fripona?oj klopodis kontentigi siajn eksterordinaran fantazion kaj humiligitan presti?avidon. Sekve de tiuj misagadoj li estis devigita trasuferi malliberecon dum ok jaroj. Tiam i?is fonto por May anka? la verkoj de
Alexander Ziegler
.
Post sia liberi?o (
1874
) li interesi?is pri verkistaj aktiva?oj. Komence li skribis anta? ?io hejmecajn novelojn kaj anonimajn primitiv-romana?ojn. La decida sukceso komenci?is per liaj "Rakontoj pri voja?oj", aperintaj libroforme ekde
1892
. En ili May priskribis aventura?ojn de sia heroo en ekzotikaj regionoj. Tiuj rakontoj estis verkitaj en la unua persono kaj loki?as anta? ?io en la "
sova?a okcidento
" de Norda Ameriko a? en la Oriento. Li sukcesis tiagrade sugeste kaj kolorplene prezenti tiujn fikciajn raportojn kun geografiaj kaj etnografiaj detaloj, ke la rakontoj pri voja?oj ("Winnetou", "Old Surehand", "Tra la dezerto") ?isdate fascinas ?iam denove generaciojn de legantoj, kvankam ilia literatura valoro estas diversmaniere taksata. Anka? la humanisma tendenco de liaj libroj kaj ties aktivado favore al subpremataj popoloj (ekzemple
indianoj
kaj
kurdoj
) certigas al tiu ?i "?ekspiro de la junuloj" (la?
Ernst Bloch
) ?iam denove aktualan intereson kaj simpation de sennombra legantaro.
Post la komenco de la
20-a jarcento
Karl May venis en la fokuson de multnombraj procesoj kaj gazetaraj kvereladoj. La malkovro de liaj krimaj junulpekoj, la nerajtigitaj publika?oj pri liaj primitivaj roman?oj kaj atakoj kontra? la literatura kritiko metis lin en senfinajn batalojn pri honoro, a?toraj rajtoj kaj verkista agnosko kaj ka?zis finfine iom-post-iom la el?erpi?on de lia sanstato. Dum tiu tempo tamen ekestis signifoplena, nun ne plu al la rakonto de aventuroj dedi?ita malfrua verko, kiu en bildigitaj vizioj kaj utopioj evoluigas la transkonfesian kristanecon kaj pacajn ideojn de la a?toro ("Kaj paco sur tero"; "En la regno de la ar?enta leono"; "Ardistan kaj ?inistan").
La 22-an de marto 1912, ok tagojn anta? sia morto, Karl May prelegis, apla?dite de pli ol 2000 a?skultantoj en
Viena
salonego, defendante siajn vivon kaj verkaron kaj samtempe propagandante la pacifismajn ideojn de la Nobel-premiito
Bertha von Suttner
. ?i skribis en nekrologo pri Karl May: "Kiu a?skultis tiun belan maljunulon tiun 22-an de marto dum plenaj du horoj, kiu entuziasme parolis en la plej altaj regionoj de la imagoj, tiu devis havi la konvinkon, ke en lia animo flamegas la fajro de boneco".
En 1999 aperis la rakonto "Liberigo ? Eine Befreiung" tradukita de Cornelia Rau (originalo kaj Esperanto-traduko en unu volumo) kaj eldonita de Karl-May-Verlag, Bamberg-Radebeul. En la jaro 2007 la rakonto "Merhameh" aperis en la planlingvo
Ido
, en unu volumo kun la germana teksto.
La? liaj libroj pri indianoj estis filmitaj multaj filmoj nomataj simple
filmoj de May
. Fontoj por May estis diversaj leksikonoj (ekz. de
Pierer
) a? verkoj de
Wilhelm Vollmer
.