한국   대만   중국   일본 
Karkasuno - Vikipedio Saltu al enhavo

Karkasuno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la pa?on Carcassonne (ludo) .
Carcassona
Carcassonne
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Urbo
Lando Okcitanio
?tato Francio
Regiono Okcitanio
Departemento Aude ( prefektejo )
Arondismento Carcassonne ( ?efurbo )
Kantono ?efurbo de 4 kantonoj
INSEE kodo 11069 [+]
Po?tkodo 11000
Kodo la? INSEE 11069
Retpa?aro www.carcassonne.org
Demografio
Lo?antaro 46 216
Lo?denso 675 lo?./km²
Geografio
Geografia situo 43° 13′  N , 2° 21′  O (mapo) 43.215833333333 2.3513888888889 Koordinatoj: 43° 13′  N , 2° 21′  O (mapo) [+]
Alto De 81 al 250 m ?ablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 65,08 km² ?ablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Carcassona Carcassonne (Aude)
Carcassona
Carcassonne (Aude)
DEC
Situo de Carcassona
Carcassonne
Carcassona Carcassonne (Francio)
Carcassona
Carcassonne (Francio)
DEC
Situo de Carcassona
Carcassonne

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Carcassonne [+]
v ? d ? r
Monda heredaĵo de UNESKO

Carcassona [karkasun?] okcitanlingve, franclingve Carcassonne [ka?kas?n], en Esperanto Karkasuno a? Karkasono [1] , en la regiono Okcitanio (Anta? Langvedoko-Rusiljono ) estas la prefektejo de la franca departemento Aude . La urbo havas proksimume 46.000 lo?antojn, kiuj nomi?as Carcasseses en la okcitana lingvo a? Carcassonnais , en la franca.

En Karkasuno renkonti?as du gravaj vojoj, kiuj estis trapasataj jam de la antikvaj tempoj : unu de la Mediteraneo ?is Atlantiko , kaj alia de Hispanio ?is la Centra Montaro . La urbo konsistas el du partoj malsamaj: la Ciutat , kiu staras sur monteto ?e la dekstra bordo de la rivero Aude , kaj la Bastida de Sant Lois ku?anta en la ebena?o de la maldekstra bordo. La spuroj plej malnovaj de homa ?eesto trovi?as sur la monteto de la Ciutat , kaj ili dati?as el la 6-a jarcento a.K.

Carcassona.

Historio [ redakti | redakti fonton ]

En 300 anta? Kristo instali?as la Keltoj en la regionon, sed la Romianoj konkeras Provencon kaj Langvedokon en la 2-a jarcento a.K. . Ili alvenas al Karkasuno kaj fortikigas la monteton, kiu de tiam nomi?as "Carcasso" . La Romianoj okupas tiun novan provincon ?is la fino de la 5-a jarcento post Kristo. La Visigotoj estas la novaj invadantoj, kaj instali?as en Hispanio kaj Langvedoko. Karkasuno restas sub ilia potenco de 460 ?is 725 , proksime de ilia ?efurbo Tolosa (esperante Tuluzo ).

Mezepoka basreliefo.

Printempe de 725 alvenas siavice la Saracenoj , kiuj sin trudas kiel novaj mastroj. La urbo nomi?as tiam "Karkashuna" . Sed la Saracenoj anka? estas forpelataj el Langvedoko en 759 , kiam la Frankoj ilin sekvas. La Imperio de Karolo la Granda konsideras sin kiel heredanto de la Romia kulturo, sed post ?ia malapero naski?as la fe?da periodo kun disvolvi?o de la lokaj potencoj. Sub la dinastio de la familio Trencavel ( 1082 - 1209 ) Karkasuno i?as grava politika kaj kultura centro. Samtempe disvolvi?as la katarismo . La grafoj de Karkasuno toleras kaj e? protektas la anojn de tiu herezo . Tiu toleremo havos poste tre gravajn konsekvencojn, interalie la malapero de la dinastio kaj la fino de la Okcitania sendependeco. La papo Inocento la 3-a lan?as en 1209 krucmiliton kontra? la Kataroj, sed tiu milito i?as vera konkermilito de la Francoj kontra? la tuta okcitania teritorio. Post 15-taga sie?o falas en a?gusto 1209 la urbo en la manojn de la Francoj .

La juna grafo Trencavel estas malliberigita kaj murdita, liaj poseda?oj estas asignitaj al la ?efo de la krucmilito Simon de Montfort , kaj poste al la franca re?o en 1226 .

Post la aneksado al franca re?lando sekvas la destino de Karkasuno tute alian vojon. Dum la 13-a kaj 14-a jarcentoj la urbo alprenas sian nunan aspekton. La anta?urboj estas detruitaj, la tuta lo?antaro ekzilita kiel puno pro sia rezisto kontra? la Francoj.

Muregoj de Karkasuno.

Nova urbo aperas sur la alia riverbordo ( 1262 ) : tiu estas la Malalta Urbo, la tielnomata Bastida de Sant Lois . Dum la centjara milito tiu ?i nova urbo estas siavice detruita de la Angloj , kaj tuj rekonstruita kun solidaj fortika?oj.

Ciutat (Alta Urbo).

"La Bastida" disvolvi?as rapide kaj fari?as grava industria kaj komerca centro dank'al tekso-fabrikado. Karkasuno eksportas siajn produkta?ojn en tutan E?ropon.

Sur la dekstra bordo de Aude fiere staras la Ciutat , kiu estas re?a fortreso. Sed novaj militteknikoj aperas, kaj la landlimo inter Francio kaj Hispanio transloki?as sur la Pirenean Montaron en 1659 . Pro tio la malnova fortreso mezepoka ne plu ta?gas por defendi la regionon kaj estas iom post iom forlasata.

En la 18-a jarcento la Ciutat estas nur mizera kvartalo, dum la Bastida ?iam pliri?i?as kaj pligrandi?as. Ankora? atestas pri tiu prospero la belaj nobelaj konstrua?oj kun klasika arkitekturo.

Citadelo de Karkasuno.

La fosado de lo Canal del Miegjorn (Suda Kanalo) en 1682 plifortigas tiun fenomenon. La ruinigita fortreso, kiu ne plu servas, devas esti eldetruita, sed fine estas savita de la Karkasonanoj kaj de la fama franca arkitekto Viollet Le Duc , kiuj resta?ras la grafkastelon, la bazilikon, la murojn kaj turojn en la 19a jarcento. La Ciutat estas tiel granda, ke necesis pli ol 40 jaroj por resta?ri ?in tute!

Tial ni hodia? povas admiri ?i tiun eksterordinaran ensemblon, vera resumo pri 2000-jara historio. ?i allogas ?iujare pli ol tri milionoj da turistoj.

En 1997 la Kanalo estas klasigita kiel Monda Kulturhereda?o de la UNESKO , la Ciutat siavice en 1998 .

Vizitinda?oj [ redakti | redakti fonton ]

La Bastida nombris multajn pre?ejojn kaj kapelojn anta? la Franca Revolucio . Restas nun kelkaj interesplenaj el ili. La pre?ejo Sankta Vincent estas ja la simbolo de la Malalta Urbo kun sia turo alta je pli ol 50 metroj kiu vidi?as el ?iuj partoj de Karkasuno. ?i anka? posedas la plej lar?an navon en Langvedoko. Sankta Vincent estas konstrua?o el la 13-a jarcento , kiu transprenis la nomon de antikva paro?o situinta apud la Ciutat (Alta Urbo) anta? la krucmilito. La katedralo Sant Miquel dati?as el la sama epoko, kaj estis konstruita en la sama tipa langvedoka gotika stilo . Tiu estas karakterizita per lar?a kaj malalta navo sen iu transepto nek kapeloj.

Malnova katedralo de Karkasuno.

Sant Miquel i?is katedralo de Karkasuno en la 19a jarcento, kiam la episkopo decidis, ke li ne plu vivos en la Ciutat . La ceteraj religiaj konstrua?oj jenas : la kapelo de la Karmelanoj (13-a jarcento), kiu posedas modernajn vitralojn, la kapelo (15-a jarcento) de Nostra Dona de la Santat ("Nia Sinjorino de Bonfarto ") staranta ?e la Malnova Ponto, la kapelo de la Jezuitoj (17-a jarcento), kiu gastigas koncertejon kaj ekspoziciejon. Ni ne forgesu la "kalvarion", nun eta ?ardeno kun siaj ruinigitaj statuoj...

Dum la 17a kaj 18a jarcentoj famis Karkasuno pro sia industrio de tekso-fabrikado. ?i helpis al prospero de la urbo kaj precipe al kelkaj nobelaj familioj. Tiuj familioj postlasis al ni multajn domojn kun arkitekturo klasika. ?iuj posedas kortojn kaj postkortojn, monumentajn ?tuparojn kaj pordegojn.

La plej bonaj ekzemploj de tiu ?i arkitekturo en la Bastida estas la hodia?a Urbodomo ( Comuna a? Ostal de Rolland ), la Ostal de Murat a? anka? la Ostal de Ro? d'Alzonne . Ili estas tre bone konservitaj, sed meze de la Bastida trovi?as anka? multaj aliaj pli diskretaj domoj, kiujn oni povas malkovri promenante tra la stratoj. Aliaj atestoj pri la longa kaj eventoplena historio de Karkasuno estas vizitindaj.

Pordo de la Jakobenoj

La Pordo de la Jakobenoj ( Porta dels Jacobins ) staras ?e la suda enirejo de la urbo kaj estis konstruita de la episkopo Bazin de Bezons en la 18-a jarcento . ?i anstata?as mezepokan pordegon gotikan.

La tri bastionoj (tiuj de St Martin, Montmorency kaj Turo de la Muelejoj) estas la nuraj resta?oj de la urba fortika?o detruita far la sama episkopo. Ili dati?as el la 16-a jarcento . La "Placa Carnot" kies alia nomo estas "placo de la spicoj"( Placa de las erbas ) estas la vera centro de la Bastida . Tie renkonti?as ?iuj Karkasunanoj en la kafejoj a? magazenoj. En la mezo de la placo staras fiere la Neptuna Fontano, marmora verko de itala skulptisto (18a jarcento). La tradician bazaron ?iusabate oni nepre vizitu !! Tie vendi?as spicoj, legomoj, fruktoj, floroj, kaj ?iuj speciala?oj el la regiono ( foie gras , graskonservitaj kortobirdoj, olivoj, mielo, ktp...). La "haloj" anka? estas unu el la pintlokoj de la urba vivo en Karkasuno. Anka? dati?as el la 18a jarcento, kaj ankora? servas kiel tegmentita bazaro ekde pli ol 200 jaroj !

Ni skribu kelkajn vortojn pri la monumento kiu ligas amba? partojn de la urbo : la Pont Vielh (Malnova Ponto). Tiu estis starigita en 1355 kaj restis ?is la fino de la 19a jarcento la unika vojo por trapasi la riveron Aude.

Hodia? ?i formas ligilon inter amba? urbopartoj, sed ?i longtempe simboligis la opozicion kaj konkurencon inter la Bastida kaj la Ciutat .

Suda Kanalo en Karkasuno.

Finfine serpentante la?longe de la Bastida fluas lo Canal del Miegjorn ( Suda Kanalo ), ?efkurioza?o de Karkasuno. La haveno ?e la kanalo kaj ?ia kluzo allogas ?iujare pli kaj pli da turistoj kiuj venas viziti ilin el ?iuj mondopartoj.

La boatoj trapasantaj la kluzon ?iam estas bela spektaklo, kiu estigas apartan etoson ?arman, varman, simpatian...

La Ciutat (Alta Urbo) estas perfekta ekzemplo de mezepoka fortreso kun sia duobla fortika?o longa je tri kilometroj kaj siaj 52 turoj, kastelo kaj baziliko. Tiu sur monteto konstruita urbo jam de la antikvaj tempoj estis grava strategia loko.

Oni ankora? povas vidi resta?ojn keltajn kaj romiajn, kiel ekzemple mozaikoj ku?antaj sub la fundamento de la Grafkastelo.

La plej malnovaj muroj trovi?as ?e la norda parto, kiu okcitane nomi?as Licas Bassas (france "Lices Basses" ), (malalta turnirejo ). Ili formas la internan fortika?on, kaj dati?as el tiu periodo antikva. La turoj estas malaltaj, duoncirklaj kaj posedas lar?ajn fenestrojn, perfekte adaptitaj al la romiaj armiloj kiel ?etlanco. Ni do povas imagi kiel aspektis la urbo en la unuaj jarcentoj de nia erao. En la tempo de la mezepoka dinastio Trencavel certe ankora? aspektis tiel la Ciutat , tiuj miljaraj turoj ankora? ta?gis por defendo ! Nur post la krucmilito kontra? la Kataroj (1209 - 1226) starigis la Francoj la duan eksteran murlinion. Ili volis, ke Karkasuno estu la plej granda fortreso en suda Francio, por protekti ilin kontra? la Kronlando de Aragono , sed anka? protekti ilin kontra? la Karkasonanoj kaj ceteraj okcitanoj, kiuj ne bonkore akceptis la novajn mastrojn !

Pluraj ribeloj efektive okazis... La plej granda parto de la fortreso dati?as do el la jaroj 1260 - 1280, post la anekso al franca re?lando. La Licas Nautas (france "Lices Hautes" ), (alta turnirejo), ofertas tute alian arkitekturon ol la malalta. La muroj ?irka?as la urbon de la sudoriento ?is la sudokcidento, tiel estas de la Narbonaj Pordegoj, ?efa enirejo de la urbo, ?is la Grafkastelo.

La Grafkastelo

La turoj multe pli altas kaj ?enerale estas cirkloformaj. La turoj plej impresaj staras en tiu parto : Turo de la Vade (gardo), kiu povis elteni sie?on kun siaj propraj bakforno kaj puto, Turo de Sant Nazari , kiu estas kvarangula, Turo de l'Episkopo , kie tiu grava persono disponis je propraj ?ambroj. La Auda Pordo posedas defendo-sistemon teknike tre perfektigitan. La invadantoj devis ja esti kura?aj por penetri en la urbon. ?i estas vera sinsekvo de falsaj pordoj, ka?anguloj, pafkorbeloj kaj aliaj dol?a?oj kiuj bonvenigis la malamikojn ...

La Grafkastelo estas fortreso ene de la fortreso. ?i estas la lasta "protektilo" de la urbo, kies konstrua?oj plej malnovaj dati?as el la dinastio de grafoj Trencavel. ?i estis pligrandigita kaj transformita jarcento post jarcento, aparte far la Francoj, kiuj faris el ?i tiun elstaran nobelan domegon.

La kastelo estis anka? la sidejo de la seneskalo (reprezentanto de la re?o), karcero, kazerno, kaj fine muzeo. Tie vizitindas la kolekto de skulpta?oj, tomboj kaj aliaj objektoj elkavigitaj en la regiono. Ekspozicion pri la resta?raj verkoj de la 19a jarcento oni anka? vizitu !

la Baziliko St Nazaire.

Plej vizitinda en la Alta Urbo estas la Baziliko Sant Nazari , juvelo de Karkasuno. Tiu ?i pre?ejo estis katedralo de Karkasuno ekde sia fondo en 1096 ?is 1802, kiam la episkopo translokigis sian sidejon al Sant Miquel en la Malalta Urbo. St Nazari estas miksa?o stranga sed tamen harmonia de la stiloj romanika (navo) kaj gotika (transeptoj kaj ?orejo), importata el norda Francio.

La specialistoj kaj historiistoj ofte diras, ke la vitraloj de la baziliko kalkuli?as inter la plej belaj kaj altvaloraj en Francio.

Ili dati?as en la 13a kaj 15a jarcentoj. La Baziliko anka? ka?as aliajn trezorojn, kiel la tombejo de l'episkopo Pierre de Rochefort , la kapelo de l'episkopo Radulphe (Radulfo), la multnombraj statuoj kaj la orgeno de la 16a jarcento.

Finfine oni ne devas forgesi sin promeni tra la stratetoj de la Ciutat, kie oni malkovru malnovajn domojn, putojn, placetojn, ktp... for de la turista amaso...

Esperanto-movado [ redakti | redakti fonton ]

Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.

Esperantistoj [ redakti | redakti fonton ]

Bildaro [ redakti | redakti fonton ]

Notoj [ redakti | redakti fonton ]

Vidu anka? [ redakti | redakti fonton ]

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]