한국   대만   중국   일본 
Karen Black - Vikipedio Saltu al enhavo

Karen Black

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karen Black
Persona informo
Karen Black
Naskonomo Karen Blanche Ziegler
Naski?o 1-an de julio 1939 ( 1939-07-01 )
en Park Ridge,   Usono
Morto 8-an de a?gusto 2013 ( 2013-08-08 ) (74-jara?a)
en Santa Monica ,   Usono
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Periampullary cancer (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Eternal Hills Memorial Park (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio Scientologio vd
Lingvoj angla vd
?tataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Maine East High School (en) Traduki
Nordokcidenta Universitato Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Gefratoj Gail Brown (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Stephen Eckelberry (en) Traduki (1987–2013)
L. M. Kit Carson (en) Traduki (1975–1983) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Hunter Carson (en) Traduki
  ( L. M. Kit Carson (en) Traduki) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo aktoro
komponisto
televida aktoro
teatra aktoro
kanta?toro
kantisto
scenaristo
filmaktoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Komponado Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1959? vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v ? d ? r

Karen Blanche BLACK (denaske Ziegler ; 1a de julio, 1939 ? 8a de a?gusto, 2013) estis usona aktorino , scenaristo, kantisto kaj kantoverkisto. ?i elstari?is pro sia laboro en variaj studiaj kaj sendependaj filmoj en la 1970-aj jaroj , ofte portretante ekstercentrajn kaj nekonvenciajn rolulojn, kaj establis sin kiel figuro de Nova Holivudo . ?ia kariero da?ris ?irka? 50 jarojn kaj inkludas preska? 200 listigojn kaj en sendependaj kaj en ?eftendencaj filmoj. Black ricevis nombrajn premiojn la?longe de sia kariero, kiel du Oraj Globoj , same kiel unu nomumo por Oskar-premio al la Plej Bonkvalita Helpaktorino.

Kariero [ redakti | redakti fonton ]

Lokano de ?eurba ?ikago , Black studis teatron en la "Northwestern University" anta? transloki?i al Novjorko. ?i premieris en Broadvejo en 1965 anta? fari sian gravan kindebuton en la filmo de Francis Ford Coppola nome You're a Big Boy Now (1966). Black retransloki?is al Kalifornio kaj estis aktorinigita kiel LSD -uzanta prostitutino en la ?osefilmo de Dennis Hopper nome Easy Rider (1969). Tio kondukis ?in al protagonisteco en la drama Five Easy Pieces (1970), en kiu ?i ludis la rolon de malespera estetikistino, pro kiu ?i estis nomumita por Oskar-premio kaj ricevis Oran Globon al la Plej Bonkvalita Helpaktorino. Black faris sian unuan gravan komercan filmon en la prikatastrofa filmo Airport 1975 (1974), kaj ?ia posta apero kiel Myrtle Wilson en The Great Gatsby (1974) havigis al ?i duan Oran Globon al la Plej Bonkvalita Helpaktorino.

Black stelulis kiel alloga kontrea kantistino en la muzikala dramo de Robert Altman nome Nashville (1975), por kiu ?i anka? verkis kaj ludis du kantojn por la sonbendo, kiu ricevis premion Grammy al la Plej Bonkvalita Sonbendo. ?ia portreto de aspiranta aktorino en la dramo de John Schlesinger nome The Day of the Locust (anka? en 1975) havigis al ?i trian nomumon al Ora Globo, tiam al la Plej Bonkvalita Aktorino. ?i poste ludis kvar rolojn en la antologio de hororfilmoj de Dan Curtis nome Trilogy of Terror (1975), sekvita de la supernatura hororfilmo de Curtis nome Burnt Offerings (1976). Samjare, ?i stelulis kiel trompistino en la fina filmo de Alfred Hitchcock nome Family Plot .

En 1982, Black stelulis kiel transvirino en la Robert Altman-re?isorita debuto en Broadvejo de la teatra?o Come Back to the Five and Dime, Jimmy Dean, Jimmy Dean , nome rolo kiun ?i reprenis en la posta kinadapto de Altman samnome "Come Back to the Five and Dime, Jimmy Dean, Jimmy Dean". ?i denove stelulis en la komedio Can She Bake a Cherry Pie? (1983), sekvita de la refilmado de Tobe Hooper nome Invaders from Mars (1986). Dum multo el la fino de la 1980-aj jaroj kaj la 1990-aj jaroj, Black stelulis en vario de artecaj, sendependaj kaj hororaj filmoj, same kiel verkis siajn proprajn scenarojn. ?i havis elstaran rolon kiel malicula patrino en la filmo de Rob Zombie nome House of 1000 Corpses (2003), kiu cementis sian statuson kiel kulta hororfilma ikono . ?i plue stelulis en malalt-profilaj filmoj la?longe de la komencaj 2000-aj jaroj, same kiel laboris kiel dramaturgo anta? sia morto pro kancero en 2013.

Notoj [ redakti | redakti fonton ]

Bibliografio [ redakti | redakti fonton ]