한국   대만   중국   일본 
Kantonoj de Usono - Vikipedio Saltu al enhavo

Kantonoj de Usono

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En Usono , kie neniam regis grafoj, oni uzas "county" ( graflando ) por subpartoj de sub?tatoj havantaj diversajn lokajn registarajn funkciojn, ekzemple ju?ado, policaj aferoj, lokaj a?tovojoj, parkoj. Luiziano , pro sia pli forta franca deveno uzas la esprimon "parish" ( paro?o ) por la sama registara esta?o.

Lingve, pro manko de grafoj, preferindas la pli ?enerala esprimo kantono , pruntita de la nemonarkia ?tato Svislando kaj de la post-monarkia Franca Respubliko - ta?ga (kaj oficiala) termino por tiaj administraj unuoj en Usono.

Fojfoje oni vidas en Esperanto la neoficialan kaj ne- PIV -an vorton konteo por "county" (?i aperas en angla-esperanta vortaro de Peter Benson ) rilate al Usono kaj Kanado , sed ?i ne estas vaste konata. Konteo ne aperas en la anglaj/Esperantaj vortaroj de Butler kaj Wells , kaj same ne aperas en la Plena Vortaro a? la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto ?is ties lasta eldono de 2020. La Angla-esperanta vortaro de Wells proponas pro la administraj unuoj de Britio la vortojn provinco kaj graflando .

Kantona sidejo , county seat en la angla, estas administracia centro, a? sidejo de registaro, por kantono a? por civil parish , civila paro?o de Luiziano .