한국   대만   중국   일본 
Kantono Lucerno - Vikipedio Saltu al enhavo

Kantono Lucerno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kantono Lucerno
Blazono de Lucerno
Pilato
Kantonoj de Svislando
?efloko Lucerno
Ali?o al la Svisa ?urkomunumo en la jaro 1332
Oficialaj lingvoj   germana lingvo
Oficiala mallongigo   LU
Nombro de lo?antoj 363475   (2007-12-31)
Areo 1493 km²
Lo?antardenseco 243 lo?antoj/km²
Geografia situo CH1903:  651488  /  214925 (mapo) 47.083333333333 8.1166666666667 Koordinatoj: 47° 5′  N , 8° 7′  O ; CH1903:  651488  /  214925 (mapo) f1

Map

Situo de Kantono Lucerno Svislando
Mapo de la Kantono Lucerno
v ? d ? r

La Kantono Lucerno (La nomo de la kantono en la oficialaj lingvoj de la Svisa Konfederacio estas germane   Luzern , france   Lucerne , kaj itale kaj roman?e Lucerna ) estas unu el la 26 federaciaj ?tatoj de Svislando , kiuj nomi?as kantonoj .

La? la stato de 2018 en la kantono vivis 409 557 lo?antoj sur areo de 1 493,51 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas lo?denson de 274 lo?antoj/km². ?ia ?efurbo estas la samnoma urbo Lucerno .

Geografio [ redakti | redakti fonton ]

La Kantono Lucerno situas en la centro de Svislando. ?ia teritorio apartenas parte al la Alpoj , parte al la Anta?alpoj kaj parte al la Svisa Mezlando . La? proporcio de la areo la Mezlando estas la plej granda parto. La mezlandaj regionoj de Lucerno tamen ne estas ebenaj sed montetaj. Tipa ekzemplo estas la distrikto Entlebuch .

La plej alta punkto de la kantono estas kun alteco de 2349 m s.m. la monto Brienzer Rothorn kaj la plej malalta punkto estas kun 406 m s.m. Honauer Schachen ?e la limo al Kantono Zugo .

Lagoj [ redakti | redakti fonton ]

Komplete sur la terene de la kantono situas la lagoj Rotsee , Lago de Baldegg , Lago de Sempach , Mauensee kaj Soppensee . Krome parto de la Kvarkantona Lago , nome la Lago de Lucerno , kaj de la Lago de Zugo kaj de la Lago de Hallwil trovi?as en Kantono Lucerno.

Riveroj [ redakti | redakti fonton ]

La plej gravaj riveroj en la kantono estas Reuss , Eta Emme , Wigger , Luthern , Suro , Pfaffneren kaj Entlen .

Montoj [ redakti | redakti fonton ]

Signifaj montoj estas Pilato , Rigi (sur la limo al Kantono ?vico) kaj Brienzer Rothorn (sur la limo kun la kantonoj Berno kaj Obvaldo).

Najbaraj kantonoj [ redakti | redakti fonton ]

Kantono Lucerno ne havas limon kun eksterlando. ?i limas en okcidento kaj sudokcidento al Kantono Berno , en nordo kaj nordoriento al Kantono Argovio , en oriento al la kantonoj ?vico , Obvaldo kaj Nidvaldo .

Trafiko [ redakti | redakti fonton ]

Tra la Kantono Lucerno pasas unu el la du ?efaj trajnlinioj al Gotardo , nome de Bazelo tra Olten kaj Lucerno . Alia ?eflinio estas la konekto de Lucerno tra Zugo al Zuriko . Krome ekzistas la linio de la Svisaj Sudorientaj Fervojoj de Lucerno tra Rapperswil al Sankt-Galo , la fervojlinio tra Entlebuch kaj Emme-Valo al Berno , kaj la linio al Lencburgo .

Pasas tra la Kantono Lucerno la naciaj a?to?oseoj A2 de Bazelo al Gotardo , A14 de Baar al Lucerno kaj A8 de Lucerno tra Brunig-Pasejo kaj Interlaken al Spiez .

Historio [ redakti | redakti fonton ]

En la jaro 750 post Kristo estis fondita Luceria , el kiu evoluis la urbo Lucerno . En la jaro 1290 la re?o Rudolfo la 1-a de Habsburgo koncedis al Lucerno la statuson de a?stria landurbo. En la jaro 1332 Lucerno ali?is al la Svisa ?urkomunumo . Kun la helpo de la ?urkomunumanoj Lucerno liberi?as en la jaro 1386 per la Batalo de Sempach de la regno de la Habsburgoj . La hodia?aj limoj de la kantono korespondas proksimume al la tiamaj limoj de la urba ?tato Lucerno.

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]


Flago de Svislando
Kantonoj de Svislando

Argovio (Aargau)  | Apencelo Ekstera (Appenzell Ausserrhoden)  | Apencelo Interna (Appenzell Innerrhoden)  | Bazelo Kampara (Basel-Landschaft)  | Bazelo Urba (Basel-Stadt)  | Berno (Bern)  | Friburgo (Fribourg)  | Glaruso (Glarus)  | Grizono (Graubunden/Grischun/Grigioni)  | ?enevo (Geneve)  | ?uraso (Jura)  | Lucerno (Luzern)  | Ne??atelo (Neuchatel/Neuenburg)  | Nidvaldo (Nidwalden)  | Obvaldo (Obwalden)  | ?afha?zo (Schaffhausen)  | ?vico (Schwyz)  | Soloturno (Solothurn)  | Sankt-Galo (St. Gallen)  | Ti?ino (Ticino/Tessin)  | Turgovio (Thurgau)  | Urio (Uri)  | Va?do (Vaud)  | Valezo (Valais/Wallis)  | Zugo (Zug)  | Zuriko (Zurich)