한국   대만   중국   일본 
Kandidatiga letero - Vikipedio Saltu al enhavo

Kandidatiga letero

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kandidatiga letero estas letero skribita de persono, kiu ser?as laboron, kiu kandidati?as. ?i estas parto de dosiero por kandidati?o por akiri postenon, oni petas esti konsiderata por certa posteno ?e firmao , kompanio a? instanco.

Kutime la dosiero konsistas el

Se la kariertabelo entenas faktojn, liston, la kandidatiga letero entenas frazojn. En ?i la kandidato komencas per priskribo de la bezono de la firmao , de la dunganto. Poste la kandidato prezentas siajn kapablojn, kiuj devus kongrui kun la bezonoj de la kompanio. Plej bone la kandidato poste finas per "ni", "vi kaj mi povos alporti sukceson kaj kreskadon al via kompanio". Do la stilo kaj la argumentado plej gravas. Se la kariertabelo kaj la kandidatiga letero konvinkas la dunganton, la dunganto invitos la dungoton, la kandidaton, al dungcela intervjuo .

Kandidata letero ofte estas skribata ka?ze de vakanta posteno, sed kelkfoje oni sendas ?in spontane (tiam ?i nomi?as malferma kandidati?o). Gravaj entenaj partoj de kandidata letero estas:

  • Ta?geco por la posteno
  • Motiviteco
  • Personeco

Verki kandidatan leteron estas malfacila afero, ?ar la personarfunkciulo kelkfoje devas elekti el centoj da leteroj. La esenco estas pozitive okulfrapi, sed ne troigi.