Japana imperia epoko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el K?ki )

La japana imperia jaro (皇紀 k?ki ) estas epoka sistemo multe uzita en la Japana Imperio inter 1872 kaj 1945 , sed malofte uzata depost la fino de la Dua Mondmilito . ?ia unua jaro estas la jaro kiam la mita imperiestro ?immu fondis Japanion, t.e. 660 a.K. la? la gregoria kalendaro . La jarnumeroj la? sistemo imperia populari?is aparte ?e naciismemaj japanoj, parte pro tio ke la jaroj havis pli altajn numerojn ol la? la kristana nombrado.

Pro ?ia jarcenteco, la jaro 2600 (gregorie 1940 ) estis aparte grava. Oni planis la somerajn Olimpikojn kaj Tokian Ekspozicion por tiu jaro, sed devis nuligi tiujn eventojn pro la milito en ?inio .

Post la Dua Mondmilito, Usono okupis Japanion kaj haltigis la oficialan uzadon de la jarnombrado K?ki. Nuntempe oni malofte uzas ?in.