J. J. Strossmayer, litografio de
Josef Kriehuber
, 1850
Josip Juraj STROSSMAYER
(naski?inta la
4-an de februaro
1815
en
Osijek
, mortinta la
8-an de aprilo
1905
en
đakovo
) estis romkatolika episkopo, kulturulo, teologo sed anka? influega
kroata
politikisto kaj pioniro de sudslava unui?o politika.
Lia patro originanta el
Supra A?strio
eksetlis en
Hungario
kaj edzi?is al
slavonino
. Josip Juraj frekventis la gimnazion en sia naski?urbo anta? ol studi teologion en đakovo kaj filozofion en
Budape?to
, kie li ekinteresi?is la unuan fojon pri
Iliriismo
. En 1834 li doktori?is pri filozofio kaj ordinitis sacerdoto en 1838. Inter 1838 kaj 1840 li de?oris kiel vikario en
Petrovaradin
. Jam en 1838 li kandidatis kun la permeso de la loka episkopo por ani?o al la renomita plukleriginstituto
Frintaneum
en
Vieno
kiu preparu la dis?iplojn je la komplikaj ekzamenoj por teologidoktori?o. Ekani?o sukcesis en 1840 kaj jam post kvar semestroj li doktori?is en Vieno. Tie li havis multajn kontaktojn kiuj gravis por la estonta vivo patruje.
Reveninte li i?is estro de la porpastra seminario en đakovo. En 1846 li i?is membro ?e la viena Teologia fakultato post pago de multe da mono. En 1847 li kandidatis (sen sukceso) pri profesoreco ?e la universitato de
Pe?to
kaj (sukcese) pri kaplaneco ?e la imperiestra kortegparo?ujo ?e
Hofburg
. Tio devigis onin anka? docenti pri eklezihistorio kaj eklezijuro ?e Frintaneum-akademio. ?e la
Universitato de Vieno
Strossmayer ekster tio helpe lernigadis
kanonan juron
. La de?oroj vienaj konatigis lin lar?e kaj preparis lian karieron postan.
Strossmayer-monumento en đakovo
En 1849 nomumis lin imperiestro
Francisko Jozefo
, la? propono de
Josip Jela?i?
, episkopo de đakovo, kaj en 1850 sekvis la aprobo fare de lia papa mo?to
Pio la 9-a
. En 1851 Strossmayer i?is anka?
apostola
administranto por
Serbio
. En 1857 li konstruigis porpastran seminarion en đakovo kaj samloke malfermitis anka? posinstruista klerigejo. Danke al lia enga?i?o konstruitis krome la Katedralo de đakovo. En 1859 Strossmayer subtenis la resta?radon de la Hieronimo-instituto de
Romo
.
Ekde 1860 Strossmayer sedis en la Imperiestra konsilantaro kie li favoradis monarkian federacion. Inter 1860 kaj 1873 li gvidis la Kroatian popolan partion (Hrvatska Narodna Stranka) en la hungaria landa parlamento kaj deputitis en 1861, 1865 kaj 1866 en la kroatia parlamento (Sabor). Inter 1861 kaj 1863 li gvidis la departementon de
Virovitica
. En 1866 li estris la kroatian-re?an komitaton kie li vane pledis por plibonigo de la
Kroata-hungara interkonsento
. Pro tiu malsukceso li retiri?is en 1873 el la politika?oj, ekde la 1890-aj jaroj li tute evitis aperi publike. Tamen li da?re malanta? la kulisoj agadis politike danke al renomo kaj personaj kontaktoj.
Jam kiel studento li ekinteresi?is pri Iliriismo a? Jugoslaviismo, la unui?o de ?iuj sudaj
slavoj
sub la gvido de la
Habsburgoj
. Pro tio li anka? ?atis alproksimi?on al la
Serba Ortodoksa Eklezio
kaj pledis e? por komuna liturgio por ortodoksoj kaj katolikoj. Modelis por tio la en
Dalmatio
flegita
Malnova slava rito
. Strossmayer anka? pensis pri alproksimi?o al la
Rusa Ortodoksa Eklezio
sen iu oficiala komisio fare de siaj superuloj. Li anka? kritikis, kiel
Ignaz von Dollinger
, la dogmon pri papa
neeraripovo
kiu estus barilo grava pri alproksimi?o al la ortodoksoj.
?ar la episkoplando Strossmayer tre ri?is li povis fondi multajn institutojn respektive lernejojn kaj konstruigi multe da lernejoj. Tre grava estis lia rolo ?e la fondo de la Sudslava akademio pri sciencoj kaj artoj 1866 kaj la subtenado dum la fondo de la
Universitato de Zagrebo
(1874). Helpis lin tiam lia amiko
Franjo Ra?ki
. En 1884 li postlasis siajn privatajn kolektojn al la menciita akademio kaj finance subtenis la gimnaziojn en
Osijek
,
Rijeka
,
Vara?din
,
Vinkovci
kaj
Senj
. Krome li fondis bibliotekojn, arkivejojn kaj mecenate apogis unuopulojn talentitajn.
Malgra? liberalaj kaj humanismaj ideoj sentitis anka?
kontra?judismo
?e Strossmayer, kio legeblis ekz. en la korespondado kun Franjo Ra?ki kaj
Serafino Vannutelli
. Tie li avertis pri ebla judigo de Kroatio kaj entrudi?emo de pedikoj judaj en la landon. En 1884 li malhelpis la enkondukon de geedzecoj miksitaj inter kristanoj kaj judoj. Kiam li kritikitis fare de papo kaj imperiestro pro telegramo gratula sendita en 1888 okaze de la 900-a datreveno kristani?a al la rektoro de la Vladimiro-universitato en
Moskvo
Strossmayer responsigis judojn pri ka?a fifamigo.
- Rede gegen die Unfehlbarkeit des Papstes, Linz 1871. Legebla ?e
offenbarung.de
- Der Papst und das Evangelium.
(PDF)
- Govor o nepogrje?ivosti pape na crkvenom saboru u Rimu (Rede uber die Unfehlbarkeit des Papstes, gehalten auf dem Konzil in Rom), Vukovar 1872
- Die Heiligen Cyrill und Method, cirkula letero, Vieno1881
- Korespondencija Ra?ki-Strossmayer, Zagrebo 1928?31
Strossmayer-monumento en Zagrebo de
Ivan Me?trovi?
Por Josip Juraj Strossmayer nomitis multaj konstrua?oj, stratoj kaj placoj; starigitis anka? pluraj monumentoj. En đakovo malfermitis e? muzeo en 1991. Lia bildo aperis sur po?tmarkoj kaj de
Jugoslavio
kaj de Kroatio.
Jen malkompleta listo prie:
- Memorigtabulo muntita ?e la A?gustenana pre?ejo en Vieno
- Strossmayer-katedralo en đakovo
- Strossmayer-universitato de Osijek (1975)
- strato en la historia centro de
Dubrovnik
- strato en
Sarajevo
- placo (Trg J.J. Strossmayera) kaj promenejo surmonteta (Strossmayerovo ?etali?te) en Zagrebo
- placo (Strossmayerovo nam?sti) en
Prago
-
Hole?ovice
(1925)
- strato (Strossmayerova ulica; germane:
Lange Gasse
) en Osijek, la plej longa strato en la supera urbo
- Wolfgang Benz:
Handbuch des Antisemitismus: Judenfeindschaft in Geschichte und Gegenwart
, Band 2. Personen L?Z, De Gruyter Saur, Berlin/New York, 2009,
ISBN 9783598240720
, p. 808-809
- Martin Zoller
(1965): Wollen und Wirken des kroatischen Bischofs Josip Juraj Stroßmeyer (1815?1905). Beitrage uber die politischen, kulturellen und kirchlich religiosen Bestrebungen unter dem Gesichtspunkt der nationalen und religiosen Einheit der sudslawischen Volker. Berlin, Humboldt-U., Phil. F., Diss. v. 31. Marz 1965 (Nicht f. d. Aust.). Berlin.
- Martin Zoller
(1968): Anfange der Beziehungen Josip Juraj Strossmeyers zu Russland. In: Wissenschaftliche Zeitschrift der Humboldt-Universitat zu Berlin 17 (2), p. 235?242.
- Klemens Loffler:
Joseph Georg Strossmayer
.
En:
The Catholic Encyclopedia
. Vol. 14.: Robert Appleton Company, New York 1912.
En tiu ?i artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo
Josip Juraj Strossmayer
en la germana Vikipedio.