한국   대만   중국   일본 
Josef ?midinger - Vikipedio Saltu al enhavo

Josef ?midinger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Josef ?midinger
Persona informo
Naski?o 24-an de oktobro 1801 ( 1801-10-24 )
en Strakonice
Morto 2-an de februaro 1852 ( 1852-02-02 ) (50-jara?a)
en Hostomice
?tataneco Re?lando Bohemio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo verkisto
katolika sacerdoto
pastro Redakti la valoron en Wikidata
v ? d ? r

Josef ?midinger estis ?e?a pastro ? patrioto, disvastiganto de ?e?aj libroj, fondinto de ?midinger-biblioteko en la sudbohemia urbo Strakonice , instruisto, amiko de la poeto Franti?ek Ladislav ?elakovsky kaj de Jan Vlastislav Planek . Li naski?is la 24-an de oktobro 1801 en strakonica rokoka domo, numero 55. Sur tiu loko nun staras ?e?a ?parbanko.

?midinger, filo de drapisto, vizitadis ?efan lernejon en Strakonice , gimnazion li komencis studi en la proksima urbo Pisek kaj la mezlernejan studon li finis en Prago . Tie li poste ekstudis filozofion. En la jaro 1825 li ?eestis kolizion kun metiistoj, pro kio oni lin eksigis el la universitato kaj perforte soldatigis. Tamen ? el soldatservo oni lin liberigis pro pulma malsano, kiu da?re turmentis lin. Fine li ekstudis teologion kaj la 25-an de julio 1833 li estis ordinita je pastro. Jam kiel seminariano li komencis disvastigadi ?e?ajn librojn.

Pro la malsano li rezignis la pastran vivodevon kaj instruis en strakonica ?efa lernejo. En la jaro 1833 li sensukcese strebis pri la posteno de lernejdirektoro kaj laboris kiel edukisto, unue en la familio de barono Dlouhovesky de Chanovice, en la kastelo N?m?ice , poste en vila?o Volenice kaj fine en la familio de la baronoj Veith .

En la jaro 1843 li fondis bibliotekon en Strakonice, kiu portas lian nomon ?is nun. Krom tio li fondis la vila?ajn bibliotekojn ? en Hostlovice (nun Hoslovice ) kaj N?m?ice . En aliaj lokoj li almena? subtenis kaj kura?igis homojn al establo de bibliotekoj. Ankora? en la jaro 1845 ?midinger edukis infanojn de patriota bienmastro ?afa?ik en vila?o Ta?ovice. Nur mallonge, tri jarojn, li servis kiel helpa pastro en Hostomice pod Brdy , kie li mortis la 2-an de februaro 1852 . Tie li estas entombigita.

Memorindaj agoj kaj hereda?oj [ redakti | redakti fonton ]

  • Li disvastigadis ?e?ajn librojn en kamparo kaj en la urboj de Bohemio , vendante ilin ekzemple ?e la kirkoj dum pilgrimoj kaj kermesoj. Al malri?uloj li donacis librojn senpage. Personeco de la pastro Josef ?midinger inspiris ?e?an verkiston Alois Jirasek al kreo de la pastra persono Matou? Vrba en la romano F.L.V?k .
  • De la jaro 1849 ?is 1852 li kolektis monon por konstruado de la Nacia Teatro en Prago .
  • Li ofereme laboris en Matice ?eska ( ?e?a kultura societo), kies membro li fari?is en la jaro 1832 . Li mem akiris por ?i pli ol 400 membrojn kaj kolektis pli ol 20 000 florenojn.
  • ?midinger en sia testamento ne forgesis la naski?urbon Strakonice kaj ties civitanojn. Ekzemple al strakonica biblioteko kaj almozulejo kun malsanulejo li testamentis po 1000 florenoj , por la ?e?a Muzeo 200 florenojn kaj por Matice ?eska 1000 florenojn. Li sume testamentis 6 930 ar?entajn florenojn por religiaj kaj patriotaj celoj.

Literaturo [ redakti | redakti fonton ]

  • Mgr. Jan Olejnik, PhDr. Ivana ?ihova, Irena Vesela: Strakonicka zastaveni Franti?ka Ladislava ?elakovskeho , Strakonice: Muzeo de meza Otavio, 1999.
  • Vaclav Kaplicky: Za?ata p?st , Praha: ?eskoslovensky spisovatel, 1959.

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.