Jose de Sousa SARAMAGO
(naski?is la
16-an de novembro
,
1922
, mortis la
18-an de junio
,
2010
) estis
portugala
verkisto
,
tradukisto
kaj
literaturkritikisto
.
En 1998 la
Nobel-premio pri literaturo
kronis lian karieron: neniu verkisto portugallingva anta?e ricevis tiun distingon. ?is hodia? li estas la unusola portugallingva a?toro gajninta literaturan Nobel-premion.
Jose Saramago naski?is en la
freguesia
Azinhaga, municipo
Golega
,
Portugalio
. Li laboris kiel ?urnalisto en pluraj gazetoj, inter ili
Diario de Noticias
, kie li estis ?ef-redaktoro. Poste li iris kaj restis en la insulo
Lanzarote
, en la
Kanariaj Insuloj
,
Hispanio
. Li estas unu el la plej legitaj kaj tradukitaj portugalaj verkistoj. En 1991 li gajnis la "Grandan Premion" de la Portugala Verkist-Asocio, danke al la romano
O Evangelho Segundo Jesus Cristo
(la Evangelio la?
Jesuo Kristo
), kaj la "
Premion
Camoes" en 1996 por sia tuta verkaro.
Li ofte opiniis pri politiko en Portugalio kaj Hispanio la?
komunisma
vidpunkto, kaj estis fama
iberisto
.
Li naski?is en malri?a familio de kamparaj laboristoj, ne povis studenti?i, sed fari?is metallaboristo. La nomo “Saramago”, kiun oni almetis al lia nomoregistro, fakte ne estis familia nomo, sed la nomo de arbusto ordinara en la regiono, kie li naski?is. Li malfrue alfabeti?is sed tuj fari?is avida leganto. Liaj soci-politikaj ideoj kondukis lin al
komunismo
kaj
ateismo
, kio alportis al li multajn kritikojn kaj atakojn. Inter aliaj a?dacaj ideoj, li proponis du novajn alineojn al la
Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj
: la rajtojn je
disidenteco
kaj
herezo
.
La lastajn jarojn de sia vivo li pasigis en
Lanzarote
, unu el la
Kanariaj Insuloj
, kune kun sia dua edzino, Pilar del Rio.
La Fonda?o Jose Saramago, en
Lisbono
, aktive konservas la memoron kaj intelektan hereda?on de tiu granda verkisto, kaj sin dedi?as al la defendo de homaj rajtoj kaj de la
naturmedio
. Tie trovi?as impona ekspozicio de libroj de tiu a?toro tradukitaj al multaj lingvoj.
Liaj verkoj estas realismaj, kun sociaj, politikaj, religiaj kritikoj. Al tio aldoni?as elementoj de la tiel nomata
fantasta realismo
kaj radikala defendo de humanismo. Saramago emas skribi longajn frazojn kaj uzas
interpunkcion
, kiun multaj emas pensi mal?usta. Li ne uzas
citilojn
por distingi
dialogon
(origine la komenco de la novaj frazoj distingi?as per la
majusklo
; Multaj el liaj "frazoj" povas esti pa?o a? pli longaj, kaj liaj
alineoj
kongruas la?longe al ?apitroj en la verkoj de aliaj verkistoj, ?ar li emas uzi
komon
, kie aliaj verkistoj uzus
punkton
. La
intrigo
en liaj libroj estas ?ar?ita de konsekvencoj kaj subintrigoj, multaj roluloj kaj rapidaj transiroj preter la nuntempo kaj reen. ?io ?i postulas de la leganto
koncentri?on
,
atenton
kaj grandan partoprenon.
Saramago ofte prezentas
subfosan
vidpunkton pri historiaj eventoj. En siaj verkoj (ekzemple en sia libro "
La Evangelio la? Jesuo
") li provas emfazi la homan faktoron en historiaj eventoj, anstata? prezenti la akceptitan kaj oficialan historian intrigon. Iuj el liaj verkoj povas aperi kiel
alegorioj
en iuj kuntekstoj. Tiu estis la plej polemika el liaj verkoj; pro ?i li ricevis multajn kritikojn kaj e? iom da persekuto.
En lia libro
La Sie?o al Lisbono
, la intrigo alternas inter la nuntempo kaj la konkero de islama Lisbono fare de la kristana armeo, unu el la plej gravaj eventoj de la
Rekonkero
(portugale Reconquista) kaj fonda evento en la historio de
Portugalio
. La la dudeka-jarcenta ?efrolulo de la libro havas tre miksitan senton pri ?i tiu evento: Unuflanke li estas portugalo, membro de la multjarcenta kristana portugala kulturo (kvankam ne aparte religia en si mem) kaj konscia pri la fakto, ke se ne estus la konkero de islama Lisbono kaj ?ia portugala ?efurbo, la portugala nacio tute ne esti?us.
Aliflanke, kiel filo de Lisbono - kaj precipe membro de la malnova urbo Lisbono, kiu ekzistis en la islama periodo kaj multaj el ?iaj stratoj apena? ?an?i?is ?is hodia? - li sentis fortan simpation al la islama urbo de Lisbono, kiun estis trudita de kristana armeo per longda?ra sie?o, en kiu la lo?antaro malsatis al morto kaj estis devigitaj man?i hundan viandon, kaj kun la falo de la urbo estis celo por masakro de la okupinta armeo. La libro malfermi?as per priskribo de la levi?o de la
muezino
sur la
spajro
de la Lisbona Moskeo por alvoki kredantojn al
pre?o
, kiam poste estas menciite, ke la kristanaj okupantoj plenigis la
moskeon
per la korpoj de lisbonaj lo?antoj kiuj estis bu?itaj, kaj poste turnis ?in en
kristanan pre?ejon
.
En postaj partoj, granda parto de la intrigo estas prezentita la? la vidpunkto de soldato en la kristana armeo kiu sie?as sur Lisbono, kiu estas prezentita kiel iom pozitiva rolulo kaj ne precipe sangavida. La soldato portas, kaj ne hazarde, araban nomon, kio implicas, ke li mem apartenas al islama familio, kiu konverti?is al kristanismo (same kiel multaj kristanoj konverti?is al Islamo kun la alveno de la islamaj okupantoj jarcentojn anta?e). Farante tion, Saramago provas esprimi la sencon de historia kontinueco en la lo?antaro lo?anta sur la teritorio de la nuna Portugalio, malgra? la diferencoj en religio kaj sangaj militoj inter kristanoj kaj islamanoj.
Jen unu el liaj plej konataj kaj kortu?aj tekstoj liaj:
Letero al Josefa, mia avino
[1]
Vi estas na?dekjara. Vi estas maljuna, dolorplena. Vi diras al mi, ke vi estis la plej bela junulino en via tempo ? kaj mi konsentas. Vi ne scipovas legi. Vi havas krudajn, misformajn manojn, korkecajn piedojn. Vi portadis sur la kapo tunojn da herboresta?oj kaj ligno, lagojn da akvo.
Vi vidis la sunlevi?on ?iutage. El la tuta pano, kiun vi knedis, oni povus fari universalan bankedon. Vi vartis homojn kaj brutojn, vi metis porkidojn en vian propran liton, kiam malvarmo minacis frostigi ilin. Vi rakontis al mi rakontojn pri luphomoj kaj fantomoj, malnovajn familiajn aferojn, unu mortokrimon. Klinko en via domo, flamo en via kameno ? sep fojojn vi gravedi?is, sep fojojn vi naskis.
Vi nenion scias pri la mondo. Vi komprenas nek la politikon, nek la ekonomion, nek la literaturon, nek la filozofion, nek la religion. Vi heredis kelkajn centojn da praktikaj vortoj, ian elementan vortareton. Per tio vi vivis kaj plu vivas. Vi estas sentema pri katastrofoj kaj anka? pri surstrataj okaza?oj, pri edzini?oj de princinoj kaj pri la ?telo de kunikloj de najbarino. Vi havas grandajn malamojn pro kialoj, kiujn vi jam forgesis, grandaj grava?oj, kiuj sidas sur nenio. Vi vivas. Por vi, la vorto Vjetnamujo estas nur ia barbara sona?o, kiu ne kongruas kun via vivareo, kies radiuso mezuras unu mejlon kaj duonon. Pri malsato vi iom scias: vi jam vidis nigran flagon starigitan sur turo de pre?ejo. (?u vi tion rakontis al mi, a? mi son?is, ke vi tion rakontis?)
Vi portas kun vi vian etan kokonon da interesoj. Kaj tamen vi havas la okulojn helaj kaj vi estas gaja. Via rido estas kvaza? raketo kolora. Mi neniam vidis homon, kiu ridis kiel vi. Mi estas anta? vi, kaj mi ne komprenas. Mi estas el via karno kaj el via sango, sed mi ne komprenas. Vi venis sur ?i tiun mondon kaj ne klopodis ekscii, kio estas la mondo. Vi alvenas al la fino de la vivo, kaj la mondo ankora? estas por vi tio, kio ?i estis, kiam vi naski?is: ia demando, ia neatingebla mistero, io, kio ne estas parto de via hereda?o: kvincent vortoj, unu domkorto, kiun oni ?irka?iras dum kvin minutoj, unu domo kun tegmento sur lignostangoj kaj argila planko. Mi premas vian kalan manon, mi tu?as per mia mano vian sulkoplenan viza?on kaj viajn blankajn harojn, iom rompitajn pro la pezo de portado ? kaj mi plu ne komprenas. Vi estis bela, vi diras, kaj mi bone vidas, ke vi estas inteligenta. Kial do oni for?telis de vi la mondon? Kiu pri?telis vin? Sed pri tio eble mi komprenas, kaj mi povus diri al vi kiel, kial, kaj kiam, se mi scius elekti inter miaj multenombraj vortoj tiujn, kiujn vi povus kompreni. Jam ne valoras la penon. La mondo plu ekzistos sen vi ? kaj sen mi. Ni ne sukcesos diri unu al la alia tion, kio estas plej grava. ?u efektive ne? Mi ne sukcesos, ?ar miaj vortoj ne estas la viaj, la mondo, kiun vi meritas. Mi restas kun ?i tiu kulpo, pri kiu vi tamen ne akuzas min ? kaj jen tio estas e? pli malbona. Sed kial, avino, kial vi sidas sur la sojlo de via pordo, kiu malfermi?is al la grandega, stelplena nokto, al la ?ielo, pri kiu vi preska? nenion scias, kaj en kiu vi neniam voja?os, al la silento de kampoj kaj de fantomecaj arboj, kaj vi diras, kun la trankvila sereneco de viaj na?dek jaroj kaj la fajro de via neniam perdita adoleskeco: “La mondo estas tiel bela, kaj mi beda?ras, ke mi mortos!”
Jen kion mi ne komprenas ? sed ne vi kulpas pri tio.
- Terra do pecado
(
Peko-tero
- romano, 1947; 2-a eldono, 1997);
- Os poemas possiveis
(
La eblaj poemoj
- poezio, 1966);
- Provavelmente alegria
(
Eble ?ojo
, 1970);
- Deste mundo e do outro
(
Pri ?i-mondo kaj la alia
, 1971);
- A bagagem do viajante
(
La valizo de la voja?anto
, 1973);
- As opinioes que o DL teve
(
La opinioj kiujn DL Havis
, 1974);
- O ano de 1993
(
La jaro 1993
, 1975);
- Os apontamentos
(
La notoj
, 1976);
- Manual de pintura e caligrafia
(
Manlibro pri pentrarto kaj skribdesegnarto
, 1977);
- Objecto quase
(
Objekto preska?a
, 1978);
- Poetica dos cinco sentidos
(
La poetiko de la kvin sensoj
, 1979);
- A noite
(
La nokto
- teatra?o, 1979);
- Levantado do chao
(
Elstari?ita el la planko
, 1980);
- Que farei com este livro?
(
Kion mi faros pri ?i tiu libro?
- teatra?o, 1980);
- Viagem a Portugal
(
Voja?o al Portugalio
, 1981);
- Memorial do convento
(
Memoraro de la konvento
- romano, 1982);
- O ano da morte de Ricardo Reis
(
La jaro de la morto de Ricardo Reis
- romano, 1984);
- A jangada de pedra
(
La ?ton-floso
- romano, 1986);
- A segunda vida de Francisco de Assis
(
La dua vivo de Francisko de Asiso
, 1987);
- Historia do cerco de Lisboa
(
Historio de la sie?o de Lisbono
- romano, 1989);
- O evangelho segundo Jesus Cristo
(
la evangelio la? Jesu-Kristo
- romano, 1991);
- In nomine dei
(teatra?o, 1993);
- Cadernos de Lanzarote
(
Kajeroj de Lanzarote
1994, taglibro 1);
- Cadernos de Lanzarote
(1995, taglibro 2);
- Ensaio sobre a cegueira
(
Eseo pri la blindo
, 1995);
- Cadernos de Lanzarote
(1996, taglibro 3);
- Cadernos de Lanzarote
(1997, taglibro 4);
- Todos os nomes
(
?iuj nomoj
1997);
- Cadernos de Lanzarote
(1998, taglibro 5);
- O conto da ilha desconhecida
(
La novelo pri la nekonata insulo
, 1999);
- Discursos de Estocolmo
(
Diskursoj el Stokholmo
, 1999);
- A caverna
(
La kaverno
, 2000);
- A maior flor do mundo
(
La plej granda floro en la mondo
, 2001);
- O homem duplicado
(
La duobligita homo
, 2002).
- Ensaio sobre a lucidez
(
Eseo pri la lucideco
, 2004).
- As intermitencias da morte
(
La intermitoj de la morto
, 2005).
- A viagem do elefante
(La voja?o de la elefanto, 2008)
- Cain
(2009)
- Memorlibro pri la konvento
(unua ?apitro). Trad.
Goncalo Neves
. En
Fonto
20, 2000: n-ro 232, p. 3-7.
- Rakonto pri Nekonata Insulo
. Trad.
Paulo Sergio Viana
. Chapeco: Fonto, 2006. 2-a eld. 2016.
- Goncalo Neves
:
?parvorta notico pri cindri?inta nobelo: Jose Saramago (1922-2010)
,
Beletra Almanako
,
8
, Mondial, Novjorko, Junio 2010. Pa?oj 115-116.