한국   대만   중국   일본 
Jose Marti - Vikipedio Saltu al enhavo

Jose Marti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jose Marti
Persona informo
Naski?o 28-an de januaro 1853 ( 1853-01-28 )
en Havano , ?eneralkapitanlando Kubo,   Hispana Imperio
Morto 19-an de majo 1895 ( 1895-05-19 ) (42-jara?a)
en Oriente Province
Mortis per Mortis en batalo Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj hispana vd
?tataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Zaragozo Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Kuba A?tentika Revolucia Partio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo José Martí
Familio
Patrino Leonor Perez Cabrera (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Maria del Carmen de Zayas-Bazan e Hidalgo (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Jose Francisco Marti Zayas Bazan (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo muschacho vd
Okupo lingvisto
politikisto
eseisto
?urnalisto
pentristo
militisto
verkisto
tradukisto
poeto
revoluciulo Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Ismaelillo ?
Simple verses ?
Nuestra America vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v ? d ? r

Jose MARTI a? Jose Julian Marti Perez (naski?is la 28-an de januaro 1853 en Havano , mortis la 19-an de majo 1895 en Dos Rios) estis fama kuba politikisto , ?urnalisto , filozofo , poeto , verkisto enkadrita en la movado Modernismo , ?urnalisto kaj nacia heroo . Li batalis pro la sendependeco de sia patrujo.

Oma?a?o por Marti ?e "Placo de la Revolucio", Havano , Kubo

Marti komencis jam tre juna batali por la sendependeco de Kubo disde hispana dominado. Li ekzili?is kaj studis en Hispanio, kaj anka? tie propagandis kontra? la malbonaj agadoj de la tiama hispana registaro. Li poste lo?is en Francio kaj diversaj landoj de Sudameriko . Li muntis sian bazon en Usono , sed samtempe oponi?is al ajna partopreno de la usona registaro en la milito, timante la enmiksi?on de tiu lando en la posta historio de la insulo . Li mortis dum la sendependiga batalo kontra? la hispana armeo. La internacia flughaveno de Havano estas nomata la? li.

Vivo [ redakti | redakti fonton ]

Li naski?is la 28-a de januaro 1853 , filo de gehispanoj valencia Mariano Marti kaj kanarianino Leonor Perez. Jam kiam li estis nur 16-jara skribis revolucian leteron kaj nomis perfidulo amikon kiu soldati?is ?e hispana armeo. Li estis kondamnita je 6 jaroj de mallibero, sed oni ?an?is tion kontra? ekzilo al Hispanio, kie kontaktis kun aliaj sendependuloj kubaj kaj hispanaj verkistoj kaj intelektuloj liberalaj. En Hispanio li studis Juron, Filozofion kaj Beletron , kion li finis en 1874 .

Anta? reveni al Ameriko , li voja?is al Francio kaj Britio . En Parizo estis tiam la kerno de la tutmondaj kulturo kaj arto . Tie li konati?is kun la bazo de la poezia spirito, kion li poste disvolvi?os. En 1875 eklo?is en Meksiko, kien li alportis sian hispanan kulturon kaj sian e?ropan poeziemon; tie li anka? eniris en fervora etoso literatura, ?urnalisma kaj politika. Post portempa lo?i?o en Gvatemalo , kie li spertis aman historion, revenis en Meksiko, kie li geedzi?is kun kubanino Carmen Zayas Bazan.

Post amnistio li revenis en Kubon kaj en Havano plu denoncis la hispanan subpremadon. Li estis denove ekzilita en Hispanio de kie li transloki?is en 1880 en Usono (Novjorko), kie li lo?os pli ol jardeko. De tie li veturos multe tra granda parto de sudamerikaj landoj kaj ekredaktoros por ?urnaloj usonaj, venezuelaj, bonaeraj kaj meksikaj. Dum tiu agado li estis pli kaj pli sendependulo kaj en 1895 li malferme ali?is la partion de la milito kontra? Hispanio.

Li anta?e multe studis kaj interesi?is pri la anta?aj ribeli?oj kaj ?efe pri la Dekjara Milito (Kubo) . Dum la usona ekzilo plifortigis sian politikan bazon kaj vigligis la aktivecon de la ekzilitaj grupoj ?efe de negravuloj, tabakistoj, ktp., kaj inter ili fondis en Florido la PRC (Kuba Revolucia Partio), kiu celis sendependigon de Kubo, haltigon de usona ekspansiemo kaj helpo al simila disvolvi?o en Portoriko. Post tiu fondigo li kuni?is en sudorienta parto de Kubo kun la insurekciuloj. La 25-an de marto de 1895 , Jose Marti publikigis la Manifeston de Montecristi, por la sendependeco de Kubo, kaj post kelkaj tagoj li eniris la insulon kun kelkaj soldatoj, por komenci la militon. Li mortis en batalo la sekvan monaton en Dos Rios la 19an de majo 1895, tri jarojn anta? la definitiva malvenko de tiu armeo kaj la sendependigo de Kubo, do li ne povis vidi la postan sukceson de siaj klopodoj. Li estas enterigita en Santiago de Cuba .

Politika verkaro [ redakti | redakti fonton ]

Monumento al Jose Marti en Esposizione Universale Roma , Romo ).
Monumento al Jose Marti en Meksikurbo .
Monumento al Jose Marti en Cienfuegos ( Kubo ).
Monumento al Jose Marti en Centra Parko de Nov-Jorko .
Monumento al Jose Marti en Ybor City ( Tampa , Florido).
Monumento al Marti en Kadizo ( Espana ).
Monumento al Jose Marti en Sofio ( Bulgario ).

La politika idearo de Marti bazi?as sur lia amo al Kubo kaj precizi?as je tri mejlo?tonoj: amo al la libereco -tipa de 19-jarcenta intelektularo-, sendependo de Kubo kaj starigo de ?tato kiu fratece kunigu la malsimilegajn tavolojn de la kuba popolo -etnaj, sociaj, ekonomiaj, ktp.-. Ene de tiuj tavoloj eniras anka? la hispanajn lo?antojn en Kubo. Oni ne forgesu, ke li mem havis hispanajn gepatrojn kaj lo?is en Hispanio multajn jarojn; krome li rilati?is kaj amiki?is kun multaj hispanoj. Lia lukto estis ne kontra? hispanoj a? e? Hispanio mem sed kontra? la registaj kaj armeaj tavoloj kie ka?i?is la plej reakciaj sektoroj de la hispana socio, ?efe tiuj kiuj malpermesis la socipolitikan -kaj ekonomian- propran disvolvi?on de la tiama kuba socio.

Tiu idearo aperas longe kaj detale en multaj volumoj de lia kompleta verkaro, ?ar li multege verkis kiel ?urnalaj artikoloj, sed anka? kiel prelegoj a? e? kiel privataj a? ne tiom privataj leteroj. Unu el la plej interesaj nova?oj de tia verkaro estas la intereso pro la malri?aj kamparanoj -guajiro [gua?Iro a? guaHIro, la? la amerika prononcmaniero]- kaj la klopodoj integrigi ilin en la entrepreno de sendependigo kaj fondigo de novaj socio kaj ?tato.

Tre konata -e? en Esperantio- estas la refreno “Guantanamera, guajira guantanamera” a? “Kamparanino, guajira kamparanino” kun kiu oni kantas faman poemon de Marti:

“Yo soy un hombre sincero de donde crece la palma Y antes de morir yo quiero echar mis versos del alma”

Tio estas: “Mi estas sincera homo de kie kreskas la palmo kaj anta? morti mi volas forpeli miajn versojn el mia animo”.

Alia eco de lia politika verkaro estas la intereso por nigruloj a? pli bone dirite por la konsidero de Kubo kaj ties socio kiel vera miksi?o kaj frateco inter ?iuj etnaj tavoloj kaj ?efe blankuloj, nigruloj kaj miksrasuloj. Pro tio ?io li vere estis ?is nun konsiderata kiel la plej kubeca heroo e? super Che [?e] kaj Castro [KAStro] kiuj estas herooj nur por kastrismaj kubanoj sed ne por tiuj kontra?kastrismaj, por kiuj Marti ja vere estas la plej grava kuba heroo same kiel por tiuj anta?e menciataj.

Sed ne nur pro Kubo li interesi?is, sed anka? pri la tuta Hispanameriko kaj ?efe pri multaj hispanamerikaj landoj, kiel Meksiko, kie li lo?is kaj verkis preska? du jarojn. La estonto de tiuj landoj estas komuna kaj dependas de ties komuna lingvo kaj kulturdeveno hispanaj. Tiu estonto estas minacata de la ?iopova najbaro Usono kiu jam eniris ?efe en Centrameriko por “protekti” siajn interesojn. Marti avertas klare pri tiu minaco kiu dekkvin jarojn poste estos ripetita de sia samstilano modernisma nikaragvano Ruben Dario en lia poemo “Al Roosevelt” kaj aliaj venontaj artistoj kaj intelektuloj.

Anka? Usono estas ?efa temo de lia proza verkaro, ?ar anka? tie li lo?is multajn jarojn. Li verkis e? plie pri Usono ol pri Sudameriko. Li interesi?is pri politiko, sed anka? pri sociaj kaj kulturaj temoj, foje traktataj ekde pure literaturaj vidpunktoj.

Kiam li verkas pri E?ropo, interesi?as pri Hispanio -hispana problemaro kaj kolonia temo-, Francio kaj Italio, sed kiam li verkas pri e?ropa literaturo, li interesi?as unue pri la tiamaj literaturoj franca kaj brita, ?ar li konsideris ilin pli indaj kaj bonkvalitaj, kaj nur due pri la hispana literaturo.

Estas menciinda anka? la fakto, ke kelkaj el tiuj artikoloj estis verkataj siatempe originale france a? angle kaj ne nur hispane.

Romano [ redakti | redakti fonton ]

Krom kelkaj klopodoj kaj porinfanaj rakontoj la plej interesa ero de la rakonta verkaro de Marti estas lia romano Amistad funesta (Fatala amikeco) kiu prezentas eble tro romantisman kaj dramecan historion -?aluza Lucia kontra? sia amikino Sol- sed per tre moderna kaj modernisma stilo impresionisma de franca deveno -?ardenoj, beleco virina, festoj, ekskurso al la kamparo, ktp.-. ?i tie kritikistoj vidas kiel franca stilo “art nouveau” (novarto) ameriki?as kaj hispanlingvi?as por ke aliaj postaj verkistoj kiel nikaragvano Ruben Dario, kolombianoj, ktp., kreu la novan stilon kaj literaturan skolon nome modernismo.

En tiu plibeligo de la realo la superri?a naturo de Kubo kaj Ameriko ludas gravan rolon. Tiele arboj, floroj, bestaro, geografiaj ebena?oj kaj malaltebena?oj donas fruktodonan grundon al verkisto modernisma. La beleco virina partoprenas kompreneble tiun artan plibeligon de la realo, ekde la signifaj nomoj kiel Lucia (?irka? Lumo) kaj Sol (Suno) ?is la nuanca sentoludo kiu disvolvi?as inter ili. Lucia miras Sol kaj ?efe ?aluzegas pri ?i, kio ka?zos surprizan finon, sed Sol amiki?as je Lucia kiel je aliaj, ?ar ?iuj ?irka?iras ?in kiel la sunon.

Anka? en parto de sia esearo Marti pristudas tiun sian plibeligon stilisman. El ?i naski?os gravega hispanlingva literatura skolo modernismo.

Teatro [ redakti | redakti fonton ]

Abdala estis lia unua teatra?o ?ajne de kiam li estis ankora? nur 16jara. Temas pri historia temo de heroo patrujeca en neekzistanta lando kiu povus anka? esti konsiderata Kubo. ?i estis verkita poezie la? tiama kutimo.

Adultera (Adultulino) estas proza dramo verkita kiam li estis ankora? 20jara. ?i prezentas kvaron da roluloj kiuj disvolvigas multegajn malsimilajn interrilatojn: la virino Fleisch (karno a? viando, en la germana) estas allogata de la kromamanto, sed ne malamas a? mal?atas sian propran edzon. La kromamanto Possermann (malica viro) estas kompreneble malamata de la edzo Grossermann (la grava viro) sed anka? de lia amiko Guttermann (la bona viro) kiu kompreneble helpas la edzon sed anka? bone rilatas kun la edzino. Tia teatra?o estas miksa?o de kvaza? romantisma temo kun realisma parolo.

Anka? versa estas Amor con amor se paga (Amo pagendas ame) kie oni prezentas la temon de la teatro ene de la teatro, tio estas la roluloj rolas aliajn rolojn. Fine Patria y libertad (Patrujo kaj libereco) temas -denove verse- pri sendependigo de Gvatemalo, sed oni povas anka? malanta? tio supozi tiun de Kubo.

Poezio [ redakti | redakti fonton ]

La graveco de la poezia produktado de Marti duoblas, ?ar krom la valoro de la propraj verkoj mem ku?as la fakto, ke tiu verkaro helpos kaj instigos postajn poetojn skoli?i ?irka? tiu nova stilo modernisma.

Elstaras inter liaj poeziaj libroj Versos libres (Liberaj versoj) ?ar tie eblas ?ui la istecon konstrui artegajn versa?ojn, per sono kaj permuzike. La propra a?toro konsideris, ke tie li enmetis pli da kreativa energio. Tamen tiu libro ne publiki?os ?is jaroj post lia morto, nome en 1913.

Interesa verko estas anka? Ismaelillo , facila poemaro komponita ?irka? la naski?o de lia filo. Anka? Versos sencillos (Simpla versaro) uzas pli facilan poemostilon, ?i tie pri la sudamerika temo.

Verkaro [ redakti | redakti fonton ]

Memorejo de Jose Marti.
  • Abdala , 1869.
  • Adultera (Adultulino), 1874.
  • Amor con amor se paga (Amo pagendas ame), 1875.
  • Versos libres (Liberaj versoj), 1882.
  • Ismaelillo , 1882.
  • Amistad funesta (Fatala amikeco), 1885.
  • Versos sencillos (Simpla versaro), 1891.

En Esperanto aperis [ redakti | redakti fonton ]

Nia Ameriko . El la hispana trad. Orlando E. Raola . - Berkeley, Calif.: Pensema Publ. Comp., 1996. - 35 p. ISBN 1-882251-18-1

Jose Marti - de kie kreskas la palmo . Maritza Gutierrez . - MAS. Embres-et-Castelmaure, 2010. 49 p. Eseo pri la verkisto kun specimenaj tekstoj esperantigitaj. ISBN 9782918300281

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]