El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jolanta VAN HOLSTEIN
, fra?lina nomo
Jolanta U?LIS
(naski?is en
Slupsko
) estas
pola
tradukisto
kaj
esperantisto
. En 1990 ?i translo?i?is al la
nederlanda
vila?o
Naaldwijk
.
[1]
Van Holstein studis
hortikulturon
en la
Universitato Adam Mickiewicz
en
Poznano
. Denaske ?i parolas la polan, sed ?i anka? regas la
anglan
,
Esperanton
, la
germanan
, la
nederlandan
kaj la
rusan
.
En 2011 Van Holstein establis propran traduk-entreprenon
Multi Modis Taalservice
, kiu ofertas tradukservojn el la
nederlanda lingvo
en la
polan
kaj la
rusan lingvojn
. La entrepreno anka? ofertas lingvan subtenon kaj konsultservon por nederlandaj entreprenistoj.
[2]
?i kunlaboras siaprofesie kun hortikulturistoj kaj grandaj eksport-entreprenoj situantaj ?e la flor-a?kcio
Flora Holland
en Naaldwijk.
[3]
Van Holstein esperantisti?is en la jaro 1981. Dum la Jubilea
Universala Kongreso de 1987
en
Varsovio
?i estis volontulino.
Ekde la jaro 1988 ?is la jaro 1990, kiam ?i transloki?is al
Nederlando
, ?i estis prezidantino de la
Esperanto-klubo
en sia pola naski?urbo Slupsko. Depost la jaro 2013 ?i estas estraranino kaj sekretario de
Internacia Esperanto-Instituto
en
Hago
.
[4]