John Rabe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Rabe
Persona informo
Naski?o 23-an de novembro 1882 ( 1882-11-23 )
en Hamburgo
Morto 5-an de januaro 1950 ( 1950-01-05 ) (67-jara?a)
en Berlino
Mortokialo apopleksio
Tombo Kaiser Wilhelm Memorial Cemetery
Lingvoj germana
?tataneco Germanio
Parencoj Thomas Rabe
Okupo
Okupo entreprenisto
v ? d ? r
La domo de John Rabe en Nankino

John H.D. Rabe (nask. 23-an de novembro 1882 en Hamburg ; mortis 5-an de januaro 1950 ) estis germana komercisto, kiu estis nomata pro siaj humanitaraj helpoj dum la ?ina-japana milito anka? kiel ? Oskar Schindler de ?inio“ kaj la germana Buddho (fare de la ?inoj).

Rabe establis dum la Masakro de Nankingo de 1937/38 protektan zonon de ?. 2 x 2 km, por protekti, savi ?inajn lo?antojn kontra? la japanaj soldatoj. Tiel li savis vivon de plur-dekmil ?inoj (kelkaj fontoj parolas pri 200.000).

En la protekta zono, li pendigis hokkrucan flagon, por ke la japanaj pilotoj ne bombardu la domojn.

Biografio [ redakti | redakti fonton ]

Rabe naski?is en 1882 en marista familio, en Hamburg. Li eklaboris en eksport-kompanio en Hamburgo. Ekde 1903 li laboris en angla kompanio en Mocambique, Afriko. En 1908 li translo?i?is al ?anhajo en ?inio por modernigi la elektran kaj komunikan sistemon de la imperio. Ekde 1911 ?is 1938 laboris li tie ?e Siemens China Co ., filio de Siemens-koncerno . Ekde 1931 Rabe estis reprezentanto de sia firmao en Nankino . Li translokigis la firmaon al Nankino en 1931. Li parolis flue la ?inan lingvon kaj tiel havis bonajn kontaktojn al la ?ina registaro.

Savinto de ?inoj [ redakti | redakti fonton ]

Post kiam la japanoj konkeris la urbon kelkajn monatojn post komenco de la dua japana-?ina milito ( 12-an de decembro 1937 ), la soldatoj amase murdis, perfortis, ekzekutis en la urbo.

La restintaj eksterlandanoj de la urbo provis helpi la ?inojn kaj ekkonstruis la protektan zonon. John Rabe estis elektita prezidanto de la internacia komitato, ?ar oni esperis, ke lia germaneco kaj aneco en la nazia partio NSDAP povas influi la japanajn oficirojn (sed tio nur parte efikis). En la protekta zono kolekti?is 250.000 homoj sur 4 km².

En Germanio denove [ redakti | redakti fonton ]

Post kiam en februaro de 1938 Siemens China Co Nankino forlasis, Rabe faris prelegojn en Berlin kaj tio altiris la atenton pri kruela?oj de la japana armeo. Kiam li sian raporton sendis al Adolf Hitler , li estis arestita fare de Gestapo . Li estis liberigita, ?ar li transdonis la dokumentojn, fotojn. Li retirite vivis ?is fino de la milito.

?ar li suferis longtempe je diabeto, tiu aresto pli-malbonigis lian sanon. Li mortis la 5-an de januaro 1950 je apopleksio . Li vivis postmilite en granda malri?eco, ?ar Siemens ne pagis lian pensionon. Lin apogis emigrintaj, savitaj ?inoj.

Postmilite [ redakti | redakti fonton ]

Post la milito, la britoj unue rifuzis lian sennaziigon, tio okazis nur poste ?e apelacia instanco.

En decembro de 1996 , oni publikigis la detalan taglibron de Rabe pri la Nankino-masakro, kiu validas kiel elstara historia fonto .

En 1997 oni transliveris tombo?tonon de Rabe el Berlino al memorloko en Nankino.

La taglibro, memuaroj [ redakti | redakti fonton ]

Li skribis, kolektis 1200 pa?ojn dum kaj pri la masakro, fotis la misagojn.

Oni jam tute forgesis lin, kiam nepino de travivanto, Iris Chang - naski?inta en Usono - aperigis libron pri la masakro en 1997. Dum la verkado ser?is ?i filinon de Rabe, kiu e? ne sciis, kiel gravaj historiaj dokumentoj trovi?as en la patra hereda?o. La libro de Chang kaj la taglibro de Rabe (aperinta unu jaron poste) alportis por ili amba? mondfamon. Oni tradukis la librojn al la japana kaj ?ina. En la japana aperis nur korektita versio de la Rabe-taglibro (ne aperis la plej kruelaj agoj).

Anekdoto, memorejoj [ redakti | redakti fonton ]

Dum interparolo kun japanoj, iu japana generalo minace demandis: kial li ne veturas hejmen, kial li protektas la ?inojn? Li onidire respondis, ke se li estus vivinta en Japanio 30 jarojn, nun protektus la japanojn. Tiu kura?o donis al li moralan kapitalon, ke oni e? tiam ne tu?is lin, kiam li ta?zis (skue fortiris) japanan soldaton seksatencantan je ?ina virino.

  • John-Rabe-domo en Nankino: La lo?domo de la familio, kie John Rabe protektis 600 ?inajn civilistojn, fari?is muzeo kaj centro por internacia renkonto kaj esploro pri paco kaj repaci?o. [1]
  • John Rabe Communication Centre Heidelberg: paccentro memore al John Rabe, fondita de lia nepo Thomas Rabe, kiu aparte alstrebas proksimigon kaj repacigon inter ?inoj kaj japanoj

Filmo [ redakti | redakti fonton ]

En 2009 Oskaro -premiita re?isoro Florian Gallenberger faris filmon pri John Rabe , kiu estis la?de akceptita dum Berlinale kaj nomumita kiel kandidato por la plej presti?a germana filmpremio ( Deutscher Filmpreis ) 2009.

Literaturo [ redakti | redakti fonton ]

  • Iris Chang: Die Vergewaltigung von Nanking. Das Massaker in der chinesischen Hauptsstadt am Vorabend des Zweiten Weltkriegs , Munchen, 1999
  • Erwin Wickert (eldonisto):
    • John Rabe. Der gute Deutsche von Nanking , Deutsche Verlags-Anstalt, Stuttgart. ISBN 3-421-05098-8 Stuttgart ( La bona germano de Nankino , taglibro de Rabe)
    • The Good German of Nanking: The Diaries of John Rabe , Knopf. (1998). ISBN 0-375-40211-X (anglen tradukita)

Notoj, referencoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. Pri la nova muzeo, ina?gurita en oktobro 2006, raportas interretradio National Public Radio [1]

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]