한국   대만   중국   일본 
John D. Rockefeller - Vikipedio Saltu al enhavo

John D. Rockefeller

El Vikipedio, la libera enciklopedio


John D. Rockefeller
Persona informo
Naskonomo John Davison Rockefeller
Naski?o 8-an de julio 1839 ( 1839-07-08 )
en Richford
Morto 23-an de majo 1937 ( 1937-05-23 ) (97-jara?a)
en Ormond Beach
Mortokialo Arteriosclerotic heart disease (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Tombo Lake View Cemetery (en) Traduki 41° 30′ 40″ Nordo 81° 35′ 28″ Okcidento  /  41.511 °N, 81.591 °U  / 41.511; -81.591 (mapo) Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj angla
Lo?loko Klevlando
?tataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Chancellor University (en) Traduki
Bryant & Stratton College (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro William Avery Rockefeller Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Eliza Davison (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)oj Frank Rockefeller kaj William Rockefeller Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Laura Spelman Rockefeller (en) Traduki (1864–1915) Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj John D. Rockefeller Jr. , Alta Rockefeller Prentice (en) Traduki, Elizabeth Rockefeller Strong (en) Traduki, Edith Rockefeller McCormick (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo entreprenisto
kontisto
bankisto Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj Riverside Church
Kykuit
v ? d ? r

John Davison Rockefeller, Sr. (naski?is la 8-an de julio 1839 en Richford , Novjorkio ; mortis la 23-an de majo 1937 en Ormond Beach , Florido ) estis usona entreprenisto kaj konsideratas al plej ri?a homo de la 20-a jarcento .

John Rockefeller estis kunfondinto de naftorafinejo, el kiu en 1870 rezultis la kompanio Standard Oil . Unu el siaj komercaj kolegoj en tio estis Henry M. Flagler .

Komenco de lia entrepreneco [ redakti | redakti fonton ]

En a?o de 16 jaroj, li la 28-an de septembro 1855 ricevis postenon de metilernanto en la spedicia firmao Hewitt & Tuttle , kaj jam balda? li estis helpa prokuroro. Post 14 semajnoj la laboro li ricevis la malaltan salajron de 50 usonaj dolaroj po jaro. Kiam li atingis la a?on de 18 jaroj, li i?is prokuroro de la firmao, kun jara salajro de 2000 dolaroj.

La 1-an de aprilo 1858 li akceptis oferton de la juna anglo Maurice B. Clark kaj - kune kun Clark kaj George W. Gardner kunposedanto de vendejo pri nemovebla?oj en Cleveland (Ohio). Jamjare komenci?is la granda komerco pri nafto en Usono, kaj sekve li entrepreniste aktivi?is en tiu komerca bran?o. En Samuel Andrews li trovis bonan teknikiston, kiu tiom plibonigis la prilaboron de la kruda nafto por Rockefeller, ke la kruda materio uzeblis preska? centprocente. En sia nova firmao li produktis proprajn barelojn por transporto de la nafto, kaj anka? mem transportigis la nafton ?ien en Usono, kie klientoj mendis ?in. Tiumaniere lia firmao akiris ekonomian pozicion superan al tiu de la plej multaj konkuraj entreprenoj.

John Davison Rockefeller Senior, olea pentra?o sur kanvaso farita de John Singer Sargent , 1917

En la unuaj tri jaroj post komenco de la nafta firmao li plulaboris en la vendejo pri nemovebla?oj de Clark kaj tiam a?etis la vendejon, igante Samuel Andrews kunposedanto. Tiutempe li anka? konati?is kun Henry Morrison Flagler , kiu i?is lia plej bona amiko kaj fidela kunentreprenisto. Anka? Henry Flagler i?is kunposedanto de la firmao, kiu ekde la jaro 1867 nomi?is Rockefeller, Andrews & Flagler . La 10-an de januaro 1870 el tiu firmao ekestis la kompanio Standard Oil , kies akciojn komence posedis John Davison Rockefeller, lia frato William Rockefeller, Henry Morrison Flagler, Samuel Andrews kaj Stephen V. Harkness. En januaro 1872 pluraj naftokomercaj firmaoj fuziis. Precipa celo de tiu unui?o estis, per mar?andado ricevi bonajn prezojn por transporto de nafto pere de la fervoja kompanio de Cleveland. Post malmultaj monatoj tiuj mar?andadoj publike konati?is, kaj Rockefeller estis atakata politike, jure kaj komerce, kaj devis seni?i de iuj partoj de sia kompanio.

Tamen en la sekvaj jaroj li a?etis pli kaj pli da entreprenoj kaj naftaj instala?oj, kaj kreis reton da filiaj entreprenoj, por ?irka?iri le?ajn limigojn de posedo de firmaoj en pluraj ?tatoj de Usono. En 1882 la kompania sidejo estis translokigita al Novjorko , kaj la unuopaj partoj de la kompania imperio estis jure unuigitaj. La le?oj kontra? komercaj kompanigoj, ekigitajn de politikistoj en pluraj ?tgatoj de Usono, kaj en 1890 oficialigitajn fare de la Usona Kongreso , unuavice celis limigi la komercajn aktivecojn de Rockefeller. En jura batalo de pli ol 20 jaroj la kompanio Standard Oil komence sukcesis eviti la disbaton de la kompaniego.

Rockefeller posedis interalie ferominejojn kaj grandajn ercotransportajn ?ipojn, sed pli poste vendis ilin al la ?tata usona pri?tata konzerno US Steel . Li mem en 1897 retiri?is el la aktiva komerca vivo, sed tenis la titolon de kompania prezidanto ?is la jaro 1911.

"Displekti?o" de la kompaniego Standard Oil [ redakti | redakti fonton ]

La 8-an de novembro 1906 la usona registaro sub prezidanto Theodore Roosevelt akuzis la kompanion Standard Oil ekzisti kontra?e al la kontra?kompaniega le?o Sherman Antitrust Act , kaj en majo 1911 la kompaniego la? jura premo estis dispartigita en 34 unuopaj kompanioj. La kompaniaj akcioj amase perdis je valoro. John Rockefeller tamen komprenis, ke la vloro denove alti?os, kaj a?etis la kompaniajn akciojn. Kiam iom poste vere realti?is la akciaj valoroj, li la? singardaj taksoj gajnis profiton de 200 miliardoj da usonaj dolaroj: la forta disvasti?o de a?tomobiloj kaj la Unua Mondmilito ka?zis, ke la bezono de nafto kreskis al anta?e neimageblaj dimensioj.

Signifo [ redakti | redakti fonton ]

John Rockefeller konsideratas la plej ri?a homo de la ?isnuna homa historio. Lia siatempa kapitalo en la jaro 1913 estis proksimume 900 milionoj da usonaj dolaroj, kiu en 2008 egalus al kapitalo de proksimume 192 miliardoj da dolaroj. La ekonomia magazino Forbes tamen elkalkulis suman personan kapitalon de pli-malpli 300 miliardoj da dolaroj. El sia mono li financis multajn sociajn iniciatojn - interalie pro la enga?i?o kaj premo de lia filo John D. Rockefeller Jr.

Familio [ redakti | redakti fonton ]

John Davison Rockefeller en 1839 naski?is kiel dua el ses infanoj de William Avery Rockefeller (1810 ? 1906) kaj Eliza Davison (1813 ? 1889). Kontra?e al longe cirkulintaj onidiroj, ke lia familio havus francajn radikojn, fakuloj sukcesis spuri germaniajn familiajn radikojn, kiuj konatas ?is la komenco de la 17-a jarcento. Johann Peter Roggenfeller el la lo?loko Altwied, baptita la 27-an de septembro 1682 en la luterana pre?ejo de Rengsdorf, en 1723 kun tri infanoj elmigris el Rengsdorf-Bonefeld en la nuna distrikto Neuwied de Rejnlando-Palatinato al Usono kaj ekvivis en Germantown, Pensilvanio .

John Davison Rockefeller la 8-an de septembro 1864 edzi?is kun Laura Celestia Spelman (1839 ? 1915), nomata Cettie , la filino de mem prospera komercisto el Cleveland .

La paro havis kvin infanojn, el kiuj unu, Alice, jam mortis en la unua vivjaro:

  • Elizabeth ?Bessie“ Rockefeller (1866?1906)
  • Alta Rockefeller (1871?1962)
  • Alice Rockefeller (1869?1870)
  • Edith Rockefeller (1872?1932)
  • John Davison Rockefeller Jr. (1874?1960)

Kiam Cettie Rockefeller mortis en 1915, ?ia edzo forte funebris. Li diris: "?ia ju?o ?iam pli bonis ol mia. ?i estis nekutime sa?a virino. Sen ?ia ruza konsilado mi estus malri?ulo."

Cettie kaj John D. Rockefeller entombi?is en la tombejo Lake View Cemetery en Cleveland , Ohio . La tombo dekori?is per impresa obelisko el marmoro de Vermont .

Diversa?oj [ redakti | redakti fonton ]

Usonano siatempe de jura kortumo estis kondamnita pro ofendo, ?ar li diris al sia najbaro ke tiu en sia vendejo laborso "la? la metodoj de la kompanio Standard Oil ".

En 1890 John Rockefeller kunfondis la Universitaton de ?ikago [1] , en 1901 la Rockefeller-Instituton pri Medicina Esploro, nun nomata Universitato Rockefeller , en 1913 la Fonda?on Rockefeller kaj en 1927 la Muzeon Rockefeller pri Arkeologio en Jerusalemo .

Inter la entreprenoj de la familio Rockefeller estis kaj parte ankora? estas la kompanio ExxonMobil kaj la banko Chase Manhattan Bank . Unu el liaj nepoj, Nelson A. Rockefeller, en la ofictempo de la usona prezidanto Gerald Ford estis ties vicprezidanto. La iniciaton kaj ideon pri konstruo de la mondkomerca centro World Trade Center en Novjorko , detruita en septembro 2001, same havis unu el la nepoj de John Rockefeller.

Notoj [ redakti | redakti fonton ]

  1. Howard Zinn: A People’s History of the United States ("Historio de la homoj de Usono"), eldonejo Harper Perennial , Novjorko, ISBN 0-06-083865-5 , p. 262

Eksteraj ligiloj [ redakti | redakti fonton ]