한국   대만   중국   일본 
Johann Walter - Vikipedio Saltu al enhavo

Johann Walter

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Johann Walter
Persona informo
Naski?o 1-an de januaro 1496 ( 1496-01-01 )
en Kahla
Morto 10-an de aprilo 1570 ( 1570-04-10 ) (74-jara?a)
en Torgau
Lingvoj germana
?tataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo komponisto Redakti la valoron en Wikidata
v ? d ? r
memortabulo porJohann Walter, ?e la Margareto-kirko de Kahla

Johann WALTER (* 1496 en Großpurschutz ?e Kahla ; † 25-a de marto 1570 en Torgau ), alinome Johann Blankenmuller , anka? Johannes Walther estis kantoro kaj eldonisto de la unua evangela ?orkantaro (?Geistliches Chorgesangbuchlein“, 1524 ).

Vivo [ redakti | redakti fonton ]

La? persona dokumento li naski?is kun la nomo Blanckenmuller, sed civitano el Kahla foradoptis lin el malri?eco kaj donis al li edukadon sub lia nova nomo "Johann Walter". Ekde 1517 tiu ?i komencis 17-jara sian karieron kiel komponisto kaj baskantisto en la kortegokapelo de elektoprinco Frederiko la Sa?a en Altenburg . Tiun ?i postenon li enhavis ?is la morto de la elektoprinco. Tiutempe li estis la direktisto de la kapelo kaj ani?is la Luteranismon. En 1524 kiam Luther komisiis Walter kiel direktisto de la Kantorei [eklezia ?oro] de Torgau , li eldonis la kantaron de Wittenberg , kiu aperis sub la nomo "Geystl. gesangk Buchleyn" [sakrala kantlibro] kaj enhavis plurvo?ajn kantvo?ajn kompona?ojn. En 1526 , post malfundado de la Kantorei de Torgau Walter i?is kantoro ?e la latinlernejo (gimnazio) Torgau kaj tiel urbokantoro en Torgau. Li anka? komponis moteton okaze de la konsekro de la por la protestantismo tiom grava Kastela kirko de Torgau . Ekde 1548 ?is 1554 Walter laboris kiel direktisto de la kapelo ?e la korto de elektoprinco Moritz, duko de Saksio, en Dresdeno . Tie li fondis kaj direktis la elektoprincan Hofkantorei [kortega sakral?oro]. Ekde 1554 li ree estis en Torgau.

Unu el liaj lernantoj en Torgau estis Georg Otto , instruonto de Heinrich Schutz .

La kantoro Johann Walter validas kiel "prakantoro" de la evangela eklezio. Multaj melodioj al Luteraj kantoj ekestis kunlabore kun Johann Walter.

La solaj melodioj al tekstoj de Lutero, kiu hodia? enestas la evangelan kantaron sub la propra nomo de Johann Walter, estas tiuj al Es spricht der Unweisen Mund wohl (tamen kun la teksto Herr, fur dein Wort sei hoch gepreist de David Denicke, EG 196) kaj Mitten wir im Leben sind mit dem Tod umfangen (EG 518), por kiu li prilaboris pli malnovan ?ablonon el Salzburg . Krome el lia plumo originas la melodioj Der Herr ist mein getreuer Hirt (EG 274) kaj All Morgen ist ganz frisch und neu des Herren Gnad und große Treu (EG 440), la tekstoj Herzlich tut mich erfreuen (EG 148) kaj Allein auf Gottes Wort will ich mein Grund und Glauben bauen (EG 195), samkiel teksto kaj melodio al Wach auf, wach auf, du deutsches Land (EG 145).

En Torgau/Elbe ekzistas Johann-Walter-Gimnazio. La lernejo unue estis menciita en 1371 . Kiel kantoro Johann Walter tie edukis ?orknabojn kaj ekde 1534 li estis da?re dungata instruisto.

Ekzistas Johann-Walter-plakedo, kiun oni disdonas al personoj por meritoj pri la flegado de la muziktradicio kaj la muzika vivo en Saksonio kaj aliaj merita?oj.

Verkoj [ redakti | redakti fonton ]

Walter skribis siajn motetojn kaj kantojn de ofte alta kvalito en du diversaj stiloj. Unuflanke li aplikis manieron de polifonia stilo derivata de la Francoflama skolo, speciale montrante influojn de Josquin des Prez kaj Heinrich Isaac . En la tenorvo?o de tiuj kompona?oj situis la kanto firma kiel sinsekvo de longe eltenataj sonoj resp. notoj, interrompitaj ?e la fina?oj de la ?orallinioj. Supre kaj malsupre de la kanto firma la aliaj vocoj kontrapunkte imitis la ?oralmelodion a? kantis sendependajn melodiojn. La diversaj vo?oj interplekti?as tiel ke la kanto neniam haltas anta? la fina?o.

En la alia stilo Walter faras la ?oralmelodion (kanto firma, latine cantus firmus ) la gvida vo?o. La aliaj vo?oj rezignas kontrapunktajn imitadojn, sed nur izoritme, t.e. la?ritme de la ?efa melodio akompanas la kanton firman. Kelkfoje la ?oralmelodio ne estas en la tenoro, sed en la sopranvo?o, maniero kiu estos la favora komponmaniero por ?oraloj en la 17-a jarcento kaj poste.

Jen kelkaj verkoj de Johann Walter:

  • Allein auf Gottes Wort
  • Christ ist erstanden
  • Christ lag in Todesbanden
  • Christum wir sollen loben schon
  • Ein feste Burg
  • Gelobet seist du Jesu Christ
  • Joseph, lieber Joseph mein (Resonet in laudibus)
  • Komm, Gott Schopfer
  • Komm, heiliger Geist
  • Laus Matrimonii ex Horatio (Felices ter)
  • Nun bitten wir den heiligen Geist
  • Vater unser
  • Verbum caro factum est
  • Wir glauben all an einen Gott
  • Wo Gott, der Herr, nicht bei uns halt

Literaturo kaj fontoj [ redakti | redakti fonton ]

  • Martin Bender, Allein auf Gottes Wort (Johann Walter - Kantor der Reformation), Evangelische Verlagsanstalt, Berlin 1971
  • Meyers großes Taschenlexikon in 24 Banden, Bibliographisches Institut AG, Mannheim 1981
  • Evangelisches Kirchengesangbuch, Gutersloh / Bielefeld / Neukirchen-Vluyn 1977
  • Meyers Handbuch uber die Musik, Bibliographisches Institut, Mannheim / Zurich 1966

Ligiloj [ redakti | redakti fonton ]