한국   대만   중국   일본 
Johann Gottfried Walther - Vikipedio Saltu al enhavo

Johann Gottfried Walther

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Gottfried Walther
Persona informo
Naski?o 18-an de septembro 1684 ( 1684-09-18 )
en Erfurto
Morto 23-an de marto 1748 ( 1748-03-23 ) (63-jara?a)
en Vajmaro
Lingvoj germana
?tataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Infano Johann Christoph Walther (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo komponisto
muzikologo
orgenisto
muzika teoriisto Redakti la valoron en Wikidata
v ? d ? r

Johann Gottfried Walther (* 18-a de septembro 1684 en Erfurto ; † 23-a de marto 1748 en Vajmaro ) estis Germana orgenisto , kapelestro , komponisto, enciklopedisto kaj muziksciencisto.

Vivo [ redakti | redakti fonton ]

Walther ricevis muzikinstruon ?e Johann Bernhard Bach kaj ?e Johann Andreas Kretschmar , dis?iplo de Andreas Buttstett . Post malsukcesa ambicio kiel jurstudento ?e la Universitato de Erfurto li sindedi?is tutplene al la komponado. En 1702 li i?is orgenisto ?e la Thomaskirche en Erfurto . Ekde 1703 ?is 1706, li voja?is tra Germanio, vizitante Frankfurton , Darmstadt, Halberstadt, Magdeburgon kaj Nurenbergon . En tiu ?i urbo li studis ?e Wilhelm Hieronymus Pachelbel , filo de Johann Pachelbel alia bona konato de Bach. En 1707 li i?is urba orgenisto en Vajmaro, kie li ludis sur la orgenoj de la pre?ejo S-ktaj Petro kaj Pa?lo. Anka? li estis privatinstruisto de la juna princo Johano Ernesto kaj kortegokapelestro. Malgra? tio ke li dumvive jam estis konata kaj fama orgenisto, li ofte estis preteririta je gravaj funkcioj.

En tiu tempo li amiki?is kun Johann Sebastian Bach . Oni sugestas, ke la kanono BWV 1073, kiujn Johann Sebastian Bach skribis en 1713 , estas oma?o al Johann Gottfried Walther. La kanono konsistas el 82 sonaltoj kaj 82 estas la nomvaloro de Walther. Tamen tiu ?i teorio ne estas certa.

Verkaro [ redakti | redakti fonton ]

Walther precipe verkis ?oralmuzikigojn ?oralpreludojn por orgeno, sed anka? preludojn kaj fugojn samkiel transskriba?ojn de kon?ertoj. Lia orgenmuziko , anta? ?io estas influataj de la Sudgermanaj orgenistoj. Krome li anka? skribis ?. 90 vo?kantajn verkojn. Multo el lia verkaro, inter ?i ?iuj vo?kantaj verkoj, tamen malaperis dum la paso de la tempo.

Krom kompona?oj li anka? skribis instrulibrojn por orgenistoj. Li estas la a?toro de verko teoria nome Praecepta der musicalischen Composition .

Lia Musikalisches Lexicon [muzika leksikono] 1732 aperinta en Lepsiko estas rigardata kiel la unua enciklopedia libro pri muziko. ?i estis enorma vortaro pri muziko kaj muzikistoj kaj ne nur estis la unua vortaro pri muzikaj terminoj verkita en la Germana, sed anka? leksikono kaj pri terminoj kaj pri biografia?oj rilate al la frua 18-a jarcento. Ekzemple Walther priskribas en ?i la verkojn de Johann Sebastian Bach kaj de aliaj anoj de tiu fama muzikistofamilio.

Entute la Musikalisches Lexicon difinis pli ol 3000 muzikterminojn. Walther konsultis pli ol 250 diversajn fontojn por la kompilado inkluzive teoriajn trakta?ojn el la frua baroko kaj la renesanco. Ege elstaraj por lia enciklopedia verkado estis la skriba?oj de Johann Mattheson , kiuj estas indikata kiel fontoj pli ol 200 fojojn.

Kelkajn pluajn informojn pri Walther oni povas trovi en la libro Musica Poetica de Dietrich Bartel. Sur pa?o 22 Bartel priskribas la difinon de Walther pri musica poetica a? muzika retoriko jene:

" Musica Poetica a? muzika kompona?o estas matematika scienco, per kiu oni surpaperigas agrablan kaj korektan harmonion de notoj por ke oni poste povu kanti a? ludi ?in, per tio movante la a?skultantojn al Dia devoteco samkiel pla?igante kaj ravante senton kaj animon. ... ?i estas nomata tiamaniere, ?ar la komponisto devas ne nur kompreni lingvon samkiel poeto por ne difekti la metron de la teksto, sed anka? ?ar li anka? skribas poezia?on, nome melodion, tiel meritante la titolon Melopoeta a? Melopoeus." (22)

Publika?oj [ redakti | redakti fonton ]

  • Musikalisches Lexicon oder Musicalische Bibliothek , Leipzig 1732 ( Digitalisat )

Fontoj [ redakti | redakti fonton ]

  • Bartel, Dietrich. Musica Poetica: Musical-Rhetorical Figures in German Baroque Music. Lincoln: University of Nebraska Press, 1997.

Ligiloj [ redakti | redakti fonton ]